Posts

Showing posts from June, 2012

Elektronika mono

Image
Posted by     Anton Oberndorfer   to   Esperanta Retradio elektronika_mono.mp3 Listen on Posterous La nekontanta pagado atendas revolucion. Danke al "Proksimarea komunikado" klientoj devas ankoraŭ nur alproksimigi siajn monujojn al la kaso en distanco de kelkaj centimetroj. Ankaŭ la pagado per "elektronika mono" helpe de la kompufono realiĝos per tiu tekniko. Tiel kontanta mono jam post kelkaj jaroj povus finmorti. La nova tekniko ebligos tion. Tiu "proksimarea komunikado" (NFC) estas sendrata teknologio per kiu du aparatoj povas interŝanĝi informojn. Tio funkcias nur se ambaŭ aparatoj troviĝas proksime unu al la alia. Ekzemple kompufonoj kaj kasoj en vendejoj povas kontakti unu la alian. La teknologio fontas el la jaro 2002. Ĝi ricevis multe de anticipaj laŭdoj. La ĝis hodiaŭ iom bremsita disvastiĝo eksplikiĝas per la mankanta ekipado de la aparataro kun la taŭga normo. Tio nun ŝanĝiĝas per la nova generacio de porteblaj telefonoj resp. komp

Jorge Amado - el Bahia en la mondon

Image
Posted by    Anton Oberndorfer  to  Esperanta Retradio Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo S. Viana el Brazilo jorge_amado.mp3 Listen on Posterous Ĉi tiun tutan jaron 2012 Brazilo feste rememoras pri Jorge Amado, la brila verkisto, kiun la ŝtato Bahia donacis al la mondo. Li estas unu el la plej impresaj literaturaj fenomenoj en la historio de la lando kaj eĉ de Latinameriko. Li simple furoris per siaj romanoj dum tuta duono de la 20-a jarcento. Ne ekzistas brazilano, kiu neniam aŭdis pri Gabriela, Dona Flor, Kinkas Akvobleko, Tieta kaj pri la "kapitanoj sur sablo" - la malriĉaj knaboj vivantaj ĉe la kajo en Salvador, ĉefurbo de Bahia. Kaj tiu listo da figuroj povus longiĝi, ĉar efektive ĝi estas nur parteto de vasta galerio, kiu definitive eniris la fikcian panoramon de la brazila beletro. Jorge Amado kapablis perfekte respeguli la animon de la popolo, de la simplaj homoj, kun iliaj kredoj, kontraŭdiroj, suferoj kaj ĝojoj. Lia kolorplena, emocisaturit

El mia tirkesto

Image
Posted by    Anton Oberndorfer  to  Esperanta Retradio Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Gdynia en Pollando El_mia_tirkesto.mp3 Listen on Posterous Mi ne opinias min poeto, verkisto, sciencisto aŭ ĝenerale iu fakulo. Tamen ekde mia junaĝo mi ŝatas skribi. Elpensi versaĵeton estis por mi kaj facila kaj agrabla okupo. Mia "tirkesto", kiel oni diras, enhavas plurajn skribaĵojn. Tamen mia vera aventuro komenciĝis dum unu el tendumadoj kun gekolegoj, kiam ni estis mezlernejanoj. Ni tiam volonte pasigis niajn feriotagojn apud tiu aŭ alia proksima lago. Unufoje okazis io, kio vere min inspiris. Iuvespere ni povis ekaŭdi belan kantadon akompane de gitaroj, kiu ege ekplaĉis al ni, do ni decidis aliri pli proksimen kaj laŭeble interkonatiĝi kun la kantistoj. Ĉi tiel okazis. Ni ĉiuj estis ravitaj pro la vera koncerto, kiu aŭdiĝis tiuvespere. Precipe raviĝis niaj koleginoj. Mi ne devas aldoni, ke knaboj en tiu aĝo faras plurajn klopodojn por imponi al la

Revado akcelas kreivon

Image
Posted by     Anton Oberndorfer   to   Esperanta Retradio revado_kreivo.mp3 Listen on Posterous Kiam la cerbo ŝaltas al "revado-modo", la neŭronoj funkcias kun granda intenseco. Revado akcelas laŭ studaĵoj la kreivon. La inspiro tamen ne venas dum nenionfarado, sed dum mense malpli defiaj agadoj. En la jaro 1905 eksplodis la genio de Albert Einstein. Tiam li publikigis kvar teoriojn el kiuj ĉiu unuopa meritis la Nobel-premion. Albert Einstein tiam havis altegan kreivon. Kion li atingis dum sia "mirinda jaro", tio estas supozeble unika en la historio de sciencoj. Einstein estis tiel efikega kvankam li eĉ ne jam havis postenon kiel fizikisto kaj tiam devis perlabori sian vivtenon kiel subranga oficisto en la patentoficejo de Berno. Ĉu malgraŭ - aŭ ĉu ĝuste pro tio? Eble ĝuste la mensa ŝparflamo en lia profesia vivo estis akcela por tiu "eksplodo de genio". Almenaŭ tion supozigas studaĵo de Jonathan Schooler. La psikologo de la Universitato de Kal

Regenera medicino

Image
Posted by    Anton Oberndorfer  to  Esperanta Retradio regenera_medicino.mp3 Listen on Posterous Medicinistoj volas kuraci malfortecon de la koro per implantado de freŝa muskola teksaĵo. Ili implantas ĉelojn kiuj devenas de la koncernata persono mem. Unua paŝo survoje al tiucela procedo nun sukcesis. Ĉu la terapio iam alvenos en la praktiko, tio tamen ne jam estas direbla. Estas revo de multaj medicinistoj: kuraci damaĝitan koron per ĉeloj kiuj devenas de la paciento mem - tiel ke la korpo ne forpuŝos ilin. Tia terapio estas ankoraŭ espero por fora estonteco, sed israelaj esploristoj nun forprenis obstaklon el tiu vojo. En la "Eŭropa Kor-Ĵurnalo" la teamo raportas ke ili reprogramigis haŭtĉelojn de du pacientoj al batantaj korĉeloj. Transplanto de tiuj ĉeloj en ratojn montris ke la nove bredita teksaĵo sukcese integriĝis en la koron. Ĉu tiu procedo iutage estos aplikata en malsanulejoj kaj kiujn riskojn kaj kromefikojn ĝi alportos, tion oni ne jam povas diri. &q

Subakva sporta fiŝado je apneo

Image
Posted by    Anton Oberndorfer  to  Esperanta Retradio Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo fisxado_apneo.mp3 Listen on Posterous Familiaj travivaĵoj kaj dilemoj Ekde infanaĝo mi abomenas ĉasadon.  Jam delonge mi ne plu manĝas viandon de mamuloj, ĉar ekestis en mi profunda respekto kaj sentemo rilate al tiu ĉi klaso de la animala regno, kiu evolucie tiom similas al ni, posteuloj de la praestaĵo "homo sapiens" (t.e. "homo saĝa"), kiel ni estas, aŭ eble, ni "devus" esti. Mi senprobleme manĝas laktaĵojn, ovojn, fiŝojn kaj kortobirdojn, opiniante, ke ĉio tio konstituas nemalhaveblan homan nutraĵon. Tamen kelkfoje mi okaze pripensas tiun ĉi aferon kaj spertas iom da konfuziĝo pro pensoj kaj sentoj, kiuj kontraŭdiras tian konduton. Jen ekzemplo. Mia filo, profesie instruisto pri matematiko kaj fiziko en supera lernejo, jam kelkajn jarojn ŝatokupas pri submara fiŝkaptado je apneo. Li mergiĝas kaj longe naĝas sub

Kritiko (de Reto Rossetti)

Image
Posted by   Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio Tiun ĉi sonaĵon produktis Luiza Carol RetoRossetti.mp3 Listen on Posterous KRITIKO de Reto ROSSETTI (1909 -1994) Dresita Urso de cigano eklernis danci dupiede. Ĝi sin ekzercis laŭ la plano fiere, daŭre kaj obsede. Jen al Simio ĝi demandis: Ĉu homon mi ne rolas lerte?" Kaj ĉi fakulo tuj respondis: "Ho, nur malbone, tute certe!" La Urso diris nekontente: "Vi ja kritikas min envie! Ĉu mi ne gestas elokvente? Ĉu mi ne paŝas do gracie?" Ĉeestis Porko, kiu donis aprobon vigle senhezitan: "Belege! Mi neniam konis artiston tiel rafinitan!" Nu, kiam tiu laŭdo sonis, la Urso paŭzis konsidere. Jam pli modeste ĝi rezonis, kaj fine ĝi konkludis: "Vere,kiam Simio min mallaŭdis, en mi la dubo sin balancis; sed kiam Porko min aplaŭdis, do certe mi malbone dancis!" Verkisto, lernu do admone el tiu fabla histori': Se Kler' kondamn

La donaco de Zamenhof

Image
Posted by   Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio donaco_Zamenhof.mp3 Listen on Posterous Kiam Zamenhof kreis la "Internacian Lingvon", li volis doni ion al la homaro kio plibonigos kaj plifaciligos la vivon. Li ja estis spertinta la multlingvan situacion en sia hejmloko kaj vidis la konsekvencojn kion tio havis por la kunvivado de la homoj. Certe la ĉiutaga vivo tie iel funkciis, sed la kunlaboro inter la diversaj etnaj grupoj limiĝis al la absoluta minimumo. Kaj la rusaj regantoj tute ne havis intereson pri iu komuna sento de tiuj homoj. Do ne okazis politika aŭ kultura kunlaboro. Komuna, neŭtrala kaj racia lingvo povus kapabligi la homojn kune priparoli komunajn aferojn kaj tiel trovi solvojn kiuj kondukus al socia kaj ekonomia progreso. Kompreneble en situacio kie la ŝtataj aŭtoritatoj malhelpas ĉian iniciaton por kunlaboro inter la civitanoj, la civitanoj mem devas organizi la instruadon de  la lingvo a

La supersignoj de Esperanto cxiam estis facile tajpeblaj.

Image
---------- Forwarded message ---------- From: Alexandre Xavier Casanova Domingo < trigrupo@yahoo.es > Date: 2012/6/22 Subject: [ VEKI ] La supersignoj de Esperanto cxiam estis facile tajpeblaj.        Saluton al vi cxiuj.        Dekomence, oni povas pensi ke la titolo de cxi tiu eseo estas blufo aux troigo. Se Zamenhofo mem, kreinto de Esperanto, jam permesis kaj citis procedojn por surogati la supersignojn, kiel, do, justigi mian aserton, jen, ke la supersignoj de Esperanto cxiam estis facile tajpeblaj? Sed mi ne blufas nek troigas. Kaj jen alia trajto de mia eseo: ke nur flankete kaj enkonduke mi parolos pri lingvistiko; esence, mi parolos pri filozofio, pri antropologio: pri la homa naturo.        Nature, oni povas ankaux pensi ke, kun titolo kiel "La supersignoj de Esperanto cxiam estis facile tajpeblaj.", mia eseo temas esence pri lingvistiko. Sed ne, gxi temas esence pri filozofio. Tuj tion ni vidos.        Neniu dubis iam serioze, kaj malankaux

Adiaŭu viajn muson kaj klavaron

Image
Posted by    Anton Oberndorfer  to  Esperanta Retradio Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israel adiaux_muso_klavaro.mp3 Listen on Posterous Interago per manmovado Oni ofte diras al mi, denaska italo, ke ĝuste pro tio mi kutimas paroli per tre multe da mangestado. Fakte, evidentiĝas, ke italoj ne gestadas pli ol danoj aŭ japanoj, ili nur faras pli larĝajn mangestojn uzante pli grandan "gestan spacon". Baldaŭ ni ĉiuj povos uzi nian naturan gestkapablon por facile interagi kun komputiloj, almenaŭ kun nia surtabla komputilo.  Dum jardekoj, homoj revis pri ebleco kontroli komputilojn en natura homa maniero. Sed krom en sciencfikciaj verkoj kaj en laboratoriaj eksperimentaj sistemoj, neniam tiaj aparatoj eniris en la realan vivon - ĝis nun. La ebleco kontroli iun ajn komputilon per nuancaj mano-kaj-fingro-movadoj profunde transformos la manieron kun ĝi interagi.  Verŝajne vi ion konas pri novgeneraciaj teleregiloj por videoludoj, kiuj k

Verdaj plendoj (de Hilda Dresen)

Image
Posted by    Anton Oberndorfer  to  Esperanta Retradio Tiun ĉi sonaĵon produktis Luiza Carol el Israelo Dresen_.mp3 Listen on Posterous VERDAJ PLENDOJ de Hilda DRESEN (1896 -1981) La esperanta instruisto konstatas, ke malbone la afero statas, ke la diligento forflugas kiel facila vento, ke la dek ses reguloj senlerne kuŝas en anguloj, ke la scio de la kompanio estas neta nenio ĉe la fino de la kurso… Kaj li murmuras kiel urso. La esperanta propagandisto konstatas, ke liajn prezentadojn oni ne ŝatas, vanas la paroloj anemiaj, freŝaj faktoj antaŭdiluviaj kaj multvorta nenidira stilo… Do li ploras kiel krokodilo. La esperanta eldonisto konstatas, ke lia monujo terure platas, ke librojn li ne vendas, ĉar la vera esperantisto, kun admirinda persisto neniam ion aĉetas aŭ mendas, nek amdelirojn de poetoj, nek revuojn aŭ gazetojn, malgraŭ ties malavaraj aroj da preseraroj. Do admonojn pri libromendo, abonpago li ripetas kiel papago. La esperanta grupkasisto konstatas, ke la

Kelkaj pensoj pri rivalado

Image
Posted by    Anton Oberndorfer  to  Esperanta Retradio Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Gdynia en Pollando Por aŭdi: ( vizitu la paĝon ) (EURO 2012 en Pollando kaj Ukrainio) Mia intenco entute ne estas kritiki, tamen ĉio en la vivo postulas penon kaj klopodojn. Mankis ili iomete bedaŭrinde dum la lasta matĉo de la polaj piedpilkistoj kun la ĉehaj kadre de la ĉi-jara piedpilkista ĉampionado. Rezulte de tiu ĉi malvenko poloj jam ne plu partoprenos en la turniro. La rivalado okazanta sur kelkaj stadionoj de Pollando kaj Ukrainio alportas ĉiam pli novajn surprizojn. Kelkaj faktoj tamen estas ŝajne sendiskutaj. Kiel nefakulo mi ne volas okupiĝi pri detaloj de unuopaj luktoj de pilkistoj. Mi intencas baziĝi prefere sur miaj amatorecaj spertoj, ĉar kiel junaĝulo mi pasigis multajn horojn kurante malantaŭ pilko kun miaj kolegoj. Ankaŭ eldiroj de diversaj sportkomentistoj konfirmas mian opinion. Dum EURO 2012 kiel ĉiam ni povas rimarki, ke ludstiloj princip

Multekosta parkumado

Image
Posted by   Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio multekosta_parkumado.mp3 Listen on Posterous Se oni loĝas en granda urbo kiel Vieno oni devas bone pripensi ĉu oni vere volas havigi al si propran aŭtomobilon. Aŭtomobilo ja estas tre valora posedaĵo, oni devas elspezi multege da mono por akiri ĝin kaj la kostoj por la uzo same estas altaj. Oni devas zorgi pri sia aŭtomobilo por ke ĝi funkciu dum multaj jaroj kaj ne rustiĝu. Tiucele estas plej bone meti ĝin en propran garaĝon, sed en granda urbo plej multaj homoj ne havas garaĝon kaj ili do luas lokon en publika garaĝo aŭ ili lasas la aŭtomobilon ĉe la rando de la strato en la proksimeco de la propra loĝejo. Se oni ne loĝas en la centro de la urbo, tio povas esti ankoraŭ senpaga, sed nun ekz. en Vieno la distriktaj konsilantaroj enkondukas kotizon por parkumado ankaŭ en la ekstercentraj distriktoj de Vieno. Dum en Vieno la problemo de la ŝrumpanta disponebleco de parkumejoj jam

Lernferiadoj kaj lingvovojaĝoj

Image
Posted by     Anton Oberndorfer   to   Esperanta Retradio lernferiadoj.mp3 Listen on Posterous Pli kaj pli da gepatroj sendas siajn infanojn dum somero al lernferiadoj kaj lingvovojaĝoj. Kaj ili pagas tiucele multe da mono. La kaŭzo povas esti ripeta ekzameno post la ferioj aŭ tutsimple tempokupa agado dum la longaj ferioj. La demando estas granda. Multaj gepatroj dum la longaj someraj ferioj ne havas sufiĉe da tempo por siaj infanoj kaj do la aspekto de lernsubteno per kromlecionoj ja estas grava motivo por sendi infanojn al lernferiadoj, sed aldoniĝas la bezono oferti al la infanoj sencohavan okupiĝon dum la ferioj. La gepatroj tiucele estas elspezemaj. Unu semajno en lernkampadejo kostas inter 150 kaj 700 eŭrojn. La averaĝa aŭstra familio investis 407 eŭrojn por la someraj kromlecionoj. Tiu sumo estas iom pli alta por gimnazianoj de la supraj klasoj, sed ankaŭ por bazlernejanoj la elspezo jam sumiĝas al 350 eŭroj dum unu somero. La organizantoj de lernferiadoj tamen

Unua interkontinenta flugo de sunenergia aviadilo

Image
Posted by    Anton Oberndorfer  to  Esperanta Retradio sunenergia_aviadilo.mp3 Listen on Posterous La mondo bezonas pionirojn. Ĉiam estas novaj defioj, ĉar por la kreskanta homaro malfermiĝas ĉiam novaj problemoj. Kerna problemo estas trovi puran - do ne malpurigan - energiformon. Tio estas tute klare la sunenergio. Rilate al ĝia uzo la plej granda defio estas la transportiloj kaj el la transportiloj certe la avidadiloj. La svisa pioniro Bertrand Piccard volas montri ke eblas flugi nur per sunenergio. Kaj nun okazis grava premiero: Unuafoje sunenergia aviadilo sukcesis plenumi interkontinentan flugon. "Solar Impulse" transpaŝis la maron de Hispanio al norda Afriko. La surteriĝo okazis je plena luno senprobleme. Tio estas nova rekordo de la svisa persuna aviadilo. Post pli ol 18 hora flugodaŭro surteriĝis la 1,6 tuna aviadilo kiu funkcias ekskluzive per sunenergio dum la nokto al la 6-a de junio en la maroka ĉefurbo Rabato post sia unua interkontinenta flugo . La

Aŭstraj entreprenoj volas varbi fakulojn eksterlande

Image
Posted by   Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio fakuloj_sercxataj.mp3 Listen on Posterous La ekonomia ĉambro de Aŭstrio volas aktive klopodi varbi laborforton el landoj kie la kvoto de senlaboruloj estas tre alta. Ĉiu kvina laborejo en Aŭstrio ne plu trovas sufiĉe da fakaj kunlaborantoj. La duono de entreprenoj kun laborejoj kun pli ol 20 kunlaborantoj plendas pri plialtiĝanta manko je fakuloj. La organizo pri ekonomia kunlaboro kun eksterlando de la aŭstra ekonomia ĉambro esploras en la koncernaj ŝtatoj la potencialon kaj kunigas aŭstrajn firmaojn kaj eblajn kunlaborantojn. Ĉi-rilata pilota projekto de la regiona ĉambro de Vorarlberg en la okcidento de Aŭstrio ĵus plenumiĝis. Por la venonta informa aranĝo en Madrido jam anonciĝis pli ol 1000 interesuloj."Estas ankaŭ signo de solidareco, se ni serĉas kunlaborantojn tie kie la senlaboreco estas plej alta", diras la tutaŭstra ĉambra prezidanto Christop

Jean Jacques Rousseau rememorinda

Image
Posted by    Anton Oberndorfer  to  Esperanta Retradio Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo rousseau_rememorinda.mp3 Listen on Posterous Ĉu filozofio estas utila por la praktika, ĉiutaga vivo? Laŭ iuj homoj, ĝi estas esence grava, laŭ aliaj ĝi ofte glitas en tempoperdigajn spekulaciojn. Por solvi tiun dilemon, ni devus reveni al la esenca, etimologia propono de filozofio: "amo al scio". Alivorte, kiam oni okupiĝas pri filozofiaj temoj kaj ideoj, tiam oni devas ne nur serĉi konsenton aŭ malkonsenton, sed precipe malfermi la spiriton al libera pensado, al novaj konceptoj. Antaŭ 300 jaroj naskiĝis en Svisujo unu el la plej influaj filozofoj en la historio de la okcidenta mondo: Jean Jacques Rousseau. En Francujo, kune kun Voltaire, Diderot kaj aliaj intelektuloj, li kontribuis al evoluigo de la tiel nomata "Iluminismo", kiu naskiĝis en Anglujo. Tiun skolon de filozofio karakterizas plej granda valorigo de racio, super sent