Fwd: [kke-diskutlisto] (radioj) Elsendoj de Radio Vatikana



Elsendoj de Radio Vatikana, enarkivigitaj cxe:

2013-04-28, dim
Komentario: Johano 13:31-35 (1) ... Ni chiuj estas vokataj akcepti la novajhon de Dio en nia vivo; solidareco kun la familioj de mortigitaj laboristoj en Bangladesho ... Vatikanurbo: Meso por la rito de la konfirmacio: "Iru kontrauflue" - tri propraj atestoj; Italio: pafado fronte de la sidejo de la registaro; Islando: nova centra-dekstra politika plimulto.

2013-04-25, jhau
Meso de Sankta Marko Evangeliisto; nova mesagho per Tuitero ... Vatikanurbo: Papo Francisko vizitos sole Brazilon chi-jare - povus esti, ke lia unua encikliko aperos antau la jarfino - papo Benedikto translokighos al Vatikanurbo post kelkaj semajnoj dum Francisko restos en la domo Sankta Marta - tute senbaza estas informo pri venonta dokumento rilate al la eukaristio kaj divorcintoj; UN: la progreso de la pli malrichaj landoj kaj la defendo de la enmigrantoj estas realaj kaj urghaj defioj; Monda Tago kontrau Malario: malario daure mortigas centmilojn, kiel ankau aliaj preventeblaj malsanoj; Svislando: limigo de enmigrado el Europo; Euro-zono: probable malaperos la cent-eura kaj kvin-cent-eura bankbiletoj; Serbio: oficiala pardonpeto pro krimoj faritaj en Srebrenice; Tibeto: tri protestaj sinmortigoj.

2013-04-24, mer  
Kristanoj devas uzi siajn tempon kaj talentojn por kreskigi la bonon en la mondo; alvoko por paco en Sirio kaj por la siriaj episkopoj forkaptitaj ... Vatikanurbo: Nova mesagho per Tuitero - la eklezio ne estas burokratia organizajho sed amhistorio; Sud-Sudano: iniciato por repacigho; Chinio: nova strechiteco en Xinjiang; Francio: perfortaj interalfrontoj en Parizo inter polico kaj manifestaciantoj; Peruo: monda forumo dedichita al Latinameriko; UN: raporto pri la homaj rajtoj de la indighenaj popoloj de Centra Ameriko.


Radio Vatikana: Programoj en Esperanto -
 (sub Plej novaj programoj) 

(1) Johano 13:31-35 parole, bilde kaj tekste: http://www.youtube.com/watch?v=fUX7erxVL8o


.... Esperanto, mia lingvo, minha língua!

Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA