Posts

Showing posts from March, 2012

La bongusta ĉokolado

Image
Posted by    Anton Oberndorfer  to  Esperanta Retradio Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo bongusta.mp3 Listen on Posterous Ĉokolado estas parto de la homa kulturo, en la tuta mondo. Ĝi devenis de antaŭ-Kolumba epoko, kiam popoloj de Centra Ameriko kulturis la belajn flavajn ovoformajn fruktojn. De tie ĝi venis Eŭropon, kie la klimato ne favoras ĝian plantadon. Grandaj produktantoj estas Ameriko kaj Azio, sed svisaj markoj tamen fariĝis meritoplene famaj. Ĉokolado inspiris aŭtorojn de filmoj kaj libroj, fariĝis simbolo de popolaj festoj (ekzemple la alproksimiĝanta Pasko) kaj plezurigas homojn en formo de brikoj, ovoj, pulvoro, kukoj, biskvitoj, likvoroj, kremoj kaj trinkaĵoj. Ĉar la ekstraktaĵo de kakao (Theobroma cacao) estas tre amara, tial oni preparas ĝin mikse kun lakto kaj sukero. Malofte oni trovas homon, kiu ne ŝatas ĉokoladon. Kontraŭe, ofte oni renkontas homojn, kiuj sin konsideras 'ĉokoladomaniuloj'. Kaj tiuj homoj kunporta

Utilaj tricikloj

Image
Posted by    Anton Oberndorfer  to  Esperanta Retradio utilaj_tricikloj.mp3 Listen on Posterous La plej energiŝpara veturilo certe estas la biciklo. Kutime ĝi servas por transporti unu personon, nome la biciklanton mem kiu uzas sian muskolan energion por movi la veturilon. Sed per biciklo eblas ankaŭ transporti multe pli. Oni povas alpendigi ĉaron kun du radoj aŭ oni povas fikse alkroĉi la du malantaŭajn radojn kaj tiel atingas pli da stabileco kaj altigas la transportkapaciton. El la biciklo tiel fariĝas triciklo. Tia triciklo povas eĉ servi por transporti homojn, en Azio la tricikloj anstataŭigas la iamajn rikŝojn. Sed hodiaŭ kompreneble en la ĉiutaga vivo oni apenaŭ uzas triciklojn kiuj funkcias per tretado de pedaloj, sed la modernaj tricikloj havas malgrandan motoron kaj la logika konsekvenco el tio estas ke tiaj tricikloj ricevas krome simplan karoserion aŭ por transportado de varoj aŭ por veturigi homojn. Tiuj tricikloj por persontransporto en aziaj landoj estas konataj ki

Labori en hejma paco

Image
Posted by   Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio hejma_paco.mp3 Listen on Posterous Post pli ol unu jaro da ĉiutaga laboro por la Retradio mi povas rakonti iom pri tiu laboro resp. pri la cirkonstancoj en kiuj ĝi okazas. Mia vivosituacio estas tia ke dum labortagoj mi estas sola hejme, ĉar mia edzino laboras en banko. Niaj filoj jam havas proprajn loĝejojn. Mi nur zorgas pri la dommastrumado kaj plenumas miajn ĉiutagajn promenojn sed restas multe da tempo por sidi ĉe la komputilo kaj okupiĝi pri aferoj kiujn la edzino kutime ne tre alte taksas, sed ŝi aliflanke estas kontenta ke mi faras ion kio tenas min bonhumora. Kaj rilate al la temoj por la Retradio mi ofte parolas kun ŝi, ĉar temas pri aferoj kiujn ankaŭ ŝi legas en la gazeto kaj pri kiuj ŝi interesiĝas. Do mi havas ŝian benon kiam mi verkas artikolon pri tia temo. Tamen mi strebas plenumi mian retradian laboron ekster la horoj dum kiuj ŝi postulas mian atenton pri ŝi kaj pri endomaj aferoj. Tio kon

Kantu kun TARCISIO LIMA la muzikon IO LANTA

Image
  Dua trako de la kd Verdstelaj brazilaĵoj, produktita de Brazila Esperanto-Ligo. Jutubo: http://youtu.be/4pz5O7iyp_E IO LANTA Komponis kaj kantas Tarcísio Lima Eĥadas en mia mio laŭta ĝoj-ekkrio, vekita de certa karto, per novaĵoj kaj arto kaj revoj el Litovio. El urb' eŭroporienta, nete nome Venta, plenplena ĝi je feliĉo, venis al mia niĉo brazile nordorienta. Ĝin sendis hela knabino, bela sorĉfeino, fratino fore loĝanta, kies nomo Jolanta fariĝis espero-himno. Tra la tuta mond' en grandaj amikretoj, multe da Jolantaj, multe da poetoj; multaj urboj "Ventaj" "forte" kunigataj; distaj kontinentoj en resendoj frataj. Ilin ja kunligas multaj esperantoj, pere de l' praveco de belsonaj kantoj. Inter ili mi, malgraŭ malgrave kaj modeste, kantas antaŭ vi, almenaŭ poŝte tamen feste. Landanoj foraj surmonde fratas amikronde, per verda, viva mistero, kiu tra l' tuta tero verŝiĝas ĉien maronde. Versiĝas ĉi surpapere, so

Aspirino - reĝo aŭ reĝino?

Image
Posted by   Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis d-ro Paŭlo Sergio Viana el Brazilo aspirino.mp3 Listen on Posterous Se inter ĉiuj medikamentoj oni devus elekti reĝon, tiam oni certe devus elekti aspirinon. Aŭ, se vi preferas, reĝinon, konsidere al ĝia nomo mem. Ĝi estas ja la plej uzata kuracilo tra la mondo, kaj kvankam pasadas la tempo, ĝi ne perdas sian utilecon; male, tago post tago, novaj esploroj montras pliajn bonfarojn de tiu tre sukcesa substanco. Lastatempe, aldoniĝis al la listo de ĝiaj favoraj efikoj en la homa korpo gravan eltrovon: aspirino preventas kanceron kaj eĉ metastazojn. Esploristoj en Oksfordo trovis, ke post kelkjara englutado de nealtaj dozoj de aspirino malpliiĝas la kazoj de morto pro kancero, precipe de la digestaparato: je 37 procentoj post kvin jaroj. Ili sekvis milojn da pacientoj, kiuj uzis tiun drogon por preventi korajn problemojn, kaj observ

Ĉinio - gravega por Esperanto

Image
Posted by   Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio gravega_por_eo.mp3 Listen on Posterous Dum 1970-aj jaroj kiam mi estis studento en Vieno kaj esploris Esperantujon, mi eksciis ke Ĉinio uzas Esperanton en la eldonado de publikaĵoj. La plej konata verko de tiu epoko estis la t. n. "Mao-biblio" - kiel oni nomis ĝin en la okcidento - aŭ laŭ la oficiala titolo "Elektitaj verkoj de Maŭ Zedong" (granda gvidanto, prezidanto). Sed el lingva vidpunkto estis pli interesa la revuo "El Popola Ĉinio" kiun mi tiam ofte legis ĉar mi povis multe lerni el ilia stilo. Nome ĝi uzis laŭeble malmultajn novajn vortojn sed lerte kunmetis novajn nociojn el konataj radikoj. Mi estis forte impresita pri tiu amaso da bonkvalitaj presaĵoj el la Popola Respubliko Ĉinio. Ŝajne tiu lando estis granda subtenanto de Esperanto kaj oni diris al mi ke en Ĉinio estas unu miliono da esperantistoj. Kompreneble tiu cifero estis akra troigo kiel

Tagoj de Teramikeco

Image
Posted by    Anton Oberndorfer  to  Esperanta Retradio Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Gdynia en Pollando Tagoj_de_teramikeco.mp3 Listen on Posterous En mia geografia sfero la vintro estas sufiĉe turmenta, ĉar malaltaj temperaturoj, nubeco kaj maloftaj sunradioj estas la ĉiutago ĉi tie dum almenaŭ ses monatoj. Dum tiu ĉi periodo pejzaĝo estas foje griza alifoje neĝoblanka. Bonŝance ĉi-jare ne estis eĉ tiel malbone. Frosto ne sukcesis gasti ĉe ni dum tro longa tempo. Se mi bone memoras, la kaŭzon por ĝoji havis eĉ lernantaro, ĉar januare-februare ĝuste dum ĝiaj feriotagoj falis iom da neĝaj flokoj ĉe mia apudmara ĉirkaŭaĵo. Mi povis rimarki tiam paĉjojn, kiuj volonte aĉetadis sledetojn kaj skiojn al siaj infanoj, kaj tiuj profitis la okazon laŭeble longe ĉiun tagon. - Do eblas skii ĉe vi tiom proksime al la maro? - iu demandos. Se vi iam vizitos la Triurbon (t.e. Gdansko-Sopoto-Gdinio), vi povos konvinkiĝi, ke oni povas trovi ĉi tie multajn lokojn por ski

Venecio kaj la lagunaj pordegoj

Image
Posted by   Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo Venecio_pordegoj.mp3 Listen on Posterous La projekto MOSE Ĉe la tri "buŝoj" (t.e. aperturoj) de la laguno de Venecio oni realigadas inĝenieran projekton konsideratan kiel unu el la plej kompleksaj kaj avangardaj iam ajn konstruitaj en la mondo. Kvankam la nomo de tiu ĉi projekto, kiu celas savi Venecion el la maro, iom aludas al Moseo, savita el la akvo, MOSE tamen estas la akronimo el la itala " MO dulo S perimentale E lettromeccanico" (t.e. Eksperimenta Elektromekanika Bloko). MOSE estas giganta sistemo de kluzoj, kiuj, male al tiuj tradiciaj tutmonde disvastiĝintaj, donas genian respondon al absolute nepraj kondiĉoj ŝajne neeblaj: ĝi tute ne devas modifi la interŝanĝon de akvo inter maro kaj laguno, malhelpi la navigadon kaj ĉefe modifi iamaniere la pejzaĝon. Ĉion tion oni povas iom humure

Lasta tago aliĝi al NASK favorpreze!

Image
From: ESF < no_reply@esperantic.org > Date: 2012/3/22 Subject: [ esperantic.org ] Lasta tago aliĝi al NASK favorpreze! / Last day to sign up for NASK at the early-bird rate! To: asalibabr@gmail.com   (English below)   Lasta tago aliĝi al NASK favorpreze!   Morgaŭ, la 23-an de marto, la aliĝkosto altiĝos je 50 dolaroj – aliĝu tuj kaj ŝparu!    Eblas pagi rapide kaj facile per PayPal:   http://esperantic.org/eo/edukado/nask     Por la dua fojo NASK (Nord-Amerika Somera Kursaro) prezentos mallongan kursaron (25 de junio ĝis 4a de julio), ĉi-foje en sunplena   Dallas , Teksaso. Do, portu viajn ĉapelon, naĝkostumon, kontraŭsunan kremon, kaj eĉ vakerajn botojn! Alvenu la 25an de junio, kaj foriru la 4an de julio—jen ok plenŝtopitaj tagoj de lernado kaj amuzo. La frua registriĝo, cetere, jam komenciĝis: aliĝu ĝis la 22a de marto kaj ŝparu 50 dolarojn!   La Universitato de Teksaso en   Dallas   (UT-D) estas rapide kreskanta universitato kun multaj novaj konstruaĵoj,

Trovi vivopartneron

Image
Posted by   Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio trovi_vivopartneron.mp3 Listen on Posterous En nia hodiaŭa industria socio la junaj homoj ĝenerale povas mem elekti al kiu ili volas geedziĝi. En antaŭaj epokoj kaj hodiaŭ ankoraŭ en multaj landoj de la mondo la familio - do la gepatroj - decidis resp. decidas pri geedza partnero aŭ ili almenaŭ aplikas fortan premon pri tiu decido. La plej ekstrema kazo estas la perforta edzinigo kiu kompreneble en la landoj de EU estas kontraŭleĝa kaj puninda al la perfortantoj, sed pro la enmigrado el landoj kie perforta edzinigo estas praktikata, ankaŭ en landoj de EU tiuj kazoj aperas. Tradiciemaj turkoj kiuj vivas en lando de EU ekzemple ne deziras ke ilia filo edziĝu al turkino kiu same estas kreskinta en EU-lando. Tiaj junulinoj ja jam konatiĝis kun la liberala vivostilo kaj ne plu estas taŭgaj edzinoj por filo de tradiciemaj turkoj. Tial la gepatroj serĉas por la filo estontan edzinon en Turkio por

El sistema

Image
Posted by   Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio el_sistema_.mp3 Listen on Posterous En Vieno oni ĵus lanĉis iniciaton por helpi al infanoj el malriĉaj familioj. Ili ricevas senpagan kantinstruadon. La iniciato funkcias laŭ modelo kreita en Venezuelo. Kaj jen mi trovis en Vikipedio ampleksan artikolon pri la projekto "El Sistema": El Sistema ("La sistemo", oficiale: "Fundación del Estado para el Sistema de Orquesta Juvenil e Infantil de Venezuela" - Ŝtata fondaĵo por sistemo de infan- kaj junulorkestroj de Venezuelo) estas tutlanda muzikprojekto en Venezuelo, kiu donacas muzikinstrumenton kaj muzikinstruadon al pluraj centmiloj da malriĉaj infanoj. Tiel stariĝis pli ol 30 profesiaj orkestroj, plej konata inter ili estas Sinfónica de la Juventud Venezolana Simón Bolívar. Ĝi estis fondita en 1975 de José Antonio Abreu, kiu per ĝi kaŭzis kvazaŭ revolucion en la batalo kontraŭ mizero, malespero kaj kri

Monda Tago de Poezio

Image
Posted by   Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo tago_poezio.mp3 Listen on Posterous Laŭ Vikipedio kaj aliaj fontoj, la 21-a de marto estas la 'Monda Tago de Poezio'. Al mi ŝajnas, ke Esperantistoj ĝenerale, kaj aparte la aŭskultantoj de nia Esperanta RetRadio, ne emas ignori tian daton. Poezio ja estas grava literatura elemento por difiniĝo de kulturlingvo, kaj Esperanto multe ŝuldas sian firmiĝon al siaj poetoj. Antaŭ kelkaj semajnoj, kolego Gian Piero Savio prezentis belan artikolon pri la Nobel-premiita pola poetino Wisława Szymborska. Tiam li oportune ilustris sian materialon per bela verso de tiu aŭtorino:       'Aŭdu, kiel forte batas en mi via koro' . Persone, tiu simpla verso vekis fortan impreson en mi. Mi ripetis ĝin al pluraj amikoj kaj familianoj, kaj mi rimarkis, ke ĉiuj kortuŝiĝis, same kiel mi. Ĝi estas trafa ekzemplo pri la po

Skoltismo

Image
Posted by    Anton Oberndorfer  to  Esperanta Retradio skoltismo.mp3 Listen on Posterous Skoltismo estas grandega junulara movado, komencita en Britio en la jaro 1907. La vorto "skolto" venas el la angla vorto "scout" kiu signifas "esploristo". La movado nun havas pli ol 25 milionoj da geinfanoj kaj junuloj kiel membroj, kaj plenkreskuloj kiel apogantoj de la junularaj agadoj. Kunigas la landajn skoltajn asociojn la Monda Organizo de la Skolta Movado, kies Monda Skolta Oficejo estas lokita en Ĝenevo, Svislando. La skoltismo celas provizi al infano kaj junulo medion kie li povas memeduki sin per la disvolviĝo de ĉiuj eroj de la personeco: socia, kreiva, psika, spirita kaj fizika. Baden-Powell difinis la edukcelojn de Skoltismo laŭ kvar punktoj:     Karaktero     Sano kaj forto     Manlerteco     Servo al la aliuloj Laŭ Baden-Powel, Dio kaj religio ne estas aparta punkto, sed bazo de ĉio. Li klarigis ke ĉiu skolto havu religion. Cele al tiuj kvar pun

Ĝui la lingvon dum la tuta jaro

Image
Posted by    Anton Oberndorfer  to  Esperanta Retradio lingvo_tutjare.mp3 Listen on Posterous Depende de sia loĝloko esperantisto povas esti bonŝanculo aŭ ne. Kiu vivas en granda urbo havas pli da ŝancoj renkonti aliajn E-parolantojn ol enloĝanto de fora kampara vilaĝo. Kaj kiu vivas meze de Eŭropo havas pli da eblecoj partopreni en internacia renkontiĝo ol iu kiu vivas rande de Eŭropo aŭ eĉ en alia kontinento. Ĝuste en la mezo de Eŭropo situas Germanio. Tio ne nepre estas la geografia centro de la kontinento, sed ĝi estas la plej granda lando meze de Eŭropo. Kaj tial en Germanio jam de jardekoj regule okazas plej multaj internaciaj renkontiĝoj kun sume pli da partoprenantoj ol en Universala Kongreso. Kiu loĝas en najbara lando de Germanio povas relative facile atingi la lokon kie okazas la internacia aranĝo kaj germanoj ja ĉiukaze troviĝas kvazaŭ hejme. Tiu situacio havas la pozitivan efikon ke jam tutaj generacioj de esperantistoj povis ĝui la etoson de internaciaj renkontiĝoj