Datreveno de romantikulo

Franz_liszt

Posted by  Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

romantikulo_liszt.mp3Listen on Posterous

En ĉi tiu komenco de la 21-jarcento, nomi artiston – aŭ eĉ simplan homon – 'romantika' kaŭzas senton de miro kaj eble rideton de amuziĝo. Ŝajnas, ke romantikismo estas de longe ekstermoda. Ŝatata estas kruda realismo, en arto kaj en la vivo. "Lasu viajn piedojn sur firma grundo!" - rekomendas la profetoj de objektiveco. Sendi florojn kaj poemon al la amatino, aŭ serenadi sub ŝia balkono jam estas nepenseblaj scenoj por junuloj, kiuj sin vestas per ŝiritaj ĝinzoj, amas kriaĉan rokmuzikon kaj facile amoras post ĵusa konatiĝo...

Ĉu vere? Ne tute!

Ni ne rajtas permesi, ke la jaro 2011 forpasu sen omaĝo al granda, neforgesebla romantikulo: Franz Liszt. La tuta mondo dediĉis ĉi tiun jaron al tiu eksterordinara geniulo. Multaj koncertoj kaj similaj eventoj okazis ĉie. Speciale signifa por ni, brazilanoj, estis la lanĉo de mirinde bela kompakta disko, fare de nia plej talenta pianludisto, Nelson Freire, kun la titolo "Liszt: Harmonies du soir" (Decca, 2011). Mi forte rekomendas ĝin!

Tamen, nomi Liszt "romantikulo" estas nesufiĉe. Li efektive markis la historion de muziko. Naskita en la Regno de Hungarujo, en vilaĝo Raiding, kiu nuntempe apartenas al Aŭstrujo, li estis talenta pianludisto ekde sia infanaĝo. En la komenco de sia kariero, li ravis eŭropajn ĉeestantarojn ĝis ekstazo, per sia sentoplena, rafinita ludmaniero. Li sin prezentis en multenombraj koncertoj kaj fariĝis tre populara artisto. Liaj plej konataj komponaĵoj estas 19 hungaraj rapsodioj, sed li verkis ankaŭ belajn sonatojn, simfoniojn, konĉertojn, kanzonojn kaj religiajn komponaĵojn. Li eĉ kreis novan formon de muzikverko, nomatan "simfonipoemo".

Kiel romantikulo, Liszt havis iom "donĵuanecan" vivon. Liaj multaj amaferoj donis al li famon de granda amdeloganto. En tempo de rigida moralismo, li ligiĝis al ruspola princino Karolino, kiu estis jam edziniĝinta. La fakto estas, ke la elstara figuro de tiu granda artisto kaj elstara personeco de la 19-a jarcento neniam forviŝiĝos de la kultura panoramo de la homaro. Danke al tiaj homoj, Romantikismo neniam malaperos el nia mondo. Malgraŭ ŝiritaj ĝinzoj kaj brua rokmuziko...

Se vi emas aŭskulti 6-minutan prezenton, jen spektu filmeton en Youtube: la fama brazila pianludisto Nelson Freire interpretas "La morto de Isolde", de Liszt (1811-1886):

Embedded media -- click here to see it.


___________________________________________
Aprenda ESPERANTO com um amigo! 
Programa MIA AMIKO... Participe!

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero