Fwd: EASP-kuriero_91


     
kuriero twitter youtubefacebook

Reta informilo de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo         n-ro 91      25/04/2013

     
15a Trejnado
Persista kaj strebinda iniciato
 

Aktivuloj el Rio, je la 15a fojo, invitas kursgvidantojn de Esperanto al interŝanĝo de spertoj. La ĉi-jara trejnado, organizata de Esperanto-Asocio de Rio-de-Ĵanejro (AERJ), okazos la 28an de aprilo, de la 9a ĝis la 17a horo.

Krom debato pri la ĉeftemo de la evento "Kiel organizi kurson de Esperanto", la kunvenantoj povos partopreni en atelieroj pri instruado de Esperanto en la interreto kaj vidi ekspozicion pri lerniloj.

La didaktikaj aktivadoj disvolviĝos en la lernejo Leopoldo ĉe avenuo Getúlio Vargas de Moura, 1074 urbocentre de Nova Iguaçu, en Rio. Pliajn informojn en la retejo <aerj.org.br>.

Tiu esperanta aranĝo estas unika en Brazilo. Antaŭe ĝin organizis EKOR (Esperanta Kunfratiĝo de la Okcidenta Regiono). De kelkaj jaroj transprenis ĝian organizadon la anoj de AERJ, kiuj strebas plibonigi la eventon jaron post jaro. Pliaj aranĝoj tiucele jam estas programitaj de AERJ por la kuranta jaro.


Se ial la bildoj ne aperas, musklaku ĉi tie. Por malaboni la kurieron, bonvolu informi nin.

 


--

.... Esperanto, mia lingvo, minha língua!

Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA