Traserĉu tiun blogon

2010-12-28

Pacdeklaro de Nagasako, 2010

Nagasaki-1.jpg

Pacdeklaro de Nagasako, 2010


Ĉi-jare la memorceremonio por paco komenciĝis kun kantado de postvivantaj atombombitoj. La kanto estis plena de la forta espero, ke tiu fatala tago neniam plu ripetiĝu.

La 9an de aŭgusto, 1945, je la 11a kaj 2, unu atombombo ĵetita de usona bombaviadilo ruinigis la urbon de Nagasako en momento. Intensaj varmoradioj, eksploda ventego, radiadoj kaj senĉesaj fajroj.... Ili forrabis karajn vivojn de 74 000 homoj, kaj stampis profundajn mensajn kaj korpajn vundojn al tiuj, kiuj apenaŭ eskapis el morto.

Dum 65 jaroj depost tiu tago, la postvivantaj atombombitoj ĉiam sencede marŝadis la vojon al "mondo sen nukleaj armiloj" kaj hodiaŭ kantis plengorĝe kaj elkore. Mi vidas en ili esperon de homoj.

 

Ni petas la gvidantojn de la nukleaj potencoj ne dispremi niajn penojn al "mondo sen nukleaj armiloj".

En tiu ĉi majo, en la Konferenco por Reekzamenado de la Traktato pri Nemultigo de Nuklearmiloj (NPT), komence ĝia prezidanto proponis konkretajn paŝojn al nuklea malarmado kun difinitaj tempolimoj. Ĉi tiun proponon vaste subtenis landoj sen nukleaj armiloj. Espero kreskis inter ne-registaraj organizoj (NRO) kolektiĝintaj en Nov-Jorkon el la tuta mondo, kaj ankaŭ inter la urbanoj de Nagasako, atombombita urbo.

La proponon de la prezidanto poste forpuŝis la registaraj reprezentantoj de la landoj kun nukleaj armiloj (Usono, Rusio, Britio, Francio kaj Ĉinio). Se la landoj kun nukleaj armiloj ne sincere traktos nuklean malarmadon, reage kun antipatio, aperos novaj landoj kun nukleaj armiloj. La mondo staros antaŭ la minaco de plimultiĝo de nukleaj armiloj. La reĝimo de NPT devas esti firme subtenata kiel minimuma postulo observenda por ne multigi landojn kun nukleaj armiloj.

Por antaŭeniri al la nuligo de nukleaj armiloj, ni kredas, ke nova traktato estas necesa. La ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon [Pan Gi-mun] jam alvokis la membro-ŝtatojn de UN komenci pristudon de "la Konvencio por Abolo de Nukleaj Armiloj". En la Reekzamena Konferenco de NPT multaj landoj aludis la eblecon de tia traktado. Ni, civitanoj de atombombita urbo, forte subtenas "la Konvencion por Abolo de Nukleaj Armiloj", kiu malpermesas tute egale al ĉiuj landoj ĉiujn agadojn por nukleaj armiloj inkluzive de ilia produktado, posedado kaj uzado.

 

Nagasako kaj Hiroŝimo ĝis nun kunlaboradis diskonigi al la mondo la katastrofojn kaŭzitajn de la atombomboj, kaj alvoki al la nuligo de nukleaj armiloj. La registaro de Japanio, lando atombombita, manifestadis sian starpunkton de sennuklea lando, asertante la Tri Principojn sen Nukleaj Armiloj kiel nacian principon. Sed, ĉi-jare, 65 jarojn depost la atombombadoj, la japana registaro malkaŝis la ekziston de "sekreta kontrakto pri nukleaj armiloj". Ni ekhavas profundan malfidon kontraŭ la pasintaj traktadoj de la registaro, kiu faris la Tri Principojn en nuran formalaĵon. Plue la registaro lastatempe progresigas intertraktadon pri atomenergia kontrakto kun Barato, lando kun nukleaj armiloj ne aliĝinta al NPT. Ĉi tio signifas, ke Japanio, lando suferinta atombombadojn, propramane malfortigas la reĝimon de NPT, kio estas tute ne akceptebla.

La japana registaro, antaŭ ĉio, devas komenci leĝigon de la Tri Principojn sen Nukleaj Armiloj por reakiri la fidon de la japana popolo. Samtempe, por realigi sekurecon sendependan de nuklea ombrelo, la registaro devas celi la sennukleigon de Japanio, Sud-Koreio kaj Nord-Koreio. Ni deziras, ke la japana registaro proponu la planon de "Sennuklea Zono de Nordorienta Azio", kaj ke ĝi prenu gvidantecon en la internacia komunumo kiel la registaro de atombombita lando.

En la Reekzamena Konferenco de NPT, la japana registaro, kune kun la registaroj de 41 aliaj landoj inkluzive de Rusio, publikigis "Komunan Deklaron pri Edukado por Nuklea Nemultigo kaj Malarmado". Ni aprobas la deklaron kaj samtempe esperas, ke la japana registaro disvastigu edukadon por nuklea nemultigo kaj malarmado al junaj generacioj de la mondo. En Nagasako ankoraŭ restas memoroj kaj cikatroj de la atombombo. Ekzistas postvivantaj atombombitoj, kiuj prenas sur si mision rakonti por estonteco siajn spertojn, malgraŭ siaj mensaj kaj korpaj doloroj. Ekzistas civitanoj kaj junuloj, kiuj mem ne spertis atombombadon, sed kiuj aktivas por paco, transprenante la dezirojn de la atombombitoj. Nagasako, urbo atombombita, daŭrigos kontribui al edukado por nuklea nemultigo kaj malarmado.

 

Mi diru al ĉiuj en la mondo, ke ni mem povas elekti, kiun vojon ni iru, ĉu al "mondo kun nukleaj armiloj" plena de malfido kaj minaco, aŭ ĉu al "mondo sen nukleaj armiloj" bazita sur fido kaj kunlaboro. Por niaj infanoj, ni havas respondecon krei estontecon sen minaco de nukleaj armiloj. Ni unuope estas malfortaj, sed kunlabore povas havi forton movi registarojn kaj krei novan historion. Ni klare komuniku nian volon al registaroj.

Multaj homoj en la mondo daŭre laboras por paco cele al la nuligo de nukleaj armiloj. Kunlabore kun ili, la urbo Nagasako establos tutmondan reton de pacaj civitanoj kunligitan kun atombombita urbo.

 

La meza aĝo de la postvivantaj atombombitoj superis 76 jarojn. Pli kaj pli malmultaj el ili povas ĉeesti ĉi tiun ceremonion. Por savi maljuniĝantajn atombombitojn en kaj ekster Japanio, ni alvokas la japanan registaron rapide fortigi subtenon al ili.

Ni oferas nian sinceran kondolencon al la mortintoj pro la atombombo, kaj deklaras daŭrigi nian maksimuman penadon kune kun la urbo Hiroŝimo, ĝis la tago, kiam nukleaj armiloj malaperos el la mondo.

 

TAUE Tomihisa

Urbestro de Nagasako

la 9a de aŭgusto, 2010

__._,_.___

2010-12-19

George Soros vizitas Esperanto-simpozion en Novjorko

"De Zamenhof al Soros" estis la titolo de la ĉi-jara simpozio organizita de la Novjorka Oficejo de UEA. Tiu oficejo, kies ĉefa tasko estas prizorgi la rilatojn de UEA kun la ĉefsidejo de Unuiĝintaj Nacioj, ĉiujare organizas publikan aranĝon okaze de Zamenhof-tago la 15-an de decembro. Temis pri historia trarigardo de la komenca periodo de Esperanto, organizita por rekoni du novajn librojn: anglalingvan biografieton de Zamenhof – mallongigitan version de la granda biografio verkita de A. Korĵenkov antaŭ duo da jaroj – kaj nove tradukitan libreton de Tivadar Soros, kiu unue aperis en la jaro 1923.

La konata fakulino Esther Schor, profesoro ĉe la Universitato Princeton, rekonis la ligon kun Zamenhof per sia prelego pri "Zamenhof kaj Estonteco", en kiu ŝi ekzamenis la koncepton de la kreinto de Esperanto pri la estonteco de la homaro kaj la rolo de Esperanto en tiu kunteksto. La finan punkton en la periodo 1887-1923 traktis Humphrey Tonkin, la tradukinto de la verko de Soros, Modernaj Robinzonoj, kiu estis lanĉita en la simpozio. Tiu verko, nomata Crusoes in Siberia en sia angla versio, pritraktas la spertojn de la juna armea oficiro Tivadar Soros en militkaptitejo en Siberio dum la Unua Mondmilito, kaj lian postan eskapon. Eldonis ĝin la eldonejo Mondial, kun notoj kaj enkonduko de la tradukinto. Tonkin ankaŭ tradukis la libron de Soros pri la Dua Mondmilito, Maskerado. Li mem renkontis Tivadar Soros en kunveno en la aŭditorio de la UN-biblioteko en 1966, dum prelego de Ivo Lapenna. "Sed je tiu stadio mi ankoraŭ ne legis la libron", li konfesis, nek li povis prognozi, ke la filo de Tivadar tiel famiĝ os. Alikaze, li ŝerce sugestis, "la konversacio estus tute alia".

1098706168019.jpeg 51ZBhpv6GDL._SL500_AA300_.jpg

La mezan parton de la simpozio okupis du programeroj. La historiisto Ralph Dumain ekzamenis la grandan gazetaran reagon okaze de la vizito de Zamenhof al la Universala Kongreso en Vaŝingtono en 1910, kaj la filmisto Sam Green montris malnetan version de sia dokumenta filmo pri Esperanto. Sam Green estas jam konata inter esperantistoj pro sia filmo _Utopio en Kvar Movimentoj_ (http://www.utopiainfourmovements.com/) . La nova, 25-minuta, filmo rilatas ekskluzive al Esperanto kaj estas ĉefe produkto de la filmado, kiun Green faris en kelkaj lastatempaj Universalaj Kongresoj.

Sed la plej granda surprizo estis parolado, kiu ne troviĝis en la antaŭ vidata simpozia programo, nome tiu de la konata financisto George Soros, kiu, kune kun pluraj stabanoj (kaj ankaŭ sia filo Jonathan), venis al la fina parto de la simpozio por kune festi la lanĉon de la anglalingva traduko de la libro de sia patro Tivadar. Soros, kiu ne estas en si mem subtenanto de Esperanto, sed kiu pasie emfazas la patran influon en la propra edukado, parolis dum deko da minutoj pri Tivadar Soros kaj ankaŭ pri la rolo, kiun Esperanto ludis en la propra vivo. Kiam li venis al Britujo en 1947, Soros tuj kontaktis la lokajn esperantistojn, kiuj multe helpis al li. Li ankaŭ memoras renkontiĝojn kun Esperanto-literaturistoj en la frua infanaĝo. George Soros kaj la frato Paul kontribuis antaŭparolojn al la nova eldono de la libro de la patro. Por la eldonejo, Ulrich Becker prezentis la libron al Soros; kaj Tonkin laŭtlegis parton de ĉapitro el Maskerado en la angla traduko.

Fakte, la nova libro jam aperis antaŭ kelkaj monatoj, en itala traduko de Margherita Denti, sub titolo Robinson in Siberia. Ankaŭ tiu volumo enhavas la antaŭparolojn de la fratoj Soros kaj la enkondukon kaj notojn de Tonkin.

Sepdeko da homoj partoprenis la simpozion – esperantistoj, reprezentantoj de neregistaraj organizaĵoj, UN-oficistoj, diplomatoj, ĵurnalistoj kaj universitatanoj. Ankaŭ partoprenis skipo de studentaj televidistoj. Raportisto de New York Times poste publikigis favoran _raporton_ (http://cityroom.blogs.nytimes.com/2010/12/16/how-do-you-say-billionaire-in-esperanto/?ref=nyr egion) en blogo de la ĵurnalo – kun foto de Soros ĉe la podio, akompanata de portreto de Zamenhof.

Tuj antaŭ la simpozio, okazis kunsido de organizantoj de la simpozio en la kunsidejo de la fako pri neregistaraj organizaĵoj en la UN-domo. Post la simpozio, ĵurnalisto demandis al Soros ĉu frazoj de Esperanto ankoraŭ restas en lia memoro. Senhezite li citis: "Eĉ guto malgranda, konstante frapante, traboras la monton granitan." Nu, jes ja!


fonto: http://esperantic.org

2010-12-17

Kiel diri „miliardulo” en Esperanto?

[Originala NY Times verkaĵo]

normal_20101216-SorosEnNY.jpg

Kiel diri „miliardulo" en Esperanto?

Verkis ALISON LEIGH COWAN

Por eta grupo el lingvistoj, universitatanoj kaj revantoj, kiuj kutimas pri neglekto al iliaj invitoj, ne estis bagatelo kiam George Soros, la miliardulo, eniris salonon por festi kune kun ili.

Jen tamen, en ilia simpozio la merkredan vesperon, li mem regalis ilin per bongustaj rakont-pecoj pri ilia amata ĉevaleto: Esperanto, lingvo jarcent-aĝa, kreita laŭ la preskaŭ evangelia kredo ke doni al la mondo komunan, facile lerneblan duan lingvon malpliigos konfliktojn.

Kvankam ĝi neniam disvastiĝis tiom kiom esperis ĝia kreinto, L. L. Zamenhof, kaj apenaŭ eblus diri ke ĝi bremsis du mondmilitojn, Esperanto ankoraŭ havas siajn adeptojn kaj fervorulojn - iom mesiismajn, kiuj ekscias kun ega ĝuo pri la plej freŝa beletra trovaĵo aŭ sagaca rap-teksto Esperanta, kaj plezure montras plian fojon al novvenintoj la scenon el "Incubus," la klasika kultfilmo el 1966, en kiu William Shatner konkeras belulinon ne en Klingon, sed ja en Esperanto.

La kerna ideo estas transpasi landlimojn kaj ponti inter kulturoj. "Korano estas unu el la plej belaj verkoj kiujn ni havas en Esperanto," diris Neil Blonstein, la emerita instruisto malantaŭ Universala Esperanto-Asocio, kiu organizis la merkredan simpozion.

Ni ne taksu, do, kiel koincidon ke la simpozio okazis je la alia flanko de la strato kie situas la sidejo de Unuiĝintaj Nacioj, kaj 151 jarojn post la tago kiam naskiĝis Ludoviko Lazaro Zamenhof en Bjalistoko, urbo nuntempe en Pollando.

Atentema amaseto de 75 partoprenantoj ĵus spektis novan dokumentfilmon pri Esperanto kaj aŭdis prezenton pri nova angla traduko de memorlibro kiun la patro de s-ro Soros, Tivadar, publikigis en 1923 pri grupa fuĝo el orient-rusia militkaptitejo, fuĝo kiun li estris tri jarojn pli frue.

Ĉe la pupitro s-ro Soros plenigadis kelkajn breĉojn de la rakonto pri la fuĝo kaj mult-halta migrado de la grupo tra Siberio. "Ili planis konstrui barĝon – nu, ne precize barĝon, sed floson – kaj flosi ĝis la oceano. Nur ke li ne tro bone lernis geografion kaj ne konsciis ke ĉiuj riveroj kondukas al la Arkta Oceano," rakontis s-ro Soros. "Do, ĉar fariĝis pli malvarme, ili devis forlasi la floson."

Li ankaŭ priskribis sian edukiĝon en la Budapeŝto de la 1930-aj kaj '40-aj jaroj, en hejmo kie oni parolis Esperanton, kio igis lin unu el la malmultaj denaskaj parolantoj en la salono, aŭ eĉ tutplanede. "Ĉi tiu historio grave rolis en mia infanaĝo," li diris, levante la ĵus tradukitan memorlibron.

Lia patro lernis Esperanton 20-kelkjara, kaj kunkreis en Budapeŝto, post sia reveno el Ruslando, la beletran revuon "Literatura Mondo", kiu aperigis verkojn Esperantlingvajn. Poetoj kaj aliaj lingvouzantoj vizitadis lian domon, kaj kiam, en la aĝo de 17 jaroj, George Soros forlasis Budapeŝton por testi siajn ŝancojn en Anglujo en 1947, "inter la unuaj farendaĵoj estis elserĉi la Londonan Esperanto-Societon", kiel amikan rifuĝejon.

"La lingvo tre utilis," diris s-ro Soros, "ĉar kien ajn oni iris, eblis trovi iun kun kiu paroli."

La memorlibro, origine titolita "Modernaj Robinzonoj", aperis felietone en la beletra revuo de Tivadar Soros en 1923. Por la anglalingva reapero ĉe Mondial ĝi ricevis la titolon "Crusoes in Siberia" /Robinzonoj en Siberio"/. Tirante konkludon el siaj spertoj, la aŭtoro fakte konsilas enkonduke al siaj legantoj ke ili"neniam revu fariĝi Robinzonoj", por ne travivi lian sorton de varia vagado tra Siberio.

Malgraŭ la malnoveco kaj la kutime malfacila surmapa troveblo de menciitaj lokoj, la memorlibro ne estis aparte malfacila traduktasko, certigas Humphrey Tonkin, la Esperanta klerulo kiu akceptis la defion laŭ peto de la familio Soros.

Antaŭa prezidanto de la Universitato de Hartford kaj profesoro pri literaturo, Tonkin ne vere trovis la taskon timinda, tradukinte jam en Esperanton du dramojn de Ŝekspiro, "La Vivo de Henriko Kvina" — kune kun ties Krispin-taga parolado — kaj "La Vintra fabelo", kun ties memorinda instrukcio "Eliras, sekvata de urso" /Esperantlingve en la artikolo/.

Se diri la veron, li aldonis, Soros kaj Ŝekspiro estis ambaŭ infana ludo kompare kun Winnie-la-Pu, kun ties malfacile kaptebla vortludema stilo. Citante el la infana klasikaĵo, li diris: "Jen multe pli granda problemo ol Ŝekspiro."

Post varmaj salutoj el la publiko post la prezentoj, s-ro Soros, 80-jara, diris al grupo da admirantoj, "Mi devintus rakonti la historion kiel mia patro fariĝis esperantisto."

Post urĝoj ke li publike konigu tion, li cedis: "Nu, alvenis la nova komandanto de la milikaptitejo, kaj li estis esperantisto. Li demandadis al miloj da kaptitoj ĉu estas inter ili esperantistoj. Troviĝis tri. Tiujn li invitis por la semajnfino kaj regalis ilin. Post tio, ĉiuj eklernis la lingvon."

Profesoro Tonkin afable diris al s-ro Soros ke li supozas alian teorion pri la okazaĵoj pli verŝajna, sed li konsentis ke la versio de s-ro Soros "estas pli bona rakonto".


2010-12-16

Sukcesa Renkontiĝo kun Soros ĉe UN - Novjorko

un_on_river.jpg

Kun deko de ĵurnalistoj, deko de universitataj studentoj (pluraj skribantoj pri Esperanto, dum klasaj referaĵoj , kaj du membroj el unu el la plej famaj familioj en Usono, la familio Soros, la simpozio estis sukcesego. George Soros ĉeestis eble dum horo. Li prelegetis dum 10-15 minutoj. Dum la pliparto de la programo ĉeestis Jonathan Soros, nepo de nia fama Teodoro Soros. Unu universitata studentino profesie filmis la programon sed ŝia kamerao fuŝis dum prelegeto de George Soros . Specialajn dankojn al Isis, Mary kaj Kaŝa por la filmado. Eble mi sukcese filmis dum kelkaj minutoj per simpla fotilo.

Humphrey Tonkin donacis la novan eldonon/tradukon de libro de Teodoro Soro al la familio Soros.

Kvin esperantistoj renkontiĝis horon frue (antau' la ĉefa programo) en renkontiĝ-ĉambro de Departmento de Publikaj Aferoj de UNO.

Prelegis Ralph Dumain, Esther Schor, Sam Green. Ĉar du novaj grandaj ekranoj estis uzitaj dum du prelegoj (power-point au' filmo-montrado), la konstruaĵo de UNO ne estos videblaj en la fotoj. (Pasint-jare iom de UNO estis videblaj ĉe la fotoj du Zamenhof-simpozio).

Ekzistis ekspozio tablo kaj aparta libro-vendado tablo, Ambau' ricevis dekoj da vizitoj. Dekoj da libroj vendiĝis.

Mi intervjuiĝis (rekte al Brazilo) por Ligo de Bona Volo, angle kaj portugale. (www.bonavolo.org)

Tri el la plej aktivaj reprezentantoj de Ne-registaraj organizoj ĉe UNO ĉeestis.

Jon Lichty, novjorka esperantisto ludis agrablan muzikon dum la socia horo.

Inter la ĵurnalistoj, unu reprezentis The New York Times, sed venis unuavice ĉar ŝia mezlerneja filino, faras raporton pri Esperanto/Zamenhof. Ŝi promesis oferti artikolon por la gazeto.

Mi fotis dekojn da fojoj. Grup-fotoj ankau' okazis. Mi zorgos enretigi fotojn ene de semajno eble pli rapide.

Lau' onidiroj la numero de ĉeestantoj estis sub 70 sed mi preferas atendi demandi pri tio kun homoj kiuj volantulis ĉe la enira pordo. Ĉirkau' 90 homoj aliĝis.

Inter 10 kaj 15 konataj Esperantistoj ĉeestis. Poteciale la ĉi-jara evento povas eĥoi dek-oble pli ol pasint-jare, konsiderante la alveno de ĵurnalistoj grand-kvante, kaj profesia filmado.

Scott Page raportos aliloke kaj pli detale.

Ĉar mi havis kelkajn aliajn devoj mi maltrafis duonon de ĉiuj prelegoj.

Neil Blonstein UEA reprezentanto ĉe UNO/Novjorko Ofeceja Manaĝero.

2010-12-15

N-ro 404 - Gazetaraj Komunikoj de UEA



Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 404
2010-12-15


Enhavo:

  1. La Zamenhof-jubilea UK de 1959 en la Reta Kinejo
  2. Sekretario de IKU kaj Komisiono pri Belartaj Konkursoj elektitaj

LA ZAMENHOF-JUBILEA UK DE 1959 EN LA RETA KINEJO

La Reta Kinejo de UEA omagxas la cxi-jaran Zamenhof-tagon per dokumenta filmo pri la 44-a Universala Kongreso de Esperanto en Varsovio en 1959. Per tiu UK kun pli ol 3000 partoprenantoj kulminis la tutmonda festado de la 100-a datreveno de la naskigxo de la auxtoro de Esperanto. La filmon faris Jean Forge, la fama Esperanta verkisto, kiu estis ankaux kinregxisoro. La 9-minuta filmo montras scenojn ne nur el la kongreso en Varsovio sed ankaux el la ekskurso al Bjalistoko, kie kongresanoj cxeestis interalie solenajxon por starigi monumenton al L.L. Zamenhof. Videblas ankaux la sola auxtentika filmdokumento pri Zamenhof.

La filmo estas videbla cxe: www.ipernity.com/doc/97850/9646608

Impresojn el la 44-a UK peras ankaux alia filmo, kiu estis aldonita al la Reta Kinejo jam pli frue. Tiun 19-minutan filmon registris per 8-milimetra kamerao la juna brita kongresano John Gobourne. Li filmis ankaux scenojn el la Internacia Junulara Kongreso, kiu en tiu jaro okazis en Gdansko. Gxi videblas cxe: www.ipernity.com/doc/97850/4735165

SEKRETARIO DE IKU KAJ KOMISIONO PRI BELARTAJ KONKURSOJ ELEKTITAJ

La Estraro de UEA dauxrigas la elektadon de komisiitoj kaj komisionoj por la sekva trijara periodo. La plej lastaj decidoj koncernis la elekton de la sekretario de la Internacia Kongresa Universitato kaj la elekton de la komisiono pri la Belartaj Konkursoj de UEA.

La estrarano pri faka kaj scienca agado Amri Wandel estis komisiita ankaux pri la formale aparta funkcio de la sekretario de IKU, kiun taskon li prizorgis ankaux dum la antauxa periodo.

La komisiono pri la Belartaj Konkursoj konsistas el jxurioj por la unuopaj konkursaj brancxoj. La prezidanto de la Konkursoj estas prof. Humphrey Tonkin kaj la sekretario Michela Lipari. La jugxantoj dum la sekva trijara periodo estos:

Poezio: Gerrit Berveling, Anja Karkiainen, Carmel Mallia;
Prozo: Donald Broadribb, Syozi Keiko, Jxak Le Puil;
Eseo: Detlev Blanke, Giancarlo Fighiera, Gotoo Hitoshi;
Infanlibro de la Jaro: Kitagawa Hisasi, Jouko Lindstedt, James Resende Piton;
Teatrajxoj: Wera Blanke, Paul Gubbins, Giuliano Turone;
Kanto: Alan Bishop, Flávio Fonseca, Gianfranco Molle.

La jugxantoj de la filma brancxo estos elektitaj poste.



2010-12-04

9-a Internacia Himalaja Renkontigxo

nepal-01.jpg

Konigu  la mondon al Nepalo, kaj Nepalon al la mondo per Esperanto

9-a Internacia Himalaja Renkontiĝo
 
Nepala Esperanto-Asocio ĝojas anonci la 11-tagan Internacian Himalajan
Renkontiĝon 2011 por konigi sian landon al alilandaj esperantistoj. Apenaŭ
ekzistas iu lando en la mondo kiu povus rangi samnivele kun Nepalo rilate al
natura, etna kaj kultura diverseco. Partoprenante la Renkontiĝon, vi havos
ŝancon formi vian propran bildon de  la lando kaj samtempe konatiĝi kun lokaj
kaj alilokaj esperantistoj kiuj partoprenos la samajn programerojn. Ni
bonvenigas ankaŭ homojn kiuj volas komenci lerni Eserpanton dum la Renkontiĝo.

 
La programo estas planita por ke ĝi taŭgu al ĉiuj aĝgrupoj. Dum via restado,
vi loĝos en bonkvalita hotelo en Katmando kaj en komfortaj gastejoj dum la
piedvojaĝo. Ĉiuj manĝokostoj kaj aliaj similaj kostoj estas inkluzivitaj en
la aliĝokosto, sed ne asekuro. La kotizo estas kalkulita nur por kovri kostojn,
ne por gajni monon. Similaj turismaj servoj kutime kostas pli multe. Multaj niaj
estas servoj faritaj de nepalaj esperantistoj.
 
Vi pasigos la unuajn kaj lastajn tagojn de la Renkontiĝo en Katmando valo, kie
situas la ĉefurbo de Nepalo. Ĝian riĉan kulturan pasintecon atestas la tieaj
historiaj distriktoj kaj monumentoj, notinde tiuj de la plej grandaj urboj,
Katmando, Bhaktapuro kaj Patano. Tie vi povos vidi kiel nevaroj kaj tamangoj, la
originaj etnoj de la valo, restas fidelaj al siaj jarcentaj tradicioj malgraŭ
multflanka moderniĝo de la valo. Ĉi-foje vi povos ekkoni la kulturon kaj
vivmanieron  de tiuj homoj.

La ĉefa parto de la Renkontiĝo estos vojaĝo (plejparte piedmarŝo) al la
regiono je preskaŭ 20 kilometroj nordoriente kaj oriente de Katmando valo. Dum
la marŝado vi trapasos plurajn lokojn plenajn de vidindaĵoj, inkluzive
Ĉisapani, Nagarkot, Dhulikhel kaj Namo Buddha. Ĉe la horizonto estos mondfamaj
montirceloj de Nepalo, kreantaj majestajn vidojn de Himalajo.
 
La piedvojo inter Sundariĵal  kaj Ĉisapani estas plejparte tra neloĝata
arbara parto de Ŝivapuri Nacia Parko. La tereno tie estas kovrita de arbaro kaj
punktita de diversaj sovaĝaj floroj inkluzive rododendron, la nacian floron de
Nepalo. Vi ankaŭ ĝuos vidojn de nigraj simioj, cervoj, moskuloj ktp kaj
diversaj specioj (pli ol 250) de montaraj birdoj. Je la komenco vi povos observi
la vivon kaj kulturon de etna popolo, la tamangoj. La tamangoj, oni opinias,
devenis de Tibeto, kaj ili estas konataj kiel senafekta kaj honesta popolo.
Plejparte ili estas tradicie terkultivistoj kaj bredistoj. Ili havas distingajn
lingvon, domstilon, vestojn, ornamojn kaj kutimojn, kaj estas aparte famaj pro
siaj ravaj dancoj kaj muziko. La plimulto da ili vivas sur altaj deklivoj sude
aŭ okcidente de la riveroj Bhotekoshi kaj Triŝuli. La vivo de tiu montpopolo
estas  modesta, ĉar laboro sur la deklivoj estas penega. Ilia religio similas
al Bon, la antaŭbudhisma doktrino de Tibeto.

 
 
 
Lumbini estas la naskiĝloko de la Budho. Fama kolono de Ashoka, Majadevi
templo, la lago kie la Budho naskiĝis kaj ŝtono indikanta la precizan lokon
kie li naskiĝis troviĝas ĉi tie konservitaj. Aliaj famaj najbaraj lokoj estas
Kapilavastu, Ramgram kaj Niglihava.

 
Aliĝilo al
La 9-a Internacia Himalaja Renkontiĝo
(de…26ĝis……8-a… marto 2011)
 
 
Familia nomo: S-ro/S-ino……………………
Persona nomo:………………………………
Adreso:
Telefono (kun kodo):
Profesio/fako:
Naskiĝdato:
Vegetarano:     jes/ne
Fumanto:         jes/ne
Mi volas loĝi kun: ………..
(bonvolu tajpi aŭ skribi preslitere)
 
Jen mi aliĝas laŭ la kondiĉoj  presitaj sube sur tiu ĉi flanko. Mi sendas
tion ĉi aliĝilon kaj samtempe pagas la kotizon laŭ la kotiztabelo al la IHR
komitato.
 
Bankkonto: Nepal Esperanto Sangh  550-74775-6, savings account, Nepal Bank
Limited, New Road, Kathmandu, Nepal.
 
Subskribo………..
Dato:……………….
 
Kotizo
 
La kotizo estas 650 usonaj dolaroj por unu persono.
 
La menciita kotizo validas por du lita ĉambro. Se vi deziras unulitan ĉambron
(por la tagoj en Katmando), bv aldoni 100 dolarojn al la menciita sumo. La
kotizo inkluzivas manĝojn  kaj loĝadon dum la tuta programperiodo. La
programeroj ŝangeblas pro neatenditaj kialoj.  Bv sendi la aliĝilon al Nepala
Esperanto-Asocio  kaj samtempe pagi la kotizon. Nepala Esperanto-Asocio, G.P.O
Box: 10518 Kathmandu, Nepal . Telefono: 00977-1-6209877. Retadresoj:
pos.subedi@gmail.com,

Bonvolu tra legu kaj se iu volas re sendu .
Dankon kun salutojn
Poshraj subedi
NEspA
 
 
Laŭtaga programo
26-a de februaro: Alveno kaj enhoteliĝo
27-a de februaro: Matena vizito al Bauddha, Paŝupati Nath, kaj posttagmeza al
Patano

28-a de februaro: Vizito al Svajambhu kaj Bhaktapuro
1-a de marto:  Piedvojaĝo de Sundarijal al Ĉisapani
2-a de marto:  Piedvojaĝo  de Ĉisapani al Nagarkot
3-a de marto:  Piedvojaĝo  de Nagarkot al Dhulikhel
4-a de marto:  Piedvojaĝo  de Dhulikhel al Namo Buddha kaj ĉirkaŭaĵoj;
reveturo al       

         Katmando
 
5-a de marto: Veturo al Lumbini kaj tranokto
6-a de marto: Tranokto en Lumbini
7-a de marto:  Reveno al Katmando
8-a de marto: Ripozo kaj Internacia Vespero
9-a de marto: Forflugo
 
 
  amike poshraj
Kathmandu Nepalo