Posts

Showing posts from January, 2012

Juneca ĉarmo allogas spektantojn

Image
( Son-Dokumento ) Ĉe la lingva agado por Esperanto virinoj havas ŝlosilan funkcion: Ili estas simpatiportantoj de la lingvo. Virinaj voĉoj povas veki agrablajn sentojn aŭ mildigi malagrablajn sentojn. Beboj ja aŭdas la lingvon unue de la patrino. Ŝi karese, lude, stimule parolas kun la infano. Kaj kutime patrino estas mem ankoraŭ sufiĉe juna kaj tiel elradias bebecan ĉarmon. La lernado kaj praktikado de lingvo ne povas esti konsiderata nur el vidpunkto de utileco kaj facileco. Tio estas faktoroj kiuj alparolas la racion. Por lerni kaj praktiki la lingvon la sentoj - la koro - ludas grandan rolon. Se vekiĝas varmaj sentoj dum aŭdado de iu parolado tiam la preteco al kompreno kaj al lernado estas decide pli granda ol sen tio. Tial junaj virinoj kaj knabinoj aperas en reklamoj. Ili servas kiel emociaj ligiloj al ofte sufiĉe neemocivekaj objektoj. Antaŭ nelonge mi trovis en la interreto raporton pri 25-jara blonda usonanino kiu instruas la usonan lingvon en la inter

Nova paradigmo por Esperanto

Image
Posted by   Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio nova_paradigmo.mp3 Listen on Posterous Por alveni ĉe nova paradigmo por Esperanto necesas unue prezenti la nunan paradigmon: Laŭ ĝi Esperanto estas rimedo por alporti pacon en la mondo per forigo de lingvaj baroj. La celo do estas politika, nome alporti pacon en la mondo kaj la rimedo por tio estas la lingvo Esperanto. Tial la agado por Esperanto estas ĉefe politika, nome la informado pri Esperanto per flugfolioj kaj aliaj amasaj presaĵoj kaj la kontaktado de politikistoj por instigi ilin subteni la enkondukon de Esperanto. La enkonduko okazu per ĝenerala instruado de Esperanto en lernejoj. Post kiam la instruado en lernejoj estos realaĵo, la vastskala internacia aplikado de Esperanto aŭtomate sekvos. La akcento de la poresperanta agado laŭ tiu ĉi paradigmo do evidente kuŝas sur la provo konvinki simplajn kaj gravajn homojn pri la neceso realigi ideon. Ĝi preteratentas la fakto

Raŭpoj produktas aranean silkon

Image
Posted by   Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio raupoj_aranea_silko.mp3 Listen on Posterous Araneaj fadenoj estas konsiderataj esti miraklaĵo, ili estas pli solidaj ol ŝtalo kaj pli elastaj ol gumo, sed ĝis nun ne eblis bredi ilin. Nun esploristoj manipulis la genetikan kodon de raŭpoj tiel ke ili produktas anstataŭ la propra silko multe pli fortajn fadenojn el silko de araneoj. La silko de la raŭpoj enhavas proteinon de la pli solida aranea silko kaj tial tiuj silkaj fadenoj taŭgas kiel materialo por vundokudriĝoj sed ankaŭ por multaj aliaj medicinaj kaj aliaj aplikoj. La silko de la araneoj estas pli elasta kaj pli streĉebla ol tiu de raŭpoj. Tamen malgraŭ ĝia pli bona kvalito aranea silko apenaŭ estas ekonomie uzata. La problemo konsistas el tio ke araneoj ne estas kunvivemaj en grandaj kvantoj. Ili defendas sian areon kaj reciproke vore atakas unu la alian. Por eviti tiujn problemojn jam funkcias provoj produkti la aranean s

Revoj

Image
Posted by   Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Gdynia en Pollando Revoj.mp3 Listen on Posterous En interparoloj kun konatoj, ni ofte uzas la parolturnon „Mi revas pri...". Revi, signifas intense pensi pri iu dezirinda objekto aŭ situacio. De tempo al tempo ni konsciiĝas, ke nia vivo ne nepre devas aspekti tiel, kiel ĝi aspektas. Kvankam en nia kapo kelkfoje aperas belaj pensoj pri pli bona vivsituacio, ili daŭras nur momenton kaj ni kutime rapide revenas al tio, kio ŝajnas esti por ni pli reala. Tamen kelkaj revoj realiĝas, kelkfoje eĉ grandaj. Do hodiaŭ ni haltu ĉe kelkaj pensoj koncerne revojn, kiuj estas troveblaj en la pola parto de Vikicitaro kaj devenas de diversaj aŭtoroj. Ekzemple tiu ĉi: „Memoru, ĉio estas ebla! - La hieraŭaj revoj estas la hodiaŭa realeco". Ĉu ne estas esperplene ekscii, ke ĉio eblas? La aŭtoro de la penso diras tion, kaj tuj poste kvazaŭ klari

Novega tramvojo en Jerusalemo

Image
Posted by   Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo tramvojo_jerusalemo.mp3 Listen on Posterous Ĉu rimedo por loĝantara integriĝo? Male al tre multaj urboj en la mondo, nur lastatempe ekfunkciis en Jerusalemo, la ĉefurbo de Israelo, moderna kaj surprize silenta tramvojo. Temas pri la unua tramlinio de vasta reto planita por solvi la ĉiam pli gravan problemon de amastransportado por loĝantaro de preskaŭ 800,000 homoj. Tiu ĉi unua tramlinio ("la ruĝa linio") estas 14 kilometrojn longa, kun 23 haltejoj kaj kunligas la modernajn nordajn kvartalojn kun la sudaj, tamen ne rektlinie, sed, per longa kurba devio, ĝi pasas apud la ege famaj muregoj de la malnova Jerusalemo. La konstruado de la tramlinio postulis kelkajn rimarkindajn vorkojn(*) de inĝenierarto kaj arkitekturo. La plej elstara estas sendube la "pendoponto de la kordoj" (vidu la supran dekstran bild

TEJO kongresos ĉijare en Vjetnamio, proksimjare en Israelo.

Image
IJK DUFOJE SINSEKVE EN AZIO Post trisemajna necerteco pri la loko de la 68-a Internacia Junulara Kongreso post la subita rezigno de Japana Esperanto-Junularo, la Estraro de TEJO decidis okazigi ĝin en Hanojo, Vjetnamio, kiu ĉi-jare gastigos ankaŭ la 97-an Universalan Kongreson de Esperanto. Decidita estis ankaŭ la loko de la TEJO-kongreso en 2013. La 69-a IJK okazos en Israelo. Pli da informoj pri ambaŭ decidoj legeblas en la intervjuo kun la prezidanto de TEJO, Łukasz Żebrowski, kaj kun la estrarano pri kongresoj, Tina Tišljar. VERKISTINO ELI URBANOVÁ FORPASIS La ĉeĥa Esperanto-verkistino kaj Honora Membro de UEA Eli Urbanová forpasis la 20-an de januaro 2012 en Prago. Ŝi naskiĝis la 8-an de februaro 1922. Profesie instruistino, ŝi esperantistiĝis en 1948 kune kun Štefo Urban , ŝia edzo ĝis 1955 kaj aŭtoro de la versa fablaro Nova Ezopo (1961). Ambaŭ membriĝis en la Praga Esperanto-Klubo en 1949 kaj baldaŭ ekverkis en Esperanto. Jam en 1940 Eli Urbanová aperigis poe

Zorgu pri via haŭto!

Image
Posted by   Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo zorgu_hauto.mp3 Listen on Posterous En la suda hemisfero, alvenis somero. Varmege brilas la suno, homoj libertempas, kaj sunbaniĝo sur belaj plaĝoj kaj naĝbasenoj estas ofta elekto de turistoj. Kaj eĉ el la norda parto de la mondo alvenas tiuj, kiuj povas forkuri el neĝo kaj malvarmo kaj ĝui nian bluan ĉielon. Meze de tiom da feliĉo, tamen, unu parto de nia korpo endanĝeriĝas: la haŭto. Kvankam medicino tute ne eltrovis la fonton de eterna juneco, tamen koncerne maljuniĝon de la haŭto ĝi rekomendas, ke oni zorgu pri ĝi ekde infana aĝo. Ĝenerala maljuniĝo estas iaspeca genetika determino, laŭ vivocikloj. Ĉi tio ne estas ŝanĝebla. Sed eksterajn faktorojn, ekde frua aĝo, oni povas mildigi, prenante sanajn vivkutimojn. Kaj eĉ por nejunaj homoj, ĉiam estas tempo por direkti tiujn vivkutimojn sur pli prudentan vojon. Unua r

Mastrumado de asocioj

Image
Posted by    Anton Oberndorfer  to  Esperanta Retradio mastrumado_asocioj.mp3 Listen on Posterous Mi estas kasisto de nia loka kantorondo. La jara buĝeto superas 10.000 eŭrojn. Niaj enspezoj venas ĉefe de niaj koncertoj kaj tiujn enspezojn ni bezonas por pagi la kostojn de la koncertoj. Dank'al saĝaj aranĝoj ni povas minimumigi la kostojn. Aliflanke la enspezoj el la vendado de koncertbiletoj estas kontentige altaj kaj la municipo donas al ni subvencion por nia loka kultura agado. Fine de la buĝeta jaro preskaŭ ĉiam estas eta pluso en nia kaso. Tiu pluso akumuliĝas al financaj rezervoj kiujn ni povas uzi por investoj. Kiel kasisto mi do estas en komforta situacio, ĉar mi povas rekomendi elspezi monon por investoj aŭ por tutsimple pliagrabligi nian asocian vivon per komunaj vojaĝoj. Ĉio tio tamen ne kondukas al redukto de niaj rezervoj. Do la mono restas sur ŝparkonto. Mi menciis ke ni ricevas subvencion de la municipo por nia kultura agado. Tio ja estas subvenciinda agado, s

Necesas nova paradigmo

Image
Posted by    Anton Oberndorfer  to  Esperanta Retradio paradigmo.mp3 Listen on Posterous Ni volas kompreni la mondon kaj la fenomenojn kiuj regas nian vivon, por ke ni ricevu gvidliniojn por nia agado. En la scienco ekzistas specifa nocio por tiu vido de la mondo, nome la scienca paradigmo. El Vikipedio mi prenis jenan priskribon: Scienca paradigmo, el la greka (παράδειγμα parádeigma), estas aro de strukturoj aŭ vidpunktoj pri la mondo de iu scienca komunumo. Scienca paradigmo inkluzivas modelojn, teoriojn, presupozojn kaj valorojn. Laŭ Thomas Kuhn estas periodoj de "normala" scienco, en kiuj ĉiuj sciencistoj havas saman vidpunkton, t. e. laboras ene de la sama paradigmo. Tio daŭras ĝis la apero de anomalioj, t. e. nevulgara okazaĵo aŭ neregula afero, ne klarigebla de la tiamaj reguloj aŭ leĝoj, io kion la kutimaj teorioj ne povas ekspliki. Tiam novaj teorioj estas proponataj kaj oni bezonas repensi la sciencajn konceptojn. Tio nomiĝas "krizo de paradigmo". Ti

Ĝemelinoj kiel lakto kaj ĉokolado

Image
Posted by    Anton Oberndorfer  to  Esperanta Retradio duopo_lakto_cxoko.mp3 Listen on Posterous En Lepsiko geedza paro havas ĝemelinojn el kiuj unu filino havas helan haŭton kiel la patrino kaj la dua filino estas preskaŭ same malhelhaŭta kiel la patro el Niĝerio. La ŝancoj por tia nigra-blanka duopo staras 1:1 miliono. Se malhelhaŭta viro kaj helhaŭta virino ricevas ĝemelojn, ĉiuj homoj atendas 2 infanojn kun haŭto kiel kafo kun lakto. En Lepsiko tamen geedza paro estas tre fiera pri siaj du filinoj kiuj aspektas kvazaŭ kiel lakto kaj ĉokolado. La 40-jara germanino kiu jam havas du filojn el antaŭa vivrilato kaj havas ankaŭ komunan filon kun sia niĝeria vivopartnero jam antaŭĝojas pri la konfuzaj rigardoj kiam ŝi dum printempo promenos kun sia "bunta" familio. Oni povus kredi ke tiaj ĝemeloj estas sensaciaj. Tamen por humangenetikisto ĝemelinoj kiel la hela Leonora kaj la malhela Lucia ne estas sensacio kvankam la ŝancoj pri blanka-nigra duopo fakte estas treege malg

Aŭtomatizitaj servoj

Image
Posted by    Anton Oberndorfer  to  Esperanta Retradio automatizitaj_servoj.mp3 Listen on Posterous Dum vintraj labortagoj mi ĉiumatene veturigas mian edzinon al la stacidomo kiu troviĝas en distanco de 2 kilometroj. Tute proksime al nia domo troviĝas benzinstacio kiun ni preterpasas. Ni vidas la elektronikajn ŝildojn kun la aktualaj prezoj de benzino. La prezoj povas ŝanĝiĝi plurfoje tage. Nuntempe ili estas konsiderinde pli altaj ol antaŭ 2 semajnoj ĉar la kurzo de la eŭro rilate al la dolaro falis. La mirinda afero estas ke ne nur la prezoj montriĝas sen iu ajn homa interveno surloke, sed ankaŭ la tuta prenado de benzino funkcias plenaŭtomate. Do la solaj homoj ĉe la benzinstacio estas la klientoj. Simile okazas ĉe la stacidomo. En ĝi haltas nur regionaj trajnoj kaj ankaŭ ĝi funkcias tute sen homoj deĵorantaj tie. KIam alvenas trajno, oni anoncas ĝin per laŭtparolilo, sed la voĉo venas el komputilo. Nur en la trajno mem deĵoras lokomotivestro kaj konduktoro por la pasaĝer

Maltaj Proverboj

Image
Laste aperis La plej novaj varoj ricevitaj de la Libroservo de UEA Spracherfindung und ihre Ziele, Lingvistiko , Gesellschaft für Interlinguistik , 2011. Dek kontribuaĵoj al la jara kunveno de la Asocio por Interlingvistiko, 26-28 novembro 2010. Prezo: 20.10 EUR. Pliaj informoj, reta mendilo : http://katalogo.uea.org?inf=8758 200 maltaj proverboj kun paralela Esperanta traduko, Legolibroj , Malta E-Societo , 2011. Prezo: 8.10 EUR. Pliaj informoj, reta mendilo : http://katalogo.uea.org?inf=8759

Tango

Image
Posted by   Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio tango.mp3 Listen on Posterous La nomo Tango ŝajne devenas el lingvo de la afrikaj sklavoj en Ameriko, kiel ankaŭ la nomoj de parenca muziko milongo (milonga). La nuna tango naskiĝis en la bordeloj de Montevideo kaj Bonaero, en la du lastaj jardekoj de la 19-a jarcento. Ĝin influis la muzikoj de la enmigrintoj venintaj el Italio kaj Germanio. Ĝi estis komence muziko de la plej malaltaj sociaj tavoloj, kaj la danco ankoraŭ montras trajtojn de la originloko. En la komenco de la 20-a jarcento aperis la unuaj konataj komponistoj kaj muzikistoj. La unua tango kun konata aŭtoro estas El entrerriano (Tiu el Entre Ríos), de Rosendo Mendizábal, publikigita en 1898. Iom post iom la tango modiĝis, kaj atingis pli altajn sociajn klasojn. Ankaŭ komenciĝis la internaciiĝo, precipe pere de la filoj de riĉaj familioj vojaĝantaj al Parizo. Ankaŭ la interpretistoj profesiiĝas kaj alvenas pli sperta

Volontula kaj honorofica laboro

Image
Posted by   Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio volontula_honorofica.mp3 Listen on Posterous En la agado por Esperanto estas nur malmultaj homoj kiuj povas perlabori monon por vivteni sin tiel. Por ĉiuj aliaj Esperanto estas eksterprofesia dediĉo kiu laŭ la kapabloj de la aganto funkcias je nivelo de amatoro aŭ de profesiulo. Por la funkciado de socio honorofica laboro estas ege grava. En tiu kazo ne temas pri simple amatora laboro, sed pri laboro kiu havas ĉiujn trajtojn de profesia laboro. La sola diferenco al plene profesia laboro estas nur ke ĝi estas nedeviga por la aganto kaj apenaŭ alportas monan kompenson. Se oni laboras honorofice tio okazas plej ofte en la kadro de organizaĵo, sed la ekzemplo de la Esperanta Retradio montras ke ankaŭ eblas labori memstare kaj tamen honorofice. Honorofica laboro estas ankaŭ nomata volontula laboro. Ni do prilumigu la nociojn "amatoro" kaj "volontulo" kaj eksciu kion diras p

Elegantaj bicikloj

Image
Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo ( elsxutu por auxdi: elegantaj_bicikloj ) Estimata aŭskultanto de la Esperanta Retradio: laŭ via opinio, kiu estas la plej eleganta veturilo iam inventita? Ĉu franca reĝa kaleŝo el la 18-a jarcento? ĉu moderna sportaŭtomobilo de la marko Ferrari? ĉu transsone rapida aviadilo? Laŭ mia propra opinio, neniu el tiuj fame konataj maŝinoj superas la elegantecon de... biciklo. Kun kesteto antaŭe, aŭ sen ĝi; kun bagaĝujo malantaŭe, aŭ ne; nigra, arĝentkolora aŭ alikolora, kun dikaj aŭ maldikaj pneŭmatikoj, bicikloj plu ĝuas prestiĝon tra la tuta mondo, jaro post jaro. Multaj homoj daŭre interŝanĝas klimatizilojn de luksaj aŭtomobiloj favore al agrabla venteto sur la vizaĝo, dum bicikla promeno. La unuan biciklon oni konstruis en Francujo, en la fino de la 18-a jarcento, tute el ligno. Ĝi ne havis pedalojn, kaj oni puŝi