Fine, kiel infanoj lernas paroli?

Bebolingvo1

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo S. Viana el Brazilo

fine_kiel.mp3Listen on Posterous
Fine, kiel infanoj lernas paroli?

    
Ni ĉiuj jam multfoje aŭskultis la  jenan aserton, kiu havas staton de senkontesta certeco: infanoj lernas paroli per imitado kaj ripetado. Ankaŭ ĉi tie, en nia Esperanta RetRadio, ni jam aŭdis ĝin. Ĉu iu povus dubi pri tio?
    
Tamen, jes!
    
Profesoro Charles Yang, el la Universitato de Pensilvanio, en Usono, publikigis studaĵon en revuo de la Akademio de Scienco, per kiu li proponas tute alian klarigon por la lingvoakiro fare de infanoj: ili lernas paroli per gramatiko! En tio, li apogas la teorion de la fama usona lingvisto Noam Chomsky, laŭ kiu la homa lingvo estas speco de instinkto.
    
Kompreneble, per "gramatiko" la profesoro ne celas tiun enuigan serion da reguloj, kiuj turmentas gelernantojn en lernejoj. Temas  pri la fakto, ke infanoj ne nur imitas kaj ripetas, sed sekvas "ĝeneralajn regulojn", kiam ili komencas uzi lingvon. Ili sekvas logikan modelon por kunigi vortojn, preskaŭ same kiel plenkreskaj homoj. Ilia lingvokapablo estas  multe pli kompleta ol tio, kion ili sukcesas elparoli.
    
Por veni al tia konkludo, Yang studis multenombrajn registrojn de "paroladoj" de infanoj. El tiuj frazoj li observis, ke la etuloj preskaŭ perfekte kunigas artikolon kaj substantivon, ekzemple. Li komparis tiujn "paroladojn" kun vastega  stoko da kolektitaj frazoj kaj esprimoj uzataj de la  popolo en Usono por lingvaj esploroj. Li konkludis, ke la infanoj dekomence uzas lingvajn strukturojn jam ekzistantajn, kio supozigas, ke ilia kapablo estas kvazaŭ genetike akirita.
    
Simila esploro, farita kun ĉimpanzoj, tute fiaskis, kiam oni provis instrui al ili lingvon de gestoj.  La bestoj apenaŭ sukcesis ripeti  movojn por gajni premiojn. Ili ne sukcesas evolui  ĝis la lingvaj strukturoj de homoj.
    
Jen pensiga hipotezo. La akirado de homa lingvo ankoraŭ ne estas plene konata fenomeno, kaj klarigo pri tio povas havi almenaŭ unu gravan praktikan sekvon: kiu estas la plej efika metodo por lerni novan lingvon, kiam oni jam ne estas bebo?

--

.... Esperanto, mia lingvo, minha língua!

Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero