La Lampiro n-ro 89 (Aprilo 2013)

   
kuriero twitter youtubefacebook

Reta informilo de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo         n-ro 89      02/04/2013

 lampiro130

Lampiro ekklapas rete
 
Plia numero de Lampiro (2013:1) pretiĝis ĉi-semajne. Krom la kutima PDF-versio, libere elŝutebla el la retejo de EASP, de nun la legantoj estos regalataj ankaŭ per klapeldono de la revuo.

Ankaŭ tiun eksperimentan flaŝeldonon povos libere trafoliumi ĉiuj legemaj retuzantoj. Por turni la paĝojn sufiĉas musklaki sur la malsupraj sago-butonoj. Kiuj havas tuŝekranan komputileton, tiuj povas rekte uzi la fingron por turni la paĝojn.

Por vidi iun paĝon de la revuo, laŭ ĝia normala grando, musklaku sur la unua maldekstra butono supre en la horizontala menuo.

Laŭ enketo starigita fine de la pasinta jaro, plej multaj asocianoj elektis ricevi PDF-version de la revuo, anstataŭ la kutima presita versio. Kiuj tamen elektis plu ricevi la paperan version, tiuj ricevos sian ekzempleron de Lampiro per la poŝto plej malfrue ĝis la fino de la monato.

Por vidi la klapeldonon,
musklaku ĉi tie.

Por elŝuti la PDF-version,
musklaku ĉi tie.

  

 

Se ial la bildoj ne aperas, musklaku ĉi tie. Por malaboni la kurieron, bonvolu informi nin.


.... Esperanto, mia lingvo, minha língua!

Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA