Analizemaj okuloj super la maroj


Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo

analizemaj_okuloj.mp3Listen on Posterous

Algoritmo kontraŭ piratoj

70% de la Tero konsistas el akvo kaj 97% da varoj de tutmonda komercado vojaĝas sur maro. Laŭ la konvencio de Unuiĝintaj Nacioj de 1982, ĉiu ŝtato rajtas profiti de la maraj naturaj rimedoj, kiuj troviĝas ĝis 270 km. for de ĝia marbordo. Dum la lastaj kvin jaroj grandege progresis la ebleco bori por serĉi gason kaj petrolon en profunda maro. Tamen, ĝis antaŭ unu jaro, ne ekzistis teknologio por vidi ŝipojn malproksimiĝintajn trans la horizonto t.e. lokitajn pli ol 40 km. for de la marbordo.

Je la fino de 2010, du israelanoj, ekskapitanoj de la mararmeo, fondis etan entreprenon, kiu sukcese realigis novigan sistemon por "Analizo de maraj informoj". Jen ekzemplo de ĝia utiligo:

"Lastan aŭguston navigis petrolŝipo surmastiginta liberian flagon el la Nigra Maro direkte al Kipro. Nokte malfrue la ŝipo ekfaris nekutimajn kaj danĝerajn manovrojn kaj fine turniĝis norden kaj apudiĝis al alia petrolŝipo je pli ol 40 km. for de la marbordo de Kipro. Oni certas, ke la du ŝipoj moviĝis kune dum la sekvaj 15 horoj, ĉar satelita radaro, orbitanta je alteco de 500 km., daŭre montris, ke ilia radara spuro kune estis pli ol 90 metrojn larĝa. Iom poste, sen albordiĝi ĉe iu ajn haveno, la liberia petrolŝipo revenis al la Nigra Maro. Do, fakte la du petrolŝipoj renkontiĝis en aperta maro por fari transverŝon el unu en la alian de kontraŭleĝa petrolo."

La entrepreno provizas siajn klientojn, ĉefe grandajn kompaniojn de martransportado, per gravaj realtempaj informoj pri eblaj krizaj situacioj en alta maro. Por tion fari, ĝi sagace kaj trafe lokalizas, helpe de progresintaj analizmetodoj,  anomaliojn kaj strangajn kondutojn de ŝipoj ene de la enorma kvanto da informoj el satelitoj kaj el gravaj tutmondaj datumbazoj. La sistemo mastrumas du milionojn da mesaĝoj tage kaj realtempe aliradas sian datumbazon kun profiloj de 350.000 tutmondaj ŝipoj.

Tiamaniere oni povas malkovri kontraŭleĝan fiŝadon, kontrabandon de drogoj kaj homoj aŭ ŝakradon de petrolo kaj aliaj valoraj varoj. 
Krome, havenaj aŭtoritatoj deziras scii, ĉu la ŝipoj enirantaj ilian areon konsistigas danĝeron por la sekureco, ĉar ŝipo kun problemoj de sekureco endanĝerigas la tutan havenon kaj eĉ povus eksplodi apud ĝiaj dokoj.

La entrepreno, per sia sistemo, kapablas ankaŭ kontribui por solvi la problemon de mara piratado. Antaŭ tri jaroj ekdisvastiĝis en la adena golfo en Jemeno nova fenomeno de piratado: somalaj fiŝistoj per siaj fiŝboatoj atakas kaj forkaptas grandan komercan ŝipon kaj liberigas ĝin nur post la pago de adekvata elaĉeto. La entreprena skipo evoluigis metodon por indiki al komercaj ŝipoj novajn itinerojn en la adena golfo, por eviti renkontiĝojn kun ŝipoj kaj boatoj suspektigaj je pirateco.

Sed, bedaŭrinde, evidentiĝas, ke en la realo neniu vere volas solvi la problemon de piratado, ĉar neniu obtenus financan profiton. Simple, asekurkompanioj plialtigas la premiumon, kaj la konsumantoj pagas ĝin per plialtigo de prezo de la transportitaj varoj. Ekzemple, pro tio, ĉiu televidilo el orientaj landoj kostas, en la Eŭropa Unio, 12 pliajn eŭrojn. Kiel domaĝe, ĉu ne? 

--

.... Esperanto, mia lingvo, minha língua!

Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA