Biblioteko pri virinoj plu funkcios

Posted by  Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo S. Viana el Brazilo
biblioteko_virinoj.mp3 Listen on Posterous
Klaku sur la bildon por vidigi ĝin en plena grandeco
 
Ni devas konsenti: vivo de virinoj ne estas facila. Saĝe agis la Kreanto, kiam Li atribuis al virinoj la taskon naski kaj prizorgi infanojn: se tio koncernus virojn, certe la homaro de longe jam ne ekzistus...
   
Sendube la batalo por rekono pri rajtoj de virinoj estas inda celo, sed ĝi ne estas facila afero. Unu el la konkeroj de la mondo tiurilate estas la mirinda "Biblioteko pri virinoj", en Anglujo. Konsiderata de UNESKO kiel unu el la plej gravaj kaj riĉenhavaj kolektoj pri sociologia temo en la mondo, ĝi lastatempe riskis... malaperi! Kreita en la jaro 1926, ĝi jam funkciis ĉe tri adresoj, kaj la lasta el tiuj adresoj – universitato London Metropolitan – anoncis, ke ĝi jam ne havas monon por konservi la institucion. Ja, la vivo de virinoj ne estas facila...
   
Feliĉe, la Londona Lernejo pri Ekonomiko akceptis fariĝi la kvara – kaj espereble pli stabila – adreso, en la urbocentro. Ĝi ekfunkcios en junio 2013, por la ĝenerala publiko. Ĝi proponos eksterordinaran kolekton: miloj da libroj, broŝuroj, fotoj, rubandoj, dokumentoj, objektoj pri la virina vivo en Anglujo, dum la 19-a kaj 20-a jarcentoj. Inter la vidindaĵoj, troviĝas eĉ artikolo verkita en la jaro 1695, kiu pledas por formala edukado por virinoj.
   
La biblioteko estas multe pli ol simpla amaso da dokumentoj: ĝi montras la evoluon de la politika kaj socia partopreno de virinoj, ekde la 19-a jarcento. Interesaj fotoj montras manifestacion por la rajto je voĉdonado (vidu la supran foton) kaj komercadon de uzitaj vestoj surstrate, fare de malriĉulinoj  en 1877. La unuaj eldonoj de verkoj de fratinoj Bronte kaj Virginia Wolf, kaj kompreneble amaso da dokumentoj pri la "Fera Damo", Margareth Tatcher, ne povus manki. Rajtoj de virinoj inkluzivas tie ĉapitrojn pri voĉdonado, seksa vivo, sano, edukado, laboro, naskado, familio kaj hejma vivo.
Ni esperas, ke la nova sidejo de Biblioteko pri Virinoj baldaŭ disponigos virtualan interretan vizitadon.
   
Dume, al la karaj aŭskultantoj de nia Esperanta RetRadio, indas demandi: ĉu vi abonas la bonegan revuon "Femina", unikan en nia lingvo?

--

.... Esperanto, mia lingvo, minha língua!

Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA