Senpente ĝui ĉokoladon


senpente_gxui.mp3Listen on Posterous

Jen bonaj novaĵoj por por "ĉokoholikuloj": Britaj esploristoj disvolvis metodon por duonigi la enhavon je graso - sen perdigi la specialan konsistecon. Oni uzas fruktosukon anstataŭ graso. Sed kiel sana tiu leĝera frandaĵo vere estas?

Leĝeraj produktoj en la bretaro de la superbazaro ne plu estas forpenseblaj el nia ĉiutago. Ili estas same normalaj kiel la kompufono en la mano de fervojaj komutantoj. Grasreduktita salami-kolbaso, grasreduktitaj terpomaĵoj, grasreduktita lakto: ĉio jam estas delonge konata. Sed nun esploristoj surgrimpis pluan ŝtupon de grasredukta frenezo: per ĉokolado en kiu ili anstataŭigas grason per suko, leĝera kola-limonado kaj vitaminizita akvo.

La imago pri pli sana ĉokolado verŝajne ĝojigos multajn adeptojn - kaj ofertos al ili ankoraŭ pli da argumentoj por senpenta frandado. Ekzistas ja indicoj ke kakao povas malaltigi la sangopremon. Tamen ĝis nun la graso kaŭzis dilemon por la argumentado ke ĉokolado estas bona por la sano. En tiu senco grasreduktita ĉokolado estas duoble sana.

Ĝuste tion la teamo de junaj sciencistoj de la universitato de Warwick volis atingi. Por tio ili devis transsalti specifan baron: Kiel oni igas ĉokoladon pli sana - sen perdi ĉe tio la tre delogan konsistecon de delikata disfluiĝo sur la lango?

Grandan parton de ĝia velura sentigo la ĉokolado ricevas de globetoj de graso kiuj solviĝas en la solida amaso. Anstataŭigi la grasglobetojn estas ege malfacile - interalie ĉar la surogataj substancoj devas resti solvitaj, dum la ĉokolado estas varmigata kaj malvarmiĝas. Al tio aldoniĝas ke la globetoj devas esti nur tre etaj kaj ili nepre ne kunfandiĝu al pli grandaj vezikoj.

Por tiu problemo la teamo trovis solvon. Ili trapenetrigis la ĉokoladon per gutetoj de akvo, suko aŭ limonado kaj tiel reduktis la enhavon pri graso je 50 procentoj. La specialaĵo ĉe tio estas: Ĉiu el tiuj veziketoj havas diametron de nur malpli ol 30 mikrometroj, la diametro de homa haro estas kompareble kun 70 mikrometroj duoble pli granda.

En unua paŝo la sciencistoj pritraktis laktecan, amaran kaj blankan ĉokoladon per suko el oranĝoj kaj ruĝaj beroj. Por ne falsigi la ĉokoladan guston oni povas tamen ankaŭ enmeti akvon kaj malgrandajn kvantojn da vitamino C en la ĉokoladon.

Per tio la dolĉaĵo povus fariĝi iomete pli sana: Leĝera ĉokolado kiu jam vendiĝas en la merkato nome ofte kompensas la grason per sukero. Tiu problemo estas evitebla per akvogutetoj anstataŭ dolĉaj sukogutetoj.

Ĝis nun la ĉokolado haveblas nur en la laboratorio, sed ĝi estas unua paŝo direkte al pli sanaj frandaĵoj en la bretaroj de superbazaroj. "Ni trovis vojon konservi ĉiujn konsisterojn kiuj igas la ĉokoladon "ĉokoladeca" - sed per fruktosuko anstataŭ graso", diras la teamestro. "Nia studaĵo tamen estas nur startopunkto. Ni nun esperas ke la nutraĵindustrio aplikos nian metodon pro krei bongustajn grasreduktitajn ĉokoladoblokojn".

Do necesos ankoraŭ konvinki la produktantojn de ĉokolado pri la ideo el Britio. Kaj ankaŭ la konsumantoj devus same senti la bonguston de la frandaĵo kiel ĝin promesas la ĥemiistoj. Ĉiukaze la disvolvaĵo de la esploristoj kontentigus la demandon pri produktoj kun ĉiam malpli da graso.

--

.... Esperanto, mia lingvo, minha língua!

Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org

​​

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero