​Ĉimpanzoj kunagas en teamoj

Schimpansenteam1

Posted by  Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio

cximpanzoj_teamo.mp3 Listen on Posterous
La homa kapablo kunlabori por kune plenumi taskon estas ŝlosilo por la evoluo de la kulturo. Per kunlaboro eblas apliki pli da energio, sed kunlaboro akcelas ankaŭ la specialiĝon, kio kondukas al pli bonaj rezultoj de la laboro. Sed ĉu tiu kapablo limiĝas nur al homoj aŭ ĉu ankaŭ niaj bestaj parencoj kapablas tion?  Ĉimpanzoj donas respondon al tio.
La perspektivo rikolti vinberojn igas ĉimpanzojn inventemaj. Ili eĉ transdonas la laborilojn inter si. Por esploristoj tio estas pruvo ke teama kunlaboro estas vaste aplikata inter homoj sed ankaŭ inter primatoj.
Ĉimpanzoj ĉiam denove mirigas nin. En multaj aspektoj ili similas al ni homoj. Nombrojn ili eĉ povas memorteni pli bone ol ni, kiel montris japanaj esploristoj antaŭ nelonge. Sed ĉimpanzoj estas ankaŭ veraj kunludantoj en teamo. Tion eltrovis germana-brita esplorista teamo.
La esploristoj donis al du ĉimpanzoj kune la taskon alporti vinberojn el kesto. Tiucele unu el la ĉimpanzoj ricevis du laborilojn. Por plenumi la taskon li tamen devis pludoni unu el la laboriloj al sia samspeciano. 10 el 12 ĉimpanzoj fakte pludonis laborilon. En 73 procentoj de la testoj ili transdonis eĉ la ĝustan laborilon.
"Ni volis eltrovi de kio devenas la kapablo de la homo kunagi kaj kunlabori kaj ĉu tiu eco estas unika", diras esploristino. Ke kelkaj bestaj specioj kunlaboras, ekzemple dum ĉasado, tio ja estas konata. Malklaras ĝis nun kiom da teama kunlaboro okazas konscie.
En la eksperimento la unua simio devis tra truo en la kesto ŝovi helpe de rastilo vinberojn sur platon. La alia simio tiam devis per bastono levi la platon kaj tiel la vinberoj falis sur la plankon kaj la ĉimpanzoj povis manĝi ilin. Depende de la simio daŭris pli malpli longe ĝis laborilo estis transdonata. Sed se ĉimpanzo unuafoje tion estis farinta, ĝi pludonis la laborilon ankaŭ en 97 procentoj de la sekvaj provoj.
"La studo donas unuajn indikojn ke ĉimpanzoj kapablas atenti pri la agoj de partnero ĉe komuna tasko". La simioj ŝajne konscias ke ilia samspeciano estas grava por atingi la vinberojn. La esploristoj de la Max-Planck-instituto por evolucia antropologio tial konkludas ke precize kiel ĉe la homoj ankaŭ simioj kapablas kunlabori strategie.​

--

.... Esperanto, mia lingvo, minha língua!

Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA