Posts

Showing posts from August, 2010

Esperantologia Konferenco en la Reta Kinejo

Image
Poŝtita de "Osmo Buller" Fri Aug 27, 2010 3:38 pm (PDT) La tuta 33-a Esperantologia Konferenco, kiu okazis en Havano, estos baldau spektebla en la Reta Kinejo. Jam enretigitaj estas: Vilmos Benczik: "La Esperanta literaturo tra la lupeo de kelkaj lingvoteorioj kaj literaturkonceptoj" + diskuto http://www.ipernity.com/doc/97850/8859134 Humphrey Tonkin: "Organizaj strukturoj kaj la estonteco de Esperanto" http://www.ipernity.com/doc/97850/8864397 Diskuto pri la prelego de Tonkin: http://www.ipernity.com/doc/97850/8866325 Krome estis tri aliaj prelegoj, kiuj estos enretigitaj dum la proksimaj unu-du semajnoj. Sekvu che: http://www.ipernity.com/doc/97850/home/video Siatempe la aktoj de la Konferenco aperos en presita formo.

Esperanta organizaĵo por UN ekfunkcias

En la UK en Havano estis anoncita la fondo de la organizaĵo Esperanto por UN, kiu laboros por altigi la profilon de Esperanto ĉe Unuiĝintaj Nacioj kaj por disvastigi informojn pri UN inter la esperantistoj. UEA havas formalajn rilatojn kun UN kaj Unesko jam ekde la jaro 1954. Per sia oficejo en Novjorko, UEA flegas tiujn kontaktojn. Laborgrupoj en Parizo, Ĝenevo kaj Vieno faras similan laboron. De tempo al tempo UEA prezentas sian vidpunkton pri lingvaj demandoj en kunsidoj kaj konferencoj de UN kaj Unesko. UEA ankaŭ kaj mem organzias konferencojn kaj seminariojn en Ĝenevo, Novjorko, Parizo kaj aliloke por atentigi pri la valoro de Esperanto kiel neŭtrala komunikilo inter la homoj kaj pri la problemo de lingva malegaleco ĝenerale. La nova organizaĵo klopodos kreskigi subtenon por la laboro de UEA ĉe UN kaj Unesko. Por sistema informado pri UN inter la esperantistoj ĝi lanĉos Esperantan retpaĝaron pri UN kaj Unesko. Ĝi argumentos por subtenado de UN per informado al la publiko pri ĝia

"La Centra Oficejo respondas" en la Reta Kinejo

From: Osmo Buller Date: Aug 21, 7:52 am Subject: "La Centra Oficejo respondas" en la Reta Kinejo To: soc.culture.esperanto La programero "La Centra Oficejo respondas" en la 95-a UK en Havano estas videbla en la Reta Kinejo en du partoj: 1-a parto (25 min): http://www.ipernity.com/doc/97850/8815741 2-a parto (22 min): http://www.ipernity.com/doc/97850/8815933

Gazetaraj Komunikoj de UEA - 394 (2010-08-21)

Gazetaraj Komunikoj de UEA N-ro 394 2010-08-21 Enhavo:    1. Programeroj de la Havana UK en la Reta Kinejo    2. UEA gratulis la novan polan ŝtatestron    3. Esperanta orĝanizaĵo por UN ekfunkcias PROGRAMEROJ DE LA HAVANA UK EN LA RETA KINEJO Multaj programeroj de la 95-a Universala Kongreso en Havano estis filmitaj kaj la registraĵoj aperos iom post iom en la Reta Kinejo de UEA. La laboro estas farata volontule kaj etendiĝos verŝajne tra du-tri monatoj. Kiel la unuajn la filmisto Franciso L. Veuthey finpretigis la programerojn "La nova Estraro sin prezentas" kaj "La Centra Oficejo respondas", kiuj jam estas videblaj. La programero "La nova Estraro sin prezentas" daŭris 1,5 horojn. En la Reta Kinejo ĝi estas dividita en tri partojn. La 50-minuta "La Centra Oficejo respondas" estas dividita en du partojn. Reta Kinejo de UEA: http://www.ipernity.com/doc/97850/home/video UEA GRATULIS LA NOVAN POLAN ŜTATESTRON S-ro Bronisław Komorowski, kiu ven

Argumentado Pri Esperanto: Propedeŭtika Valoro

Se vi ja deziras argumenti altnivele pri la propedeŭtika valoro de la lingvo, vi nepre devas koni tiun ampleksan artikolon en la reto pri la propedeŭtika valoro de nia lingvo. Ĝi estas skribita oportune en la angla lingvo. Fakte vi povas legi tiun tekston en diversaj lingvoj disponigitaj en la propra retejo, tamen la traduko estas maŝina kaj ne bone polurita. Tiu teksto estas preskaŭ scienca kaj tre grava por argumentado de tiu mirinda virto de Esperanto. Nepre vizitu ĝin: http://www.worldlingo.com/ma/enwiki/en/Propaedeutic_value_of_Esperanto Adonis Saliba

Porinfana libro en Esperanto - La Spaco

Image
Jen interesa libro por infanoj (kaj ne nur!). ( PDF-dosiero ) ============================================ VTF - Vortaro Tulio Flores http://vortaro.brazilo.org/vtf/

KANTO DE L' SKLAVO

Image
Stanislav Schulhof Nun mi hele vidas, ke la sorto mia estas alligita al vi per kateno, ke mi nune ĉiam kun vi devos iri, ke mi certe ne sukcesos jam akiri liberecon, mia nova suvereno! Multfoje mi forĵetis mian plumon, eĉ emblemon vian, stelon kvinradian, en la koro fajron mi estingi penis, sed vi senkompate ĉiam min ekprenis kaj min pluen, pluen trenis sklavon vian. Al vi apartenas nune vivo mia, ĉio, kion jaroj lasis en la koro; vin mi nune sekvas kiel somnambulo, tute kontraŭvole, tute sen postulo kaj mi jam ne revas eĉ pri laŭr' kaj gloro. Kie vi nur prenis tiun sorĉan forton? Vi tra landoj marŝas sen la sang' sur glavoj, sen kanonoj, nur kun via verda stelo, kaj vin malgraŭ tio sekvas sen ribelo ĉiam novaj, blinde obeemaj sklavoj. Pli kruelan, ol la famaj uzurpantoj vi alportis al ni en la mondon moron; ili piedbatis homajn liberecojn, de la landoj ŝiris partojn, limojn, pecojn; sed vi ŝiras el la brustoj nian koron. (1912)

Esperanto en Brazila TVkanalo