Posts

Showing posts from February, 2011

Jerusalema Libro-Foiro

Image
De: Amri Wandel (prezidanto de ELI-Esperanto-Ligo de Israelo)   Karaj geamikoj, Dum la 20-25.2  okazis la 25-a  Internacia Libro Foiro de Jerusalemo – prestigha arnagho kiu okazas chiun duan jaron en la plej granda kongresa cenctro de Jerusalemo – Binjane Hauma. Jam la trian fojon sinsekve ELI havas tie budon de Esperanto-libroj kaj revuoj. Pli ol 40  personoj enskribighis por la Esperanto-kurso baldau malfermota en Jerusalemo kaj centoj interesighis kaj ricevis flugfoliojn pri Esperanto. En la solena malfermo salutis prezidento Shimon Peres, la ministrino pri edukado Limor Livnat kaj la urbestro de Jerusalemo Nir Barkat. Partoprenis ankau  la famaj israelaj verkistoj Meir Shalev kaj  David Grosman.  La 23.2 Amri renkontighis kun la fama itala verkisto Umberto Eco (kiu verkis i.a. pri Esperanto) kaj donacis al li la novan kompaktdiskon de ELI "Kanti Gefratoj Kune" kaj la lastan n-ron de "Israela Esperantisto". Vizitis nian budon eminentaj gastoj kiel la fama

Kultura Festivalo en Bulgarujo

AKADEMIO INTERNACIA DE  LA SCIENCOJ/AIS/-SAN MАRINO ВСЕМИРНАЯ АКАДЕМИЯ НАУК- САН МАРИНО/AIS/ СВЕТОВНА АКАДЕМИЯ НА НАУКИТЕ/ AIS/-САН МАРИНО FILIO  BULGARIO/AIS-BULGARIO/  ФИЛИАЛ- БЪЛГАРИЯ /AIS-БЪЛГАРИЯ/ PREZIDANTO DE AIS- BULGARIO Bulgario 4300 Karlovo p.k.44 Mobil 0885056469 E-mail:leonov@rozabg.com Al Aktivuloj de  la E-movado   Estimataj kaj  karaj Geamikoj, Antaŭ pli  ol 40  jarojn mi kaj kelkaj aktivuloj de  BEJ, dum la jaroj  de  nia  juneco estis fondintoj de Junularaj E-Festivaloj.Bedau^rinde jam pli ol 30 jarojn en nia  lando  ne okazas tiaj  Festivaloj. Nun ,kiel novelektita Prezidanto  de BEA, en la programo de la estonta  BEA-agado mi proponis kelkajn gravajn prioritatojn. Interla proponitaj  prioritatoj estas la kultura  agado kaj agado inter la junularo. Pro tio la Estraro  de  BEA  decidis renovigi la junularajn  Festivalojn.Ni planas ,ke la festivalo estu ne nur  bulgara,sed internacia kaj ĝin povus partopreni ne  nur  gejunuloj, sed ankaŭ aĝuloj.La fest

Nova auxtomata tradukilo el la franca al Esperanto

Tradukilo el la franca al Esperanto To: ret-info@eventoj.esperanto.hu Nova aŭtomata tradukilo el la franca al Esperanto --------------------------------------------------------------- Aperis aŭtomata tradukilo el la franca al Esperanto, libere uzebla ĉe la adreso http://apertium.saluton.dk La tradukilo estas bazita sur Apertium — rimedaro por konstrui aŭtomatajn tradukilojn, per kiu jam funkcias tradukiloj el la kataluna, hispana kaj angla al Esperanto kaj de Esperanto al la angla. Ĉiujn eblas uzi ĉe la supra adreso. Entute per Apertium funkcias ĝis nun 42 tradukiloj. Apertium estas programaro malfermfonta kaj libera, same uzanta liberajn datumarojn. Ekzemple por ĉi tiu nova tradukilo el la franca al Esperanto estas ĉefe uzita kiel baza dulingva vortaro la Reta Vortaro, pro tio, ke ĝi estas libere uzebla kaj havas franclingvajn ekvivalenton preskaŭ por ĉiu vorto. La tutan fontokodon kaj lingvan datumaron de Apertium kaj de ties tradukiloj eblas elŝuti el http://sourceforge.net

Internacia literatura konkurso 'Gorov'

Internacia Esperanta literatura konkurso "Hristo Gorov – Hrima" Hristo Gorov – Hrima  estis unu el la plej elstaraj bulgaraj esperantistoj, verkisto, poeto, tradukisto kaj publicisto. Li verkis plurajn librojn, kiuj respegulas la pozitivajn homajn trajtojn: la solidarecon, la batalon por la bono, la strebon por honesta vivo. Bulgara Esperanto-Asocio anoncas Internacian Esperantan Literaturan Konkurson, kiu okazos en ĉiu tria jaro. En la konkurso povos partopreni verkistoj, poetoj, ĵurnalistoj el ĉiuj landoj. La konkurso havos la jenajn branĉojn:  -poezio  -prozo  -artikolo Ĉiu aŭtoro rajtas partopreni per du poemoj, originale verkitaj en Esperanto. - La noveloj devas esti ĝis 4-paĝaj kaj ĉiu aŭtoro rajtas partopreni per unu novelo, originale verkita en Esperanto. - La poemoj, noveloj kaj la artikoloj devas esti komputile kompostitaj. - La konkurso ne havas apartan temon. - La artikoloj estu dediĉitaj al signifa Esperanta aranĝo. La gajnintoj ricevos signi

Kastelo Grezjono - Printempaj kursoj + KER-ekzamenoj

Image
Kulturdomo de Esperanto Château de Grésillon 49150 Saint-Martin d'Arcé telefono-respondilo : +33-9.51.64.10.34 Jannick Huet-Schumann prezentas al vi la unuan komunan ILEI/KulturDomo-staghon + sesion de KER-ekzamenoj. Okazos en la Eo-kastelo - de la 30a de aprilo ghis la 7a de majo, du kursoj por lerni intense Eon - la 7a kaj 8a de majo, sesio de KER-ekzamenoj B1 B2 C1 (atentu: chiu nivelo okazos se 10 personoj alighas antau la 15a de aprilo) La unuan kurson gvidos Christophe Chazarein; la lernantoj de Eo en la lokaj kluboj alighu al tiu kurso (5 horoj tage); ili ekparolos Eon, ili kapablos sukcesi la KER-ekzamenon B1. La duan kurson gvidos Stefan MacGill (ILEI-prezidanto); la instruantoj kaj instruontoj de Eo en la lokaj kluboj alighu al tiu kurso; ili regos kaj la lingvon kaj la manieron instrui ghin efike, ili kapablos sukcesi la KER-ekzamenon B2. Klaku sur http://gresillon.org/spip.php?rubrique20 Informoj el retmesaĝo... From: < jannick.huet@free.fr >

Semajno de Internacia Amikeco

Gazetaraj Komunikoj de UEA N-ro 408 2011-02-04 UEA instigas doni novan elanon al la festado de la lasta plena semajno de februaro kiel Semajno de Internacia Amikeco. Ĉi-jare ĝi pasos de la 20-a ĝis la 26-a de februaro. La tradicio komenciĝis en 1969, kiam okazis la unua SIA laŭ iniciato de la tiama vicprezidanto de UEA, la sveda esperantisto Erik Carlén. La devizo de la Semajno estas "Amikeco trans limoj" kaj ĝia celo estas plifortigi la reciprokajn kontaktojn kaj senton de komuneco inter esperantistoj. Precipe en la 1970-aj jaroj oni multe festis la Semajnon per specialaj kunvenoj en Esperanto-kluboj kaj sendado de salutkartoj al alilandaj esperantistoj. En multaj lokoj oni ankaŭ sukcesis realigi la deziron de Carlén pri ĝia festado ekster la Esperanto-movado per publikaj kulturaj aranĝoj. En iuj urboj la aŭtoritatoj oficiale aŭspiciis la Semajnon. Kun la paso de tempo la tradicio tamen bedaŭrinde malfortiĝis. La ĝenerala sekretario de UEA Barbara Pietrz

LIBERA PENSO

2011-01-30 LIBERA PENSO Tiu filozofio / pensmaniero naskiĝis en Francio, la unua strukturita asocio naskiĝis en la jaro 1848. Ĝi emas fuĝi for de dogmoj kaj proponas uzi raci-kapablon. Ĝi celas ĉefe apartigon inter shtato kaj eklezio. Estas liberpensuloj unuopaj  aŭ asocie starigitaj grupoj en 49 landoj de la 5 kontinentoj. Vidu pri ateismo kaj libera penso en Jarlibro de UEA 2010, paĝon 61 Nia majstro esprimis sin pri la Libera Penso « Mia projekto de neŭtral-religia kongreso celas ne la kreadon de ia mistika kulto, sed nur la kreadon de oficiala komunumo, al kiu povus aliĝi oficiale iu, kiu ne volas aparteni al ia religio gente-tradicia. Mi dezirus, ke religia liber-penseco [oni neniel devas konfuzi liberpensecon kun ateismo ! Liberpensulo povas esti ateisto, sed li havas la rajton ank aŭ esti deisto] ricevu tian formon, ke ĝi fariĝu ne io efemera, sed fortika kaj hereda. ». El letero de Zamenhof al Sebert - 13-09 1. al Sebert, 13. III. 1913. (w-502) En  aŭgusto