Posts

Showing posts from 2013

[GRAMATIKERO] SED

Image
Vizitu nian blogon: http://gramatikero.blogspot.com SED Conjunção que: 1.  mostra contraste: - La papero estas tre blanka, sed la neĝo estas pli blanka. (O papel é muito branco, mas a neve é mais branca.) - Pli bona estas knabo malriĉa sed saĝa, ol reĝo maljuna sed malsaĝa. (Melhor é um menino pobre, mas prudente que um rei idoso, mas insensato.) 2. introduz uma ação, que impossibilita ou prejudica uma ação precedente: - Mi volis lin bati, sed li forkuris de mi. (Eu queria bater nele, mas ele fugiu de mim.) - Mi volis ŝlosi la pordon, sed mi perdis la ŝlosilon. (Eu quis fechar a porta, mas perdi a chave.) 3. introduz algo, que é uma surpresa em relação a algo precedente - Mia frato ne estas granda, sed li ne estas ankaŭ malgranda: li estas de meza kresko. (Meu irmão não é grande, mas também não é pequeno: ele é de estatura média.) - Melankolio sed ne doloro, plenigis lian bruston. (Melan

Esperanto - Libere gustumebla

Image
Gazetaraj Komunikoj de UEA N-ro 529 2013-12-26 FREŜA REVUO "ESPERANTO" LIBERE GUSTUMEBLA La unua numero de la revuo Esperanto redaktita de Fabrício Valle estas nun presata kaj atingos la abonantojn en papera formo en januaro. La redaktoran ŝanĝon akompanas granda ŝanĝo de la grafika aspekto, sed ankaŭ enhave la redaktoro celis fari la oficialan organon de UEA vigla kaj leg-invita. Kvankam temas pri la unua numero de la jaro 2014, Valle nomas ĝin sia "nula" numero, kiu estas ankoraŭ iel eksperimenta kaj eble ne libera de malglataĵoj. Li pensas, ke necesos ses numeroj, ĝis la revuo firme trovos sian vojon enhave kaj aspekte. Same kiel jam ekde la jaro 2004, post la enpresejigo la nova numero fariĝis legebla en la reta Jarlibro por la individuaj membroj de UEA, kiuj registriĝis kiel uzantoj de tiu servo. Por ke ĉiu ajn esperantisto povu konatiĝi kun la plursence freŝa revuo, la januara numero tamen estas libere elŝutebla ĉe la retej

Nova Eldono de INKO

Image
Kovrilo de la Decembra kajero de InKo Eliris el la presejo la Decembra numero de la revuo InKo, eldonata de Kultura Kooperativo de Esperantistoj.  Jen la ĉefaj eroj de tiu gazeto: Varmega temperaturo dum TV-programo filmita em KKE Meksiko: landa kongreso kun internacia etoso Atleto diskonigis Esperanton dum maratono em Berlino Prezidanto de BEL rezignis sian postenon Vortaro por uzantoj de Android Ne duonvoĉe... Sed tutkore... KER-ekzameno en TV Medicina vortaro preparatas Premio FAME-2014 InKo estas disponebla papere kaj interrete. La virtuala versio legeblas  tie ĉi . Postado há  22nd December  por  Fabiano Henrique -- Programo MIA AMIKO Lernu Esperanton kun amikoj ESPERANTO@BRAZILO Movimento Virtual de Esperanto no Brasil http://esperanto.brazilo.org * Facebook:  http://www.facebook.com/groups/MiaAmiko/ Twitter: @MiaAmiko

Forpasis Helmar Frank

Image
Forpasis Helmar Frank Libera Folio  by Redakcio   Helmar Frank, 19. 2. 1933 – 15. 12. 2013 Profesoro Helmar Frank estas inter esperantistoj konata plejofte kiel iniciatinto, fonda prezidanto  kaj multjara motoro de la Akademio Internacia de la Sciencoj San Marino (AIS). Tio certe estas lia tre grava merito, sed necesas ankaŭ rememori, kiel  enhavriĉan kaj rezultoplenan vivon li havis en pluraj fakoj: Li estis sendube pioniro de informadika psikologio kaj fronta reprezantanto de kibernetika pedagogio, ene de kiu li intensive okupiĝis inter aliaj problemoj pri lingvo-orientiga instruado de Esperanto. Li estis ankaŭ kunfondinto de Eŭropa klubo, okupiĝanta pri neŭtrala lingva politiko, politike engaĝiĝinta liberalo, portanto de la Meritkruco de la Germana Federacia Respubliko, kaj honora profesoro de pluraj universitatoj en Eŭropo, Azio kaj Ameriko. Mi aldonu  ankaŭ mian privatan subjektivan noton: Mi kunlaboris kun profesoro Frank longtempe kiel senata sekretario de AIS ka

Gramatikero SE

Image
Vizitu:  http://gramatikero.blogspot.com.br/ SE   Conjunção: 1. que introduz uma oração e mostra condição, suposição, ocasião: - Se ni vin ne komprenas, kiu do povus vin kompreni? (Se nós não o compreendemos, quem então poderá compreendê-lo?) - Se Esperanto tamen vivis kaj kreskis regule, ni povas pri tio sincere nin gratuli. (Se porém o Esperanto viveu e cresceu com regularidade, nós podemos por isso nos parabenizar.) - Eble ankoraŭ atendas min ia ĝojo, se mi tiel mirakle konserviĝis. (Possivelmente ainda me aguarda alguma alegria, se eu tão milagrosamente me  conservei.) - Se oni amas la gaston, oni zorgas la paston. (Se se ama o hóspede, cuida-se da massa.) - Se via frato pekis kontraŭ vi kaj li pentas, pardonu al li. (Se seu irmão pecou contra você e ele está arrependido, o perdoe.) -  Mi povos sveni, se mi restos sola. (Poderei desmaiar, se ficar sozinha.) - Se mi estus sana, mi estus feliĉa. (Se eu estivesse saudável, es