Posts

Showing posts from 2011

Prosperan Novjaron!

Image
Jen bela momento por amikiĝo kaj interfrata salutado! Ni, el la administracio de nia lanĉita programo, MIA AMIKO, nur por povas aŭguri al ĉiuj Feliĉegan Novjaron kaj prosperegan evoluon de nia programo por la bono de nia internacia lingvo Esperanto. -- Amike via, Adonis Saliba Programa MIA AMIKO - Administração http://miaamiko.brazilo.org

Restu optimismaj!

Image
Posted by    Anton Oberndorfer  to  Esperanta Retradio restu_optimismaj.mp3 Listen on Posterous La bildstrion kreis Gian Piero Savio La hodiaŭa tago estas la lasta tago de la jaro 2011. Ĉu estis bona jaro? Kaj kion alportos la nova jaro? Tiujn demandojn ĉiu el ni povas starigi por si persone, por la familio, la urbo, la lando aŭ la tuta mondo. Kaj esperantisto povas demandi ĉu la nun finiĝanta jaro alportis progreson por Esperanto kaj ĉu en la nova jaro montriĝos pozitivaj signoj por nia afero. Estas malfacile trovi inter fanfarona propagando kaj kompleta senespero realisman respondon. Ĉiu el ni havas siajn proprajn okulvitrojn tra kiuj multe videblas kaj multe ne. Ĉu la bildo estas sufiĉe klara? Tiu demando okupas min jam de multaj jaroj kaj mi konstatas ke miaj tiurilataj esploroj alportas pli kaj pli da kompreno pri la situacio de Esperanto kaj pri la faktoroj kiuj regas la nunan staton, aliflanke mankas al mi multe da informoj por vere povi diri kun plena certeco ke io estas

Genetike modifitaj nutraĵoj: La polemiko daŭras

Image
Posted by   Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo genetike_modifitaj.mp3 Listen on Posterous La bildstrion kreis Gian Piero Savio Antaŭ kelkaj tagoj, semajnrevuo 'Veja', legata en Brazilo je milionoj da ekzempleroj, rebruligis polemikan temon. Per bone redaktita artikolo, ĝi klare defendis la uzadon de 'genetike modifitaj nutraĵoj' (GMN). Jen estas temo, kiu koncernas ĉiun homon tra la tuta mondo – ne nur sciencistojn kaj politikistojn. Kaj mia persona sperto, kiel nefakulo, estas, ke ju pli oni klopodas informiĝi, des pli duba ĝi aperas. Jen kial mi tuŝas ĝin, por ekscii la opiniojn de aŭskultantoj de la Esperanta RetRadio. Ĉiuj scias, kio estas 'geno': ĥemia strukturo en la nukleo de la ĉeloj de ĉiu vivanta estulo, respondeca pri transdono de ĉiuj korpaj karakterizaĵoj, de gepatroj al idoj. Tio validas por animaloj, plantoj,

Festa jarfino

Image
Posted by    Anton Oberndorfer  to  Esperanta Retradio Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Gdynia en Pollando Festa_jarfino.mp3 Listen on Posterous La bildstrion kreis Gian Piero Savio Fine de decembro, ĉirkaŭ de la 20-a de la monato en mia 38-miliona lando komenciĝas festa tempo. Tiam ĝuste intensiĝas antaŭfestaj preparoj, do aĉetoj, bakado, kuirado kaj nemalofte necesa riparado de hejmaj aranĝaĵoj. Poste rapide venas la ĝusta, tritaga festoperiodo, okazo de reciprokaj familiaj vizitoj kaj kompreneble festenoj ĉe komuna tablo, sur kiu abundas multaj bongustaĵoj. Manĝado de ĉio tio kaj ties pritrinkado estas tre laciga, do ĉiam pli ofta estas kutimo de interrompaj, diverslokaj promenoj okazantaj post tagmanĝo aŭ vespere. La tri tagoj pasas tre rapide kaj kelkaj malbonŝanculoj devas reveni al siaj laborlokoj, kie vole ne vole, spite la homan naturon, oni devas dediĉi sin ankoraŭ iomete al sia labordevo. Malantaŭ ni ja preskaŭ la tuta pasinta peza jaro, travi

Ideoj kaj konceptoj

Image
Posted by   Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio ideoj_konceptoj.mp3 Listen on Posterous Jam pli ol 300 sonartikoloj estas nun disponeblaj en la Esperanta Retradio. Tio jam estas bela kvanto aŭ - en minutoj de produktitaj programoj - ĉirkaŭ 1200, tio estas 20 horoj da programo. Laŭkvante tio eble ne ŝajnas multe, sed la defio estas ĉiutage pritrakti novan temon. Unue necesas havi ideon kaj trovi la temon kaj due necesas kolekti la informojn por verki tekston. Kaj ĝuste tiu ĉiutaga trovado de temo estas la plej malfacila tasko. Ja ne povas esti iu ajn temo: Ĝi devas esti sufiĉe interesa por altiri atenton de la geaŭskultantoj kaj ĝi devas esti laŭeble pozitiva por krei bonan senton. Tiu bona sento estas esenca ĉar ĝi transiras al la sento pri la lingvo. Se la temo vekas simpation, tiu simpatio restas ankaŭ por la lingvo. Pro tio necesas eviti ĉion kio povus krei la kontraŭan sintenon, do tiklaj temoj postulas tre zorgeman traktadon. Hodi

Granda Agado por 125 jaroj de Esperanto

Image
Gazetaraj Komunikoj de UEA N-ro 441 2011-12-25 EK AL LA AGADO 125! Kiel informis Gazetaraj Komunikoj n-ro 440, la Estraro de UEA nomumis  laborgrupon  por la agado okaze de la 125-jariĝo de Esperanto en la jaro 2012. Jen la unua alvoko de ĝia kunordiganto Renato Corsetti. Fakte antaŭ 125 jaroj Zamenhof presigis kaj dissendis la  Unuan Libron  de Esperanto kun la famaj slipetoj: Mi promesas lerni, se 10 milionoj promesos. El tiu ago sekvis grandaj rezultoj. Kion ni povas fari nun por inde festi tiun datrevenon? Mi kredas, ke ni devas fari ion similan al tio, kion faris Zamenhof. Post 125 jaroj de seninterrompa progreso la komunikeblecoj je nia dispono estas nekompareble pli grandaj ol tiuj, pri kiuj disponis Zamenhof, sed la fido je la estonteco, pri kiu disponas ni, estas nekompareble pli malgranda ol tiu de la tempoj de Zamenhof. Kaj ankaŭ la kuraĝo pensi, ke ni po! vas ŝanĝi la mondon estas tre pli malgranda. Bonŝance ne en ĉiuj mondopartoj la etoso estas sama. Esence la laborgr

Rumanio

Image
Posted by   Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio Rumanio.mp3 Listen on Posterous Rumanio (rumane România) estas lando en Balkana duoninsulo, ĉe la Nigra Maro. Ĝi estas lando situanta sudoriente de Centreŭropo, membro de NATO ekde 2004 kaj de Eŭropa Unio ekde 2007. Ĝi estas la sepa lando de la Eŭropa Unio laŭ loĝantaro kaj la naŭa laŭ areo. Bukareŝto (en la rumana: București), estas unu el la plej gravaj turismaj allogaĵoj, krom esti la ĉefurbo kaj la plej granda urbo de Rumanio. Rumanio kaj Moldavio estas la unikaj landoj de Orienta Eŭropo kies oficiala lingvo estas de deveno latinida, kaj plej multaj rumanoj fieras pri sia latina deveno. La figuro de la granda romia imperiestro Trajano (kiu konkeris parton de Dakio) aperas en la nacia himno de la lando, komponita dum la Revolucio de 1848. Rumanio havas surfacon de 238.391 km². Ĝi estas la plej granda lando de sia regiono kaj la dekdua de Eŭropo. Ĝi troviĝas en Orienta Eŭropo, pli ĝust

Nokto de paco

Image
Posted by    Anton Oberndorfer  to  Esperanta Retradio nokto_de_paco.mp3 Listen on Posterous Neniu vespero kaj nokto de la jaro vekas tiom da emocioj kiel la hodiaŭa. En la norda hemisfero regas vintro kaj do malvarmo kaj mallumo. La festo de Kristnasko heligas niajn mienojn kaj varmigas niajn korojn. Tiun efikon de Kristnasko sentas ne nur tiu kiuj praktikas la kristanan religion sed ankaŭ homoj kiuj je aliaj okazoj ne partoprenas religiajn festojn, ĉar Kristnasko alparolas fortan emocian bezonon: la kunestadon en la sino de la familio. La infano de Bet-Leĥemo simbolizas la daŭrigon de la vivo trans la generacioj. La mesaĝo "Pacon sur la tero al la homoj kiuj havas bonan volon" estas daŭre aktuala. Kvankam paco progresas, interna kaj ekstera malpaco ankoraŭ abundas. La bezono pri bonvolaj homoj por akceli pacon ĉie estas ankoraŭ granda. Ĉiu povas kontribui al tio, ĉiu povas pozitive influi sian medion. Kaj ni adeptoj de la tutmonda ideo de komuna lingvo por kunligi la

Datreveno de romantikulo

Image
Posted by     Anton Oberndorfer   to   Esperanta Retradio Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo romantikulo_liszt.mp3 Listen on Posterous En ĉi tiu komenco de la 21-jarcento, nomi artiston – aŭ eĉ simplan homon – 'romantika' kaŭzas senton de miro kaj eble rideton de amuziĝo. Ŝajnas, ke romantikismo estas de longe ekstermoda. Ŝatata estas kruda realismo, en arto kaj en la vivo. "Lasu viajn piedojn sur firma grundo!" - rekomendas la profetoj de objektiveco. Sendi florojn kaj poemon al la amatino, aŭ serenadi sub ŝia balkono jam estas nepenseblaj scenoj por junuloj, kiuj sin vestas per ŝiritaj ĝinzoj, amas kriaĉan rokmuzikon kaj facile amoras post ĵusa konatiĝo... Ĉu vere? Ne tute! Ni ne rajtas permesi, ke la jaro 2011 forpasu sen omaĝo al granda, neforgesebla romantikulo:  Franz Liszt . La tuta mondo dediĉis ĉi tiun jaron al tiu eksterordinara geniulo. Multaj koncertoj kaj similaj eventoj okazis ĉie. Speciale signifa por ni, bra

Kreskigi la signifon de la lingvo

Image
Posted by   Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio kreskos_signifo.mp3 Listen on Posterous En "Libera Folio" diskutantoj plendas pri la mankanta signifo de Esperanto en la mondo. Kaj oni serĉas kulpulojn por tiu situacio. Mi pensas ke reciproka kalumniado ne kontribuas al la plibonigo de la situacio, sed laŭ mi necesas enprofundiĝi en la demandon kiel planlingvo kiel Esperanto povas establiĝi kiel vivanta lingvo en plej diversaj medioj tutmonde. La revo pri grandskala, tutmonda enkonduko de supre estas vana. Lingvo ne estas nur teknika sistemo kiun oni povus laŭplane instali. Lingvo estas parto de la homa vivo, do ĝi vivas kune kun la homoj kaj precipe inter la homoj. Lingvo ne estas ordonebla de supre, sed homoj devas lerni ĝin por poste paroli ĝin kaj por tio ili bezonas motivojn. La uzo de iu difinita lingvo anstataŭ alia devas doni avantaĝon, ekz. la avantaĝon de pli bona kaj pli efika komunikado. En internacia uz

Metrocable - telfero pacigas urbon

Image
Posted by   Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio metrokablo_medelino.mp3 Listen on Posterous Estis vere kuraĝega projekto: Ĉirkaŭ la jaro 2000 la urba registaro de Medellín en Kolombio decidis konstrui telferojn ĝis la supraj mizerkvartaloj Santo Domingo kaj La Aurora ĉe la deklivoj de la Abburá-valo. La dua plej granda urbo de Kolombio tiam estis konsiderata la plej krimdanĝera en la mondo. Furoris la drogomilito. Ankoraŭ en la jaro 2009 la kvoto da murdoj de Medelino superis tiujn de usonaj urboj je pli ol la 20-oblo. Kaj tiam sekvis miraklo: La nova telfero "Metrocable" forpelis la problemojn - tagon post tago. Malaperis ne nur la armitaj drogsolduloj. Malaperis ankaŭ aŭtobusetoj kaj kolektivaj taksioj kiuj antaŭe en senfinaj kolonoj estis pestigintaj per siaj rubgasoj la aeron de la montoj ĝis la valo. Hodiaŭ 30 000 homoj ĉiutage komutas en la centron trans 9 stacidomoj dum maksimume 15 minutoj. La bi

La unuaj mikrokreditoj

Image
Posted by   Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio unuaj_mikrokreditoj.mp3 Listen on Posterous Muhammad Yunus estas profesoro pri ekonomiko en Bangladeŝo. Kiam li revenis el Usono kie li same estis profesoro li rimarkis ke inter la teorio kiun li instruis kaj la realaj cirkonstancoj en lia lando ekzistas akra kontraŭeco kaj do li deziris ĝisfunde esplori la kaŭzon por tio. En la jaro 1974 kiam en la lando regis granda malsatado, Yunus konatiĝis kun virino kiu produktis belegajn seĝojn el bambuo. Post longa diskuto li eltrovis ke ŝi perlaboris per tio nur 20 usonajn cendojn potage kaj por li estis nekredeble ke iu pretas plenumi tiom da penega laboro por tiel eta profito. La klarigo estis ke la virino ne havis la monon por aĉeti la bambuon sed ŝi ricevis ĝin de komercisto por la produktado sub la kondiĉo ke ŝi vendos la seĝojn nur al li - je ridinde malalta prezo. Yunus ŝin demandis kiom kostas la bambuo por la seĝo. Ŝi respondi

TEJO-aktuale

Image
tejo aktuale Numero 294, 2011-12-19 La plej freŝaj informoj pri la Tutmonda Junulara Esperanto-Movado En la numero: [instru-german] 2012: KER-ekzamenoj kaj lingvokursoj en Herzberg Prezento de la 4 aperintaj diskoj ĉe Vinilkosmo en la retejo de "La Balta Ondo" [baveleto] Internacia Fervojista Esperanto-Kongreso 19.05.2012 - 25.05.2012 en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo TEJO subtenas la kampanjon de FOJE (European Youth Forum) por sendependa programo pri "Junulara Agado". TEJO serĉas volontulon! Nova eldono de la novaĵletero "La Riverego" de Esperanto-societo kebekia aperis TEATRO-STAĜO de la 7-a ĝis la 17-a de julio 2012 en Minsko, Belarusio [Esperantistoj] Jula Informletero de Vinilkosmo n-ro 32 Dankletero okaze de la 10-jariĝo de edukado.net Venontaj renkontiĝoj Kolofono [INSTRU-GERMAN] 2012: KER-EKZAMENOJ KAJ LINGVOKURSOJ EN HERZBERG La 9an de junio 2012 okazos UEA-ITK KER-ekzamenoj, la unuan fojon la SKRIBA parto samtempe

Miseduka lerneja uzado de interreto

Image
Posted by   Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo Uzado_de_interreto.mp3 Listen on Posterous Necertaj informoj anstataŭ scioj En nia cifereca erao, fariĝis la aliro al informoj senkompare facila. Dum la atingo de malpli da informoj postulis de antaŭaj generacioj penigan laboron, nuntempe ĝi nur postulas delikatan premon de muskavo. Surekrane senpere aperas artikoloj (kaj iliaj resumoj), libroj (kaj iliaj resumoj), prelegoj (kaj iliaj resumoj kaj la resumo de iliaj resumoj). Kompreneble oni ne povas scii kiel fidindaj estas la informoj senpage troveblaj en la reto, male al certigitaj datumbazoj, kies uzado tamen devigas pagon. Oni prave povas uzi senpagajn informojn por meminformado aŭ por popularigado sed certe ne por plenumi seriozajn esplortaskojn, ekz. por la abiturienta diplomekzameno aŭ, eĉ pli maloportune, por universitataj esplortaskoj. La oficiala edukadsi

Rakonta parola stilo

Image
Posted by   Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio rakonta_parola_stilo.mp3 Listen on Posterous Kiam mi komencis verki sonartikolojn por la Retradio, do antaŭ pli ol duona jaro, mi konsciis ke mi devas verki la tekstojn tiel kvazaŭ mi rakontas ion sen skriba bazo. Kaj kiam mi rakontas tiel, tiam la lingvo havas iom alian strukturon ol teksto por silenta legado. La unua konsekvenco el tio estas eviti nekonatajn vortojn, aŭ se aperas nekonata vorto, tuj klarigi ĝin, ĉar la aŭskultanto ja ne havas la eblecon konsulti vortaron. La parolata lingvo estas malpli densa ol la skribita. Tio signifas ke por esprimi ion en la parola lingvo la frazoj jen kaj jen estas pli longaj, ĉar ili havas pli da vortoj. Uzi pli da vortoj havas ankaŭ la avantaĝon ke la aŭskultanto ricevas pli da tempo por prilabori la aŭdaĵon en sia cerbo kaj tial la aŭdkompreno fariĝas pli bona. Dua konsekvenco rilate al la strukturo de frazoj estas eviti malfacilajn gramatikajn f

Johano Hevelius (Hevelio)

Image
Posted by   Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Gdynia en Pollando Hevelio.mp3 Listen on Posterous   Pri la fame konata tra la mondo pola astronomo Nikolao Koperniko oni diras, ke li „haltigis la Sunon, kaj movis la Teron". Tial la alia polo Johano Hevelius (pole: Jan Heweliusz) estis devigita okupiĝi pri la Luno kaj ĝuste li estas menciata kiel la dua plej fame konata pola astronomo, kiu sendube plene meritas tiun ĉi duan lokon. Johannes Hevelius , kiel latine sonas lia nomo, naskiĝis en Gdansko en la 1611 jaro. Ĝuste pro la paso de 400 jaroj de post tiu ĉi fakto, en Pollando ni festis la jaron dediĉitan al li. Lia patro kaj avo estis bierfaristoj kaj posedantoj de kelkaj ŝtondometoj, do kiel la urbaj patricioj ili sendis la junan knabon studi juron kaj ekonomion en nederlanda universitato en la urbo Leiden . Sed jam pli frue dum la lernado en la gdanska gimna