Intervjuo kun Paulo Sergio Viana



Paulo Sérgio Viana estas kuracisto el Lorena, San-Paŭlo. Li estas tre konata esperantisto kaj komencis aktivi en la movado tre june ekde la jaroj 60. En tiu video, intervjuite de Aloisio Sartorato en Kultura Kooperativo de Esperantistoj, la 2an Decembro 2011, en Rio de Ĵanejro, li rakontas tre simpatie sian historion en Esperanto-movado kaj interesege sciigas nin kiel kunvivi en tiu etoso tiel feliĉe kaj produkteme. Bedaŭrinde, tre resume!

Li estis unu el kunfondintoj de BEJO, Brazila Esperantista Junulara Organizo. Sub lia respondeco, okazis serio de kongresoj en Paraiba Valo, inter Rio kaj San-Paŭlo. Li nuntempe estas unu el la plej gravaj tradukistoj, esperantigante el la portugala multajn klasikuloj, inter ili, lia preferata estas la famega brazila aŭtoro Machado de Assis.

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero