Traserĉu tiun blogon

2012-05-12

Literaturo per komputiloj


Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo S. Viana el Brazilo

Literaturo_komputilo.mp3Listen on Posterous


Hodiaŭ mi legis ĵurnalan raporton pri la Nobel-premiita perua verkisto Mario Vargas Llosa, kiun mi tre admiras. Kaj ĉar la temo de la raporto estis literaturo – unu el miaj plej fortaj interesoj – tial mi aparte atentis pri ĝi. La raporto devenis de intervujo, kiun la intelektulo faris kun ĵurnalisto, en Hispanujo, okaze de la celebro de tricent-jara vivo de la nacia biblioteko. La 76-jara peruano parolis pri sia pasio pri legado, ekde infana tempo, pri la naskiĝo de sia literaturemo, pri sia amo al bibliotekoj kaj pri sia timo, ke elektronikaj aparatoj damaĝos la enhavon de verkarto. Li antaŭvidas, ke literaturo kreita per kaj por komputiloj (porteblaj) suferos la saman riskon, kiu okazis rilate televidon, ĉar ĝi falos en banalecon kaj frivolecon. "Tion mi timas, kaj mi fervore esperas, ke ĝi ne okazos", li diris.
Kontraŭe al ĝenerala opinio, li pensas, ke elektronikaj libroj ne estas oportuna perilo por altnivela literaturo. Same kiel televido, kiu havas eksterordinaran povon atingi grandan publikon, sed tute ne sukcesis fariĝi perilo de grandaj ideoj, en arto, en literaturo. Por atingi grandajn homamasojn, televido celas malaltan nivelon. Ĝi prezentas foje akceptindajn distraĵojn kaj vidindajn programerojn, sed ĝi neniam anstataŭos la spiritan ĝuon legi klasikajn aŭtorojn, kiel Proust aŭ Joyce.

En homplena salono – krome multaj homoj akompanis la intervjuon ekstere, per granda ekrano – Vargas Llosa asertis, ke la plej grava afero, kiu okazis en lia vivo, estis legolerno, kiam li estis kvinjara. De tiu tempo, li povis travivi "grandajn spertojn", danke al libroj. "Legado ŝanĝis mian vivon".

Kiam saĝa, klera homo diras ion tiel emfaze, konvenas atenti kaj pripensi. Ĉu li plene pravas? Ĉu komputiloj endanĝerigas altan literaturon?

Tiuj ĉi demandoj estas por mi aparte gravaj ĉar mi estas konvinkoplena Esperantisto. Kaj Esperantistoj klare komprenas, ke literaturo estas esenca faktoro por estiĝo kaj plua vivanteco de lingvo, ekzemple de Esperanto. Se Zamenhof ne atentus pri literaturo jam dekomence, certe Esperanto ne tiel sukcese firmiĝus. Sekve, la Esperantomovado tute ne rajtas neglekti tian faktoron, sub risko de malfortiĝo: teorie, ĉiu Esperantisto estas amanto de libroj kaj de literaturo, laŭ ĝiaj plej diversaj branĉoj kaj tipoj. Tamen, dum jardekoj de mia Esperantisteco, mi observas, ke la Esperanta popoleto ne multe legas altan literaturon. Ili preferas revuojn kaj gazetojn, kaj nun... interretan legadon. Kaj mi demandas: ĉu interretaj tekstoj estas ja malbonaj? Tute ne! Mi ofte trovas en la virtuala mondo instruajn, klerigajn kaj plezurigajn legaĵojn. Sed ĉu tio sufiĉas? Ankaŭ ne!

Kiel atentigas Vargas Llosa, ĉu ni devas timi, ke pro la interreta allogado ni forgesos la tekstojn de Zamenhof, Kabe, Auld, Julio Baghi, Stellan Engholm, Piron kaj tiom multaj aliaj klasikuloj, kiuj pene formis nian kulturon? Ĉu estus impertinente proponi al la karaj aŭskultantoj de la Esperanta RetRadio, ke ĉiutage, kiam vi malŝaltos viajn komputilojn, vi rezervu almenaŭ duonhoron en kompanio de tradicia papera libro, en kompanio de bona aŭtoro el nia panteono? Kompreneble, se vi emas fari tion per la luma ekrano de via komputilo, mi same gratulas vin!

Virtuala Brazila Esperanto-Movado

No comments:

Post a Comment