Kafeino plikapabligas abelojn

Kafabeloj1

kafeino_abeloj.mp3Listen on Posterous
Nun kiam en Eŭropo malrapide alvenas la printempo kaj videblas la unuaj floroj, ankaŭ la abeloj reaperas sur la scenejo. Estas bele vidi kiel ili flugas de floro al floro por tie plenumi sian laboron de kolektado de nektaro kaj polenado de la floroj. Ilia laboro estas grava por ni, ne nur pro la mielo, sed ankaŭ pro la fekundigo de multaj plantoj kiuj bezonas tiucele la abelojn.


Kafo matene aktivigas ne nur homojn - ankaŭ abeloj ricevas mensan impeton per kafeino. Ĉe la ĝusta dozo la bestetoj rememoras certajn odorojn ĝis trioble pli longe. Por la insektoj tio estas same utila kiel por iliaj nutraj plantoj.

La semoj de la kafoplanto enhavas kafeinon. Rostitaj kaj muelitaj ili igas el varmegaj trinkaĵoj stimulan ĝuon. Sed la substanco aperas ankaŭ en la nektaro de la kafoplanto. Kaj tie ĝi aktivigas abelojn, kiel eltrovis esploristoj de la brita Novkastela universitato.

Ili raportas ke la koncentriĝo de kafeino en la nektaro de kelkaj specioj de kafo korespondas al tiu de unu taso da tujpreta kafo. En alta koncentriĝo la substanco estas amara kaj forpelas insektojn. Sed en malgrandaj dozoj ĝi ŝajne ne ĝenas la abelojn, sed stimulas ilian laboremon.

La esploristoj trejnis unuopajn abelojn je certa flora odoro kaj en kazo de sukceso la abeloj ricevis rekompence sukeran sukon. Parto de tiuj sukeraj sukoj enhavis kafeinon en tiuj malgrandaj koncentriĝoj kiel ili aperas ankaŭ en plantoj.

Ĉe tio montriĝis ke ĉiuj abeloj lernis proksimume same rapide. En tiu grupo kiu ricevis kafeinon, tamen trioble pli da abeloj rememoris ankoraŭ post unu tago la lernitan odoron. Post tri tagoj estis ankoraŭ duoble pli.

Evidente kafeino plifortigas la longtempan memoron de la abeloj. La esploristoj povis eĉ pruvi tiun efikon en la cerbo de la insektoj. Kafeino ŝanĝis la ecojn de ĉelmembranoj kaj tiel la stimuleblon de neŭronoj kiuj rilatas al la lernado de odoroj.

Kafeino tiel povus esti utila kaj al la abeloj kaj al la plantoj. La esploristoj supozas ke per tio la abeloj kolektos pli da nektaro kaj samtempe ĉiu planto ricevas pli fidelan polenanton.

La cerboj de abeloj kaj de homoj estas tre malsamaj, sed je la nivelo de la ĉeloj, proteinoj kaj genoj ili funkcias tamen tre simile. Tiel eblas esplori ĉe abeloj kiel kafeino influas nian propran cerbon kaj konduton.

--

.... Esperanto, mia lingvo, minha língua!

Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero