Posts

Showing posts from August, 2012

Kubo - insulo de energiŝparantoj

Image
Posted by    Anton Oberndorfer  to  Esperanta Retradio kubo_energisxparantoj.mp3 Listen on Posterous Dum pli ol 60 jaroj Kubo suferis sub energikrizo kiu komenciĝis per la usona embargo kaj komence de la 1990-aj jaroj kondukis al situacio de mankego. Post la malapero de la "Fera Kurteno" ĉesis la helpo flanke de socialismaj frataj ŝtatoj kiel Sovetunio aŭ GDR. Mankis la devisoj por la importado de krudaj materialoj kaj nafto. Sekve energicentraloj estis senfunkciaj, la trafiko haltis, same kiel la produktado en multaj fabrikoj. Multhoraj elŝaltoj de elektro lamigis ĉiutage la televidilojn, ventumilojn kaj fridujojn. Vespere la stratoj kaj domoj dronis en malhelo. Intertempe pliheliĝas la situacio en urboj kaj kamparo. El la mankego de la pasintaj jaroj - tion ordonis ŝtatestro Fidel Casto jam antaŭ ses jaroj - fariĝu virto kiu portu la nomon "Energia Revolucio" kaj kiu apud la sunenergio uzas ankaŭ ĉiujn penseblajn ekologiajn alternativojn. Castro tiam e

Bolsista de Esperanto na FFLCH da USP

Image
Em 29/Ago/2012, temos a indicação de uma excelente notícia e ligação do meio universitário com o mundo esperantista... UNIVERSIDADE DE SÃO PAULO  FACULDADE DE FILOSOFIA, LETRAS E CIÊNCIAS HUMANAS Comunicado Edital ATAC-098-12-CL-Esperanto. Edital de abertura de inscrições para o preenchimento de 1 vaga para a função de monitor bolsista, junto ao Centro de  Línguas, Curso de Esperanto. Estarão abertas na Secretaria do Centro de Línguas, na Avenida Professor Lineu Prestes, 159, Cidade Universitária Armando  de Salles Oliveira, no período de 29/08/2012 a 17/09/2012, as inscrições para preenchimento de 1 vaga para a função de  monitor bolsista, que será integrado às atividades técnicas e didáticas oferecidas pelo Centro de Línguas. Poderão candidatar-se à monitoria os alunos matriculados na graduação a partir do sexto semestre de Curso da FFLCH-USP.  Os monitores selecionados serão remunerados mediante bolsa, cujo valor será fixado pelo Conselho Técnico-Administrativo da FFLCH-

HONTI - ter vergonha; envergonhar-se; vexar-se

Image
HONTI -  ter vergonha; envergonhar-se; vexar-se Ekhavi malagrablan senton pro konscio pri malhonora, malbona, maldeca ago, penso,  ks. Ter uma sensação desagradável devido à consciência em relação a uma ação, pensamento desonroso, ruim, inconveniente. Li hontis pri sia malvenko. Ele envergonhou-se de sua derrota. Honti antaŭ iu. Envergonhar-se diante de alguém . Ĉu vi ne hontas peti almozojn? V ocê não tem vergonha de pedir esmolas?  Kiu hontas nenion, ne timas Dion. Quem não se envergonha de nada, não teme a Deus. Estis nudaj la viro kaj lia edzino kaj,  ili ne hontis. Estavam nus o homem e a esposa dele e eles não se envergonharam . Ŝi hontis pro sia senhara kapo kaj kaŝis sin en nesto de vulpo. Ela envergonhou-se por causa de sua cabeça sem cabelo e se escondeu em um ninho de raposa Tiuj, kiuj min kulpigas hodiaŭ, kaj vi mem inter la unuaj, mia patro,   hontos   pro siaj maljustaj suspektoj. .. Aqueles, que hoje m

Komparado levas mensajn kapablojn

Image
Posted by    Anton Oberndorfer  to  Esperanta Retradio komparado_levas.mp3 Listen on Posterous Kiel komercisto por mi la komparado de prezoj estas esenca mekanismo por la prijuĝo de ofertoj. La prezoj estas helpiloj por konstati la valoron resp. la utilecon de certa varo aŭ servo. Certe prezo estas nur indikilo, sed komparante la prezojn kaj esplorante kial iu varo estas pli multekosta ol alia simila, oni povas esplori la valoron kiun la ofertaĵo havas por la kliento. Kompari akcelas la kapablon analizi. Kiu multe komparas tiu ankaŭ multe devas analizi kaj alveni fine al iu konkludo ke iu specifa oferto estas la plej taŭga por la koncerna persono. La komparado kondukas al konvinkoj kiuj povas ŝanĝi la sintenojn kaj kondutojn de homo. Homo kiu komparas do adaptiĝas pli facile al novaj cirkonstancoj, estas pli fleksema kaj tolerema. Se oni lernas fremdan lingvon, do kroman lingvon kiu aldoniĝas al la posedo de la gepatra lingvo, tiam oni ankaŭ devas kompari la

Bonaera etoso jam komencas sin prezenti

Image
-- --- Esperanto@Brazilo -  http://esperanto.brazilo.org Movimento Virtual Brasileiro de Esperanto

Konkurso pri videaj kurt-filmoj

Image
Germana Esperanto-Asocio organizas internacian konkurson pri kurtfilmoj - kun premioj en valoro de 5000 eŭroj. Partopreni rajtas iu ajn. Detalaj informoj haveblas en elŝutebla formato ĉe: http://esperanto.de/gea/125/125_eo.pdf Konkurso pri videaj kurt-filmoj Germana Esperanto-Asocio okazigas kurtfilm-konkurson pro la 125-a jubileo de Esperanto. La plej bonaj filmetoj estos premiitaj en valoro de pli ol 5.000 EUR. Ĉiu povas partopreni, ĉu komencanto aŭ profesiulo. Plej gravas kreemo. La prezento de la venkintaj filmoj kaj la transdono de premioj okazos la 15-an de decembro 2012 en Berlin. Kondiĉoj Ĉiu filmo rajtas longi maksimume kvin minutojn. La rajton uzi la muzikon por ajna publika montrado necesas havi kaj transdoni. La montritaj personoj devas konsentinti pri sia publika montrado en filmo. La filmkreinto garantias per sia subskribo havi ĉiujn necesajn permesojn kaj ne malobei rajtojn de aliuloj. Post la ko

Portugalio survoje al financa resaniĝo

Image
Posted by   Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio portugalio_survoje.mp3 Listen on Posterous De la kriza ŝtato Portugalio eliras signalo: "Vidu, karaj grekoj, necesas nur akcepti la defion." La lando ĵus montras kiel oni finance resaniĝas per ŝparado - kaj tiel denove kapablas allogi investantojn. Kelkfoje en la vivo helpas nur humuro: "Kara Angela, Portugalio donas sian plej bonon." Kun sloganoj kiel tiu sub karikaturoj de ridetanta germana kancelierino la portugala longtradicia brandfarejo Licor Beirão reklamas sur afiŝoj. Kompreneble temas unuavice pri likvoro. Sed tio estas ankaŭ aludo pri la fervoro de la portugaloj reordigi sian ŝtatan buĝeton. Apud Grekio Portugalio estas konsiderata la plej problemeca lando de la Eŭro-zono. Sed en Portugalio oni rezignas pri insultoj kontraŭ la germana kancelierino, dum en Grekio oni ja jam delonge vidas plej multajn problemojn, sed hezitas realigi la nec

Universitato de Karlovo invitas studentojn

Image
       AKADEMIO INTERNACIA DE LA SCIENCOJ (AIS/-SAN M А RINO) INTERNACIA UNIVERSITATO KARLOVO ВСЕМИРНАЯ АКАДЕМИЯ НАУК- САН МАРИНО / AIS / МЕЖДУНАРОДНЬ I Й УНИВЕРСИТЕТ - КАРЛОВО СВЕТОВНА АКАДЕМИЯ НА НАУКИТЕ /  AIS / -САН МАРИНО МЕЖДУНАРОДЕН УНИВЕРСИТЕТ - КАРЛОВО Bulgario 4300 Karlovo p.k.44 Mobil  +359-885056469   E-mail:leonov@roz abg . com INFORMILO PRI STUDADO EN IUK kaj IECPE INTERNACIA UNIVERSITATO-KARLOVO/IUK/ kaj INTERNACIA E-CENTRO POR PROFESIA EDUKADO/IECPE/ A K C E P T A S Studentojn kaj specialiĝantojn por la studadjaro 2012/2013 Por  ĈIUTAGA / ĈEESTA / STUDADO aŭ  SPECIALIĜO   RETA / EKSTER ĈEESTA / STUDADO aŭ SPECIALIĜO La studado kaj la specialiĝo estas universitatnivela,surbaze de la studadprogramoj de bulgaraj universitatoj kaj la Regularo de AIS. Rajtas gvidi kursojn kaj instrui nur unversitataj profesoroj kaj docentoj. Oficiala studadlingvo : Esperanto JARAJ STUDADKOTIZOJ

Mensogi malpli levas la sanon

Image
Posted by    Anton Oberndorfer  to  Esperanta Retradio mensogi_malpli.mp3 Listen on Posterous Por vivi sane necesas ne nur praktiki sporton kaj nutri sin balancite. Kiu mensogas malpli, tiu plibonigas sian sanon kaj siajn sociajn interagojn. Tion raportas usonaj esploristinoj en nova studaĵo. La psikologino Anita Kelly kaj la stastistikino Lijuan Wang de la usona universitato de Notre Dame plenumis dum 10 semajnoj testojn kun 11 testantoj, inter ili apenaŭ du trionoj da studentoj, uzante detektilon de mensogoj. Iliajn rezultojn kiuj ne jam estis publikigitaj en faka ĵurnalo ili antaŭ nelonge prezentis ĉe la ĉiujara kongreso de la Usona Psikologia Asocio en Orlando. La esploristinoj dividis por la studaĵo la testpersonojn en du grupojn: Iom pli ol da duono ricevis la instrukcion, ne plu rakonti dum la testoperiodo nek malgrandajn nek grandajn mensogojn. La alia duono funkciis kiel kontrolgrupo kaj ne ricevis instrukciojn. La esploristinoj raportis ke

La lingvo serena de Baldur Ragnarsson

Image
Posted by    Anton Oberndorfer  to  Esperanta Retradio Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero savio el Israelo La_serena_lingvo.mp3 Listen on Posterous Tutkorajn bondezirojn al eminenta esperantisto! La 25-an de aŭgusto okazas la 82-a naskiĝdato de nia islanda elstara poeto-verkisto Baldur Ragnarsson. Antaŭ dekduo da jaroj, kiel freŝbakita esperantisto (kvankam jam 56-jaraĝa), mi ekkonis lin per lia artikolo pri Julio Baghy en la rubriko "Nia kultura heredaĵo" de la revuo Juna Amiko, kiun li daŭre prizorgas. La unua verko de Ragnarsson, kiun mi vere frandis, estis la historia romano "Sagao de Njal", kiun li tradukis en Esperanton el la islanda lingvo. Nur kiam, post 40 jaroj, mi finfine forlasis la alienigan informadikan mondon kaj ekinteresiĝis ankaŭ pri poezio mi malkovris lin kiel poeton kaj eseiston. El lia plena originala verkaro "La lingvo serena" eldonita en 2007 mi deziras konatigi al vi du miaopinie tiklajn malkov

Kreskanta trezoro

Image
Posted by     Anton Oberndorfer   to   Esperanta Retradio kreskanta_trezoro.mp3 Listen on Posterous La enhavo de la interreto daŭre kreskas. Tio koncernas ankaŭ la esperantan parton de la interreto. Ĉio kio eniras la interreton tie restas preskaŭ neforigeble. Tion oni povas konsideri avantaĝo aŭ malavantaĝo. Rilate al la kreskado de la lingvo ĝi estas certe avantaĝo, ĉar per tio disponeblas ĉiutage pli da tekstoj, sondosieroj kaj filmetoj en Esperanto. Tio alportas tamen du problemojn: Unue serĉanto devas entute trovi la novajn kaj malnovajn enhavojn kaj due necesas ordigi la enhavojn laŭ kvalito. Dum la serĉado estas unuavice teknika demando kiu estas ankaŭ bone solvebla per teknikaj rimedoj kiel la diversaj serĉ-robotoj, la klasifikado de enhavoj laŭ kvalitaj kriterioj estas sufiĉe granda tasko kiu apenaŭ estas plenumebla per aŭtomatoj. Oni bezonas homan forton por tiu ordiga kaj prijuĝa laboro. Kaj kvalito ne estas io absoluta. Se iu certa enhavo estas bona kaj taŭga

Telefona prizorgado por privataj klientoj

Image
Posted by     Anton Oberndorfer   to   Esperanta Retradio telefona_prizorgado.mp3 Listen on Posterous Ĉu mankas tempo por mendi florojn per Fleurop? Ĉu mankas energio por organizi rendevuojn? Ne nur konzernoj sed ankaŭ privatuloj povas delegi tiajn taskojn al telefonaj prizorgejoj en Hindio. Personaj asistantoj estas mendeblaj laŭbezone pohore. Jen malvasta laborejo en senornama grandspaca oficejo, komputilo kaj telefono, pli da instalaĵoj ne bezonas Bart Morin, 23-jara, por kontentigi siajn klientojn en transmaro. Li estas persona asistanto, la klientoj loĝas en multcentkilometra distanco en Eŭropo. "Por ili mi faras ĉion kio estas plenumebla pere de la interreto." De sia laborloko en Bangalore Morin mastrumas kalendarojn, interkonsentas rendevuojn, plenumas mendojn, esploras la fonon de negocpartneroj aŭ mendas flugojn kaj hotelojn - en Germanio, Britio aŭ aliloke. Li laboras samtempe por ne malpli ol 10 klientoj, kelkajn li jam konas de kelka tempo, aliaj pre

Ruĝo alportas trinkmonon

Image
Posted by    Anton Oberndorfer   to   Esperanta Retradio rugxo_trinkmonon.mp3 Listen on Posterous Ruĝa ŝajne ne nur estas la koloro de la amo, sed la ruĝo alportas ankaŭ pli altan trinkmonon. Franca studaĵo montris ke al viroj la priservado en restoracio valoras pli se la kelnerino estas ruĝe vestita. Virinojn aliflanke la elekto de la koloro de la vestaĵoj de la servistinaro ne impresas. Kondutpsikologoj eltrovis jam antaŭe ke la alteco de la trinkmono nur malofte kunrilatas kun la kvalito de la servado, sed pli kun la aspekto kaj apero de la servistinaro. Ĉe kelnerino tiu kunrilato estas tre klare rekonebla: La koloro de la haroj, la uzado de ŝminko, la korpoformoj kaj ankaŭ la harstilo ĉe servistinoj povas havi pozitivan efikon je la trinkmono. Tamen unu ekstera aspekto ĝis nun ne jam estis konsiderata: la koloro de la vestaĵoj. Psikologoj de la Universitato Bretonio-Suda nun esploris la efikon de ruĝaj vestaĵoj je la alteco de la trinkmono. La studaĵo baziĝas sur la p

Estas alternativo al la usona eduka modelo

Image
Posted by    Anton Oberndorfer  to  Esperanta Retradio Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo eduka_modelo.mp3 Listen on Posterous Reciproka fido sen obsedaj testoj Malmultaj el niaj lernejoj sufiĉe bone kontentigas la bezonojn de lernantoj kaj de iliaj gepatroj. Kio necesas al la lernanto? Akiro de kapabloj taŭgaj por la nunaj tempoj kaj signifo por liaj studoj. Ĝuste tiuj ĉi elementoj tre malfortiĝis en niaj lernejoj. La israela eduka sistemo dum la lastaj jaroj fanatike alprenis la edukan modelon de Usono (kaj de Sudorient-aziaj landoj, kaj de Unuiĝinta Reĝlando). La ĉefaj karakterizaĵoj de tiu modelo estas lernado orientita al testoj kaj senvaloriĝinta instruado per fruntaj lecionoj, kiuj interesas nur malgrandan parton de la lernantoj. La aklamita elstara kvalito de tiu ĉi modelo estus, ke ĝi ebligas kontinuan mezuradon de rezultoj kaj "plibonigon de atingoj". Ĉio tio estigas  kulturon de konkurencado, kiu unuflanke tute mal