Traserĉu tiun blogon

2011-12-19

Rakonta parola stilo


rakonta_parola_stilo.mp3 Listen on Posterous

Kiam mi komencis verki sonartikolojn por la Retradio, do antaŭ pli ol duona jaro, mi konsciis ke mi devas verki la tekstojn tiel kvazaŭ mi rakontas ion sen skriba bazo. Kaj kiam mi rakontas tiel, tiam la lingvo havas iom alian strukturon ol teksto por silenta legado.

La unua konsekvenco el tio estas eviti nekonatajn vortojn, aŭ se aperas nekonata vorto, tuj klarigi ĝin, ĉar la aŭskultanto ja ne havas la eblecon konsulti vortaron. La parolata lingvo estas malpli densa ol la skribita. Tio signifas ke por esprimi ion en la parola lingvo la frazoj jen kaj jen estas pli longaj, ĉar ili havas pli da vortoj. Uzi pli da vortoj havas ankaŭ la avantaĝon ke la aŭskultanto ricevas pli da tempo por prilabori la aŭdaĵon en sia cerbo kaj tial la aŭdkompreno fariĝas pli bona. Dua konsekvenco rilate al la strukturo de frazoj estas eviti malfacilajn gramatikajn formojn. Tio koncernas ĉefe la uzon de pasivo. Mi devas konfesi ke ankaŭ mi foje dubas ĉu uzi la finaĵon -ata aŭ -ita kaj mi tiam serĉas eblecon uzi anstataŭ la pasivo frazkonstruon sen pasivo. Tio funkcias ankaŭ sufiĉe bone. Dum en la pure skriba uzo de la lingvo, ekz. en oficialaj dokumentoj, la pasivo ofte estas tre taŭga, ekz. se la subjekto estas iu ĝenerala publiko, tio plej ofte ne konvenas en la parola lingvo. Antaŭ jaroj mi aŭdis ekz. en Pola Radio: "Estas sciate". Miaj haroj ekstaris kiam mi aŭdis tion, sed ŝajne en la pola lingvo mankas tiu tre utila pronomo "oni" per kiu facile eblas diri "oni scias" anstataŭ tiu terura "estas sciate". Mi ŝatas tiun pronomon "oni" kaj mi vaste uzas ĝin por la sonartikoloj. Alia ebleco por eviti la pasivon estas la finaĵo -iĝi: Per ĝi ofte eblas elegante preternavigi la problemon de la pasivo kaj ankaŭ de la refleksiva formo: "Ni informiĝis" estas alternativo al "Ni estis informitaj" aŭ al "Ni informis nin". Kaj eblas ankaŭ diri "Oni informis nin". Tiuj ekzemploj montras ke en Esperanto ekzistas multaj alternativaj formoj por esprimi ion kaj la aŭskultado de sonartikoloj familiarigas vin kun formoj kiuj eble en via lingvo ne troviĝas respektive. Por plifaciligi la komprenon servas ankaŭ ripetoj de vortoj aŭ de frazopartoj. Kaj eblas ankaŭ enŝovi vortojn kiel "do" aŭ "nu" kiuj kreas etan paŭzon kiu donas iom pli da tempo por prilabori la aŭdaĵon. La rapideco de la parolado devas ebligi kaj bonan fluon de la frazoj kaj bonan komprenon. Mi esperas ke tio funkcias kontentige ĉi tie en la Retradio. Mi bonvenigas viajn tiurilatajn komentojn.


1 comment:

  1. Dankon pro tiuj konsiloj. Sendube ili estas utilaj!

    ReplyDelete