Terpoma salato

Kartoffelsalat

terpoma_salato.mp3 Listen on Posterous

Terpoma salata estas preparata el boligitaj terpomoj kaj pliaj aldonaĵoj. Principe oni povas distingi preparadon kun vinagro aŭ kun majonezo. Alternative eblas ankaŭ prepari la terpoman salaton kun jogurto, precipe por dietaj manĝaĵoj. Oni uzas t. n. salato-terpomojn kiuj post boligado restas solidaj.

La boligitaj terpomoj estas tranĉataj al disketoj kaj miksataj kun la kromaj aldonaĵoj. Eblas uzi t. n. sal-terpomojn kiuj estas boligataj sen ŝelo kaj ankaŭ terpomojn kun ŝelo. Precipe por la nordgermana variaĵo de la terpoma salato kun majonezo la terpomoj estas prilaborataj nur unu tagon post la boligo, ĉar tiam ili ricevas kroman solidecon. Por la sudgermana kaj aŭstra variaĵo de la salato la terpomoj estas prilaborataj kiam ili estas ankoraŭ varmaj. Alia formo de preparado konsistas el tio ke ili estas iomete dispremataj kaj tiel disfalas al pecetoj. En suda Germanio kaj Aŭstrio ĝis Kroatio la tranĉitaj terpomoj prefere estas miksataj kun saŭco el buljono, vinagro, oleo, pipro kaj mustardo. Krome la salato povas enhavi dishakitajn cepojn, rostitajn lardokubetojn kaj kukumopecetojn. Ofte tiu salatsaŭco estas verŝata super la ankoraŭ varmajn terpomojn. La tiel preparita salato povas esti manĝata varma aŭ malvarma. En la sudorientaj regionoj de Aŭstrio (Stirio kaj Burgenlando) oni servas la salaton kun kukurbkerna oleo. En la nordaj regionoj de Germanio la terpoma salato estas preparata ĉefe kun majonezo. Ankaŭ miksaĵo kun jogurto kaj dolĉa lakta kremo eblas. Al la terpoma salato kun majonezo en la Rejnlando oni aldonas ofte spicitajn kukumetojn kaj pomojn. En la nordo regas variaĵoj kun pomoj aŭ boligita ovo. Aliflanke en Brandenburgio la spicitaj kukumetoj estas kombinataj kun rafanetoj aŭ kun tranĉetoj de cepo. Eblas laŭplaĉe ankaŭ aldoni restaĵojn de rostita viando, pecojn de fiŝo aŭ de kolbaso kaj freŝajn herbojn al la salato. Terpoma salato estas pro la vasta gamo de preparmanieroj tre ŝatata kaj multflanke aplikebla krommanĝaĵo por diversaj pladoj. Ofte ekzistas tradiciaj familiaj receptoj kiuj estas uzataj dum multaj jardekoj kaj transdonataj tra la generacioj. La terpoma salato estas ofte servata por kompletigi pladon kun kolbasetoj aŭ kotleto, sed ankaŭ por rostita fiŝo. Ĝi estas klasika kunmanĝaĵo por la Viena Eskalopo. Ĝi bone taŭgas por bufedoj kaj ĝi estas preparata dum festotagoj. En multaj familioj estas tradicio manĝi dum la kristnaska vespero terpoman salaton kun rostitaj aŭ boligitaj kolbasetoj. Ankaŭ en mia familio terpoma salato estas alte ŝatata kiel kunmanĝaĵo por ekzemple frititaj panumitaj pecoj de kokina viando. Aldoniĝas tamen "verda salato" kaj aliaj salatoj.
___________________________________
Aprenda ESPERANTO com um amigo! 
Programa MIA AMIKO... Participe!


Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero