Posts

Showing posts from May, 2012

La Karna Mauzoleo

Image
Nova Libro ĉe  BEL@BUTIKO ... La Karna Maŭzoleo ,  Jonas Lenn . Aŭguste 1940. Nicola Ĝiuliani, anarkisto kaj ĵurnalisto, iras al Meksikurbo, firme decidinta intervjui Lev Davidoviĉ Bronŝtejn, alinome Trocki. Sed Lev Trocki, viktimo de murdo-provo tri monatojn antaŭe, forte barikadas sin en sia bunkro ĉe la strato Viena, en Coyoacan. Kiam dua atako okazas kontraŭ la kreinto de Kvara Internacio, Ĝiuliani provas kontraŭstari la destinon: li tiam konatiĝas kun enigma rusa biologisto, kiu promesas al li intervjuon kun la revoluciisto. Kvankam Trocki mortis pro siaj vundoj, la biologisto asertas, ke li plenumos sian promeson, kaj invitas la ĵurnaliston al miriga ĉasado tra la kanaloj de Xochimilco.   Ĉu Ĝiulani kunestas kun mitomaniulo aŭ... kun viro kiu kapablas venki la morton? Inter paralela Historio, metempsikozo kaj kriptozoologio, la franca aŭtoro Jonas Lenn verkas tie-ĉi malhelan kaj sorĉan omaĝon al la mondo de la «pulp fiction». Visitu vian  BEL@aButiko - www.belabutiko.es

Anima trankvileco

Image
Posted by    Anton Oberndorfer  to  Esperanta Retradio malnervozeco_protektas.mp3 Listen on Posterous Anima trankvileco protektas sanon en alta aĝo Dum sia vivo homo travivas unuflanke momentojn de feliĉo kaj la kontenton pri sukceso, sed ankaŭ la malon, nome tristecon kaj malkontenton pro malsukceso. Ju pli oni aĝiĝas des pli akumuliĝas ambaŭ. La bilanco povas esti pozitiva aŭ negativa. Kaj homoj kiuj ekvidas ke ilia bilanco estas negativa ofte emas almenaŭ nun kapti iom da feliĉo. Sed en alta aĝo estas multaj limigoj: La sanstato ne plu permesas konduti kiel en pli junaj jaroj. Tio povas kaŭzi malpaciencon. Nova studaĵo pruvas: Kiu malnervoze traktas sian vivon, protektas sin en alta aĝo kontraŭ deprimoj. Kiu trankvile traktas la propran vivon kaj la maltrafitajn ŝancojn, povas protekti sin kontraŭ maljunula deprimo. Ne postplori maltrafitajn ŝancojn, sed koncentriĝi konscie je belaj aferoj - tio laŭ studaĵo estas ŝlosilo por kontenta maljuniĝo. La rezultoj substrekas l

Elegantaj bicikloj

Image
Posted by    Anton Oberndorfer  to  Esperanta Retradio Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo elegantaj_bicikloj.mp3 Listen on Posterous Estimata aŭskultanto de la Esperanta Retradio: laŭ via opinio, kiu estas la plej eleganta veturilo iam inventita? Ĉu franca reĝa kaleŝo el la 18-a jarcento? ĉu moderna sportaŭtomobilo de la marko Ferrari? ĉu transsone rapida aviadilo? Laŭ mia propra opinio, neniu el tiuj fame konataj maŝinoj superas la elegantecon de... biciklo. Kun kesteto antaŭe, aŭ sen ĝi; kun bagaĝujo malantaŭe, aŭ ne; nigra, arĝentkolora aŭ alikolora, kun dikaj aŭ maldikaj pneŭmatikoj, bicikloj plu ĝuas prestiĝon tra la tuta mondo, jaro post jaro. Multaj homoj daŭre interŝanĝas klimatizilojn de luksaj aŭtomobiloj favore al agrabla venteto sur la vizaĝo, dum bicikla promeno. La unuan biciklon oni konstruis en Francujo, en la fino de la 18-a jarcento, tute el ligno. Ĝi ne havis pedalojn, kaj oni puŝis ĝin per la piedoj, rekte sur la gr

Kundividi aŭtomobilon

Image
Posted by    Anton Oberndorfer  to  Esperanta Retradio kundividi_automobilon.mp3 Listen on Posterous En granda urbo kiel Vieno multaj homoj ne posedas aŭtomobilon. Unuflanke ili apenaŭ bezonas propran veturilon ĉar la publikaj transportiloj kovras la plej grandan parton de la bezono pri enurba transportado kaj aliflanke la kostoj por aŭtomobilo en la urbo povas esti konsiderinde pli altaj ol ekster  la grandurbo ĉar la parkumado estas tre kosta. Jen kaj jen ankaŭ enloĝanto de grandurbo bezonas aŭtomobilon, ĉu en la urbo mem, ĉu por veturi ekster la urbon. Por longaj distancoj kaj por uzado dum pli ol unu tago la plej ekonomia solvo estas lui aŭtomobilon. Oni pagas potagan tarifon por la lupreno kaj la benzinon kiun oni konsumas dum la daŭro de la lupreno. Sed tiu solvo ne taŭgas por enurbaj mallongdistancaj kaj mallongdaŭraj veturadoj per aŭtomobilo. Por tio ekzistas alia sistemo kiun la firmao Daimler-Benz realigis. Ĝi nomiĝas Car2Go kio signifas "Prenu aŭtomobilo

Fiziko-geografia terminaro

Image
---------- Forwarded message ---------- From: Libroservo de UEA < libroservo@co.uea.org > Date: 2012/5/23 Subject: Laste aperis Laste aperis La plej novaj varoj ricevitaj de la Libroservo de UEA Fiziko-geografia terminaro, Hasan Jakub Hasan , Terminaroj , Amadeus , 2012. 440 terminoj kun klarigoj en Esperanto kaj ekvivalentoj en la angla kaj bulgara. Prezo: 7.50 EUR. Pliaj informoj, reta mendilo : http://katalogo.uea.org?inf=2575 Virtuala Brazila Esperanto-Movado http://esperanto.brazilo.org

Dulingveco trejnas la aŭdkapablon

Image
Posted by    Anton Oberndorfer  to  Esperanta Retradio dulingveco_trejnas.mp3 Listen on Posterous Dulingvaj adoleskuloj laŭŝajne kapablas pli bone distingi paroladon disde ĝenaj bruoj. Ĉe tiurilata testo dulingvaj gejunuloj tute facile superis unulingve edukitajn samaĝulojn. Kiu kiel infano lernas du lingvojn ne nur povas komprenigi sin pli bone, sed plibonigas ankaŭ sian aŭdkapablon: Laŭ aktuala studaĵo dulingvaj homoj kapablas pli facile distingi silabon disde ĝenaj bruoj. Dulingvaj gejunuloj povis en eksperimento elaŭdi pli bone la silabon "da" el tohuvabohuo de muziko kaj voĉoj ol samaĝuloj kiuj regis nur unu lingvon. Tiu kapablo superas la ĝis nun konatajn efikojn de dulingveco: Ĝi baziĝas sur pli efika prilaborado de sonoj en la cerba kerno kiu estas la plej primitiva parto de la homa cerbo. Ĝis nun oni konis tiajn profundajn adaptiĝojn de la aŭdkapablo nur ĉe profesiaj muzikistoj. Laŭ la studestrino Nina Kraus de la universitato en Evanston "dulingva

Naĝado de beboj

Image
Posted by    Anton Oberndorfer  to  Esperanta Retradio beboj_akvo.mp3   Listen on Posterous Antaŭ kelkaj tagoj mi spektis en nia televido raporton pri naĝado de beboj. Temas fakte pri enakva kaj subakva gimnastiko de beboj inter la kvara kaj la 18-a vivomonato. La naĝado de beboj en nia lando estas tre populara. Mi supozas ke la kaŭzo por tio estas ne nur por doni ion al la beboj, sed ke la junaj patrinoj havas okazon pasigi belan tempon kun siaj beboj en agrabla etoso. Preskaŭ ĉiuj publikaj naĝejoj kiuj funkcias dum la tuta jaro ofertas kursojn por bebonaĝado. Ili priskribas sian oferton ekzemple jene: ---- Bebonaĝado por beboj inter 2 monatoj kaj 3 jaroj. Ju pli frue oni komencas per la bebonaĝado des pli rapide la beboj refamiliariĝas kun la elemento akvo. Ludo kaj ĝojo, ekzercoj taŭgaj por infanoj en tiu aĝo helpas al via infano dum sia evoluo. La beboj lernas moviĝi sub akvo laŭeble frue. Gepatroj ricevas instigojn por memstara ekzercado kun la bebo kaj ili akcelas

Aŭskultado unualoke

Image
Posted by    Anton Oberndorfer  to  Esperanta Retradio Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo S. Viana el Brazilo auxskultado_unualoke.mp3 Listen on Posterous Komuna, universala saĝo instruas, ke prudentaj homoj unue aŭskultu, due pensu kaj nur trie parolu. Se tiun simplan regulon oni sekvus, multajn miskomprenojn kaj kverelojn oni evitus. Koncerne lingvolernadon, verŝajne ĝi same validas. Ĉi tiu penso revenis en mian menson dum ĵusa virtuala vizito al la bonega interreta paĝaro  edukado.net . Plej varmaj laŭdoj ĉi tie ne sufiĉus por digne esprimi la grandegan valoron de tiu retejo, kiu funkcias precipe pro la kompetenta, inteligenta kaj senlaca laborado de la hungara aktivulino Katalin Kovats. Temas pri tute realisma, praktika iniciato por firmigi Esperanton laŭ pedagogia vojo kaj ĝian sukceson atestas la fakto, ke  edukado.net  ĵus atingis la nombron de 2500 aliĝintoj. Dum mia virtuala vizito, antaŭ kelkaj tagoj, mi spektis filmeton, kiu fakte estas duonhora pr

Instrui Esperanton en Chinio

Image
La altlernejoj en Changzhou, Jiangsu-provinco, Ĉinio, engaĝos instruistojn de la japana, korea, kaj angla lingvoj, kiuj devas esti esperantistoj. Changzhou-a Teknika Altlernejo de Turismo kaj Komerco http://www.czlsgz.com/index.shtml kaj Liu Guojun Profesia Teknika Altlernejo en Changhzou http://www.czlgj.com/ estas profesiaj altlernejoj. Nun la lernejoj intencas engaĝi instruistojn de la japana, korea, kaj angla lingvoj. La kondiĉoj por kandidatoj de la posteno estas, ke li aŭ ŝi devas esti malpli-ol-65-jara, havi klerecon de supera lernejo, posedi relative altan Esperantan nivelon, esti sperta en instruado de la lingvoj kaj Esperanto. Por faciligi la vivon en Ĉinio ni preferas, ke la dungoto povas paroli iom en la ĉina aŭ angla lingvoj. Tiuj, kiuj interesiĝas pri la posteno, sendu materialojn en du lingvoj, kiun li aŭ ŝi intencas instrui, inkluzive de nomo, sekso, aĝo, ŝtataneco, loĝ-loko, intereso, profesio, esperantista kariero, kaj eduka diplomo, al n

Poŝtelefonoj por maljunuloj

Image
Posted by    Anton Oberndorfer  to  Esperanta Retradio posxtelefonoj_maljunuloj.mp3 Listen on Posterous Antaŭ 6 jaroj Albert Fellner konstruis poŝtelefonon por sia altaĝa patrino. Intertempe la familia entrepreno "Emporia" en Linz, Supra Aŭstrio, vendas ĉiujare 1 milionon da poŝtelefonoj por maljunuloj en 30 landoj. Albert Fellner ŝuldas la ideon pri la speciala poŝtelefono al sia patrino. Dum multaj jaroj li okupiĝis pri fikslineaj telefonoj kaj pri alvok-respondiloj. Kiel teknikisto li ofertis servon ĉirkaŭ telekomunikado. La poŝtelefono servis al li ĝis la jaro 2006 nur kiel rimedo por tiu celo. Sed unu tagon li ne plu volis daŭre reagordi la poŝtelefonon de sia patrino. Li konstatis ke la problemo ne estis lia patrino sed la poŝtelefono. Tial li promesis: "Mi konstruos nun poŝtelefonon al vi, panjo!" Tiu poŝtelefono estis alia ol la tradiciaj. Ĝi kapablis kompare kun la aliaj nur malmulte: Telefonadi kaj sendi mesaĝetojn, ne pli. Aliflanke ĝi hav

Kreskas la konsumo de oranĝa suko

Image
Anton Oberndorfer Ĉi tie mi prezentas son- kaj filmdokumentojn en Esperanto. Vidu la kompletan programliston de la Esperanta Retradio . ( download - elŝultu la dosieron ) Kvankam mia kutima trinkaĵo estas pomsuko kun mineralakvo mi ankaŭ tre ŝatas oranĝan sukon. Mi trinkas ĝin precipe matene kun iom da varma akvo kaj kun kulerpinta kvanto da vitamino C-pulvoro. Ĉar la prezo de oranĝa suko ĉiam estas pli alta ol tiu de pomsuko mi atentas pri tiu prezo kaj ĉiam kaptas la okazon por provizi min per bela stoko da oranĝa suko el specialaj ofertoj. Dum la pasinta jaro la prezo estis sufiĉe alta kaj mi supozis ke eble ie la rikolto ne estis bona kaj ke pli da homoj ekz. en orienta Eŭropo aŭ en Ĉinio aĉetas pli da oranĝa suko tiel ke ĝi malabundiĝas sur la merkato. Kaj nun mi

Diamantoj plej multe brilas sur griza fono

Image
Posted by    Anton Oberndorfer  to  Esperanta Retradio Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo Dek_du_segxoj.mp3 Listen on Posterous La satira sovetia romano "Dek du seĝoj" Alkroĉitaj al ĉi tiu sonartikolo troviĝas la ligiloj al la libere elŝuteblaj klasikaj romanoj de Ilja Ilf kaj Jevgenij Petrov, "Dek du seĝoj" kaj al ĝia daŭrigo "Ora bovido", elrusigitaj de la israela esperantisto Aleks Kerbel. Tiuj verve tradukitaj malnovaj satiraj romanoj estas tre ĝuindaj, malgraŭ, ke la tradukisto uzas la ne-fundamentajn prefikson "pe" (por indiki kompletan plenumon de ago) kaj prepozicion "na" (por indiki akuzativon de ne-esperantigitaj vortoj), kiuj miaopinie tute ne necesas kaj iom ĝenas la legadon. Iom simpligante, oni povas dividi la satiran literaturon de la sovetia periodo en Rusujo en tri partojn. La unua parto estas la oficiala satiro, kiu celis moki la "malmultajn miskutimojn kaj malh

Literaturo per komputiloj

Image
Posted by    Anton Oberndorfer  to  Esperanta Retradio Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo S. Viana el Brazilo Literaturo_komputilo.mp3 Listen on Posterous Hodiaŭ mi legis ĵurnalan raporton pri la Nobel-premiita perua verkisto Mario Vargas Llosa, kiun mi tre admiras. Kaj ĉar la temo de la raporto estis literaturo – unu el miaj plej fortaj interesoj – tial mi aparte atentis pri ĝi. La raporto devenis de intervujo, kiun la intelektulo faris kun ĵurnalisto, en Hispanujo, okaze de la celebro de tricent-jara vivo de la nacia biblioteko. La 76-jara peruano parolis pri sia pasio pri legado, ekde infana tempo, pri la naskiĝo de sia literaturemo, pri sia amo al bibliotekoj kaj pri sia timo, ke elektronikaj aparatoj damaĝos la enhavon de verkarto. Li antaŭvidas, ke literaturo kreita per kaj por komputiloj (porteblaj) suferos la saman riskon, kiu okazis rilate televidon, ĉar ĝi falos en banalecon kaj frivolecon. "Tion mi timas, kaj mi fervore esperas, ke ĝi ne okazo

Feriadoj por pensiuloj dum flanka sezono

Image
Posted by    Anton Oberndorfer  to  Esperanta Retradio feriadoj_pensiuloj.mp3 Listen on Posterous La prezoj por feria vojaĝo kaj restado en alia lando varias laŭ sezono. Dum la alta sezono - tio povas esti dum somero en sudaj landoj aŭ dum vintro en montaraj landoj - la prezoj por alveturo kaj restado estas plej altaj. Dum la alta sezono kutime la hoteloj estas plenplenaj kaj la servistaro havas pli ol sufiĉe da laboro. Alie aspektas la afero dum la flankaj, malaltaj sezonoj: La hoteloj apenaŭ havas gastojn kaj la servistaro enspezas nur malmulte da trinkmono. Tial organizantoj de vojaĝpakaĵoj kunmetas specialajn ofertojn por logi homojn al vizitindaj celoj. Sed tio ne estas tiel facila, ĉar oni ja devas trovi homojn kiuj havas tempon kaj monon por pasigi kelkajn tagojn aŭ semajnojn en iu feriejo aŭ en alilanda urbo. Kutime ja la homoj laboras kaj ne ŝatas konsumi forpermeson dum tiu tempo. La infanoj ja ankaŭ estas en lernejo kaj tial ne eblas forveturi kun ili. Kiuj j

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Image
La Esperanto-Klubo de Norda Teksaso bonvenigas vin al la Landa Kongreso de Esperanto-USA! Dalaso / Fort Worth, Teksaso, Usono   La Temo: "Estonten" La Datoj: 22a-25a de junio, 2012 La Loko: Universitato de Teksaso en Dalaso (U.T.D.)  ( http://www.utdallas.edu/ ) La Retpagxo por informo, aligxiloj kaj dokumentoj per PDF: http://esperanto-tx.org/lk2012/ La Retpagxo por aligxi interrete: http://esperanto-usa.org/retbutiko/index.php La gastigantoj: La Esperanto-Klubo de Norda Teksaso, nome de Esperanto-USA La retadreso por demandoj: lk2012@esperanto-tx.org La dormcxambroj: ege novaj kaj modernaj en la universitato La mangxajxo: en la bonega restoracio de la universitato La kunvencxambroj: ege novaj kaj modernaj La kosto: malpli kosta ol en antauxaj jaroj La Etoso: Esperanta, Teksasa, Amika.   Teksasa bonvenigo –  Interesaj Kunsidoj – Projekto 125 – Moderna Teknologio – Mojosaj Kinoj – Komputiloj – Amikeco – Kantoj kaj Muziko – Planoj – Espero

Volontulaj helpantoj havas pli da infanoj

Image
Posted by    Anton Oberndorfer  to  Esperanta Retradio helpo_infanoj.mp3 Listen on Posterous Viroj kiuj engaĝiĝas en volontula laboro mezume havas pli da infanoj. Laŭ antropologoj en Vieno helpo kaj kunlaboro evidente estas profunde enradikiĝinta principo de la homa evoluo. Kiam helpo kaj kunlaboro estas konstatebla ĉe viro tio verŝajne estas alloga por partnerinoj. Laŭ supozo de la esploristoj volontula laboro permesas konkludi pri pli da engaĝiĝo en la edukado de infanoj, pri pli alta socia statuso kaj pri pli granda socia reto. Tio povas helpi trovi respondon al la ofta demando: "Kial ni helpas al homoj kun kiuj ni ne estas parencaj?" Kun niaj infanoj ni kundividas proksimume 50 procentojn de nia genetika materialo. El la vidpunkto de la homa evoluo tio estas unu el la plej gravaj kaŭzoj kial parencoj reciprokas helpon. Tio ja kontribuas porti la proprajn genojn en la sekvan generacion. Aliflanke la helpo al tute fremdaj homoj aŭ la kunl

Nova trajno "Italo"

Image
Posted by    Anton Oberndorfer  to  Esperanta Retradio italo_trajno.mp3 Listen on Posterous Por E-parolanto la libera vojaĝado tra Eŭropo estas tre grava progreso. Sed por vojaĝi oni bezonas ankaŭ transportilojn. Precipe por la vojaĝado tra la kontinento ni disponas en Eŭropo pri bonega transportilo: la fervojo. Okazas modernigo de la fervojaj linioj kaj de la trajnoj. La gvidanta lando en tio estas Francio. Tie jam de jardekoj funkcias la "Trajno je granda rapideco" - TGV kaj do la konstruantoj de modernaj rapidaj trajnoj en Francio disponas pri jardeklonga sperto. Tiun sperton ili povas ankaŭ eksporti al eksterlando kaj tial ekzemple la nova fervoja oferto en Aŭstrio funkcias per trajnoj konstruitaj en Francio. Pro la altaj necesaj investoj en la infrastrukturon de fervojoj ĝis nun plej multaj fervojaj kompanioj estis ŝtataj, sed en EU monopoloj estas malŝatataj kaj tial nun iom post iom aperas privataj ofertantoj de fervojaj servoj. La plej nova el ili estas

Nova Lambado por nia movado

Image
Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo ( Elŝutu la sondosieron ) El la pola retradia elsendo de la 24-a de aprilo, mi eksciis pri nova franca-esperanta lambado. Gilbert Drigon komponis la muzikon kaj la tekston en la franca kaj en Esperanto verkis Lorenzo Tomezzoli. Ili bonvenigas ĉiujn ajn adaptaĵojn al aliaj lingvoj kondiĉe, ke la parto en Esperanto ne estos ŝanĝita. Instigante miajn muzikkapablajn samideanojn entrepreni trafan adapton al la hebrea por ĝin uzi por diskonigi Esperanton, mi scivoleme iom esploris tiun fascinan ritman dancon. Je la fino de la okdekaj jaroj naskiĝis kaj disvolviĝis en Brazilo nova danco, plena de ritmo kaj pasio, nerezistebla vortico de energio kaj volupto, kiu kaptas la atenton de la paroj: la "Lambado". La fenomeno komenciĝis en de Rio-de-Ĵaneiro kaj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj, en la plaĝoj de Kopakabana kaj tra Sao Paŭlo, Sankta Katarina, Porto Seguro, Baĥia, Belo Horizonte kaj Porto Alegr