Posts

Showing posts from September, 2010

Instruista trejnado progresas, en la manoj de UAM kaj ILEI

  Kurso sukcese lanĉita denove en Poznano Se vi ne nur deziras, ke esperanto estu instruata en diversaj lernejotipoj, sed vi mem volas ankaŭ instrui, tiam finfaru la unujaran instruistan trejnadon de UAM kaj ILEI kunlabore kun Edukado.net! La kursaro  jam la trian fojon akompanas la tradiciajn interlingvistikajn sesiojn en la Universitato Adam Mickiewicz, en Poznan (Pollando). La du surlokaj unusemajnaj sesioj (septembre kaj februare) disponigas koncize  la necesajn metodikajn konojn por profesie instrui esperanton.  Post hejma kaj reta laboro  la sukcesa trapaso de la fina kompleksa ekzameno kun prezento de finlaboraĵo rajtigas al la instruista diplomo de ILEI post unu jaro. La defion alfrontis ĉi-foje 11 personoj (po 3 el Pollando kaj Hungario, 2 el Francio, po unu el Slovakio, Belgio kaj Germanio).  ILEI kun UEA disponigis 4 stipendiojn kiel en la pasinta jaro. Al la alvoko de la prezidanto de ILEI, Stefan MacGill al la landaj asocioj kaj landaj ILEI-sekcio

Gazetaraj Komunikoj de UEA Nro 397

Gazetaraj Komunikoj de UEA N-ro 397 2010-09-23 FORPASIS LA DOJENO DE LA HONORAJ MEMBROJ DE UEA D-ro Arthur BAUR (1915-2010) forpasis la 17-an de septembro en Männedorf, Svislando. Elektita en 1980, li estis la dojeno de la Honoraj Membroj de UEA. Baur studis en la universitatoj de Zuriko, Upsalo kaj Stokholmo la germanan, anglan, retoromancxan kaj islandan filologiojn. Post doktorigxo li laboris kiel jxurnalisto gxis sia emeritigxo. De 1975 li membris en la Nacia Unesko-komisiono de Svislando. Baur lernis Esperanton en 1930 en gimnazio kaj farigxis membro de Esperanto-Societo Zuriko, Svisa Esperanto-Societo kaj en 1939 de UEA. Jam en 1932 (gxis 1933) li ekredaktis la bultenon La Sonilo Malgranda , poste renomitan kiel Cxiulandulo . Li estis prezidanto de Svisa Esperanto-Societo kaj redaktoro de gxia organo Svisa Esperanto-Revuo 1980-1986. En 1959 SES elektis lin sia honora membro. Pli ol 40 jarojn, de 1947 gxis 1991, li gvidis la Esperanto-elsendojn de Svisa Ra

Filmo pri Esperanto por Turisma Asocio de Zagreb

Turisma Asocio de la urbo Zagreb (kiu lastatempe havas esperantigitan sian retejon, prizorgata de Judita Rey Hudeček) kaj kiu eldonis novan prospekton de Zagrebo en Esperanto, turnas turisman filmon pri Zagrebo. Laux la ideo de prezidantino de Turisma Asocio, Amelija Tomašević, la filmo informu ankaux pri nova gvidlibro pri Zagrebo en Esperanto kaj pri Esperanto kiel ilo de turismo. Sekve hodiaux ni filmis pri la temo en nia oficejo en Knez Mislav: kunparolis pri Esperanto por la estonta turisma filmo Judita Rey, Đivo Pulitika, David Rey Hudeček kaj Katarina Savić. La Turisma Asocio de Zagrebo vastskale uzos la filmon por reklamado de Zagreb ekde  2011. Ni raportos pri detaloj kiam la filmo prezentigxos. Spomenka Štimec esperanto cxe zg.t-com.hr laux [landa-agado] ----- fonto: Ret-Info http://www.eventoj.hu  .

Konsiloj de Ivo Lapenna pri Esperanto-informado

Mi retrovis la jenajn konsiderojn de la fama Ivo Lapenna, iama sekretario kaj prezidanto de UEA, pri evitindaĵoj en la informado pri Esperanto: http://www.angelfire.com/ny2/ts/lapenna.html Eldonita en 1974, sed plu studinda. Amike, =james= _

Esperanto en CNN

From: Stefan MacGill Date: 2010/9/17 Subject: [komitato-de-uea] Esperanto en CNN Esperanto en CNN   Fine de programo Konektante la Mondon ( Connecting the World ) la televida kanalo CNN Internacia dissendis program-parton pri lingvoj. Ĝi daŭris de 10.45ptm CET ĝis 10.56.   Ekde 10.45 ptm ĝi resumis la lingvorilatajn prezentojn de la antaŭaj tagoj: lunde pri klopodoj en usono flanke de parolantoj de malpli grandaj fremdaj lingvoj vivigi tiujn lingvojn inter enmigrintoj, marde pri lingvolernaj programoj en Ĉinio, merkrede pri antaŭenigo de la araba en Libano, ĵaŭde pri klopodoj revivigi la jidan; la tasko por vendredo estas esplori kreitajn lingvojn.   Ekde 10.47 ptm ĝi eniris la termaron per Klingon, la lingvo uzata de malbonuloj en la kulta televida serio Star Trek . Oni asertis ke ĝi havas milojn da parolantoj en 45 landoj kaj organizas tendarojn kaj eldonas gvidilojn. Ili montris scenetojn el Hamleto kaj el opero en la lingvo.   E

Gazetaraj Komunikoj de UEA - N-ro 396

ARKONES INVITAS POR LA 26-A FOJO AL POZNANO ARtaj KONfrontoj en ESperanto ARKONES en Poznano okazos jam por la 26-a fojo de la 24-a gxis la 26-a de septembro. La prestigxon de la arangxo emfazas la fakto, ke ankaux cxi-jare gxi estas auxspiciata de ambaux cxefaj mondaj Esperanto-organizajxoj, Universala Esperano-Asocio kaj Tutmonda Esperanta Junulara Organizo. La organizantoj invitas membrojn de ambaux organizajxoj veni al Poznań por partopreni la arangxon. Kunlabore kun Interlingvistikaj Studoj cxe Universitato Adam Mickiewicz ili ankaux cxi-foje preparis ricxan programon. En la muzika parto estos koncertoj de SoloTronik, Kapriol’, Joachim Kołpanowicz, Johannes Mueller kaj de la duo Tomasz Śliwak kaj Milena Śliwak, dum teatron reprezentos Adam Chrupczak, Jarlo Martelmonto kaj la kabareda grupo “La oraj pantalonoj en arbustoj”. En la kleriga programo prelegos Tomasz Chmielik, Roman Dobrzyński, István Ertl, Zbigniew Galor, Aleksander Korjxenkov, Katalin Kováts, Ulrich Lins, Barbara

REZOLUCIO DE LA 95-A UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO

La 95-a Universala Kongreso de Esperanto, kunveninta en Havano (Kubo) kun 1002 partoprenantoj el 59 landoj, Konsiderante, ke Unuiĝintaj Nacioj deklaris la jaron 2010 Internacia Jaro de Interproksimigo de Kulturoj, konstatas - ke la diverseco de kulturoj en la mondo grave kontribuas al la riĉeco de la homaro; - ke jam dum 123 jaroj Esperanto kiel neŭtrala lingvo helpas konstrui pontojn inter popoloj kaj kulturoj, kaj - ke la Universalaj Kongresoj de Esperanto, kunigante homojn el plej diversaj landoj tra la mondo, mem atestas tiun kapablon konstrui pontojn, Deklaras la deziron de la Esperanto-parolantoj kunagi kun Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko por stimuli komprenemon inter popoloj kaj samtempe protekti la identecon de ĉiuj homgrupoj, kaj invitas Unuiĝintajn Naciojn kaj Uneskon plene eluzi siajn rilatojn kun Universala Esperanto-Asocio por efike realigi siajn celojn.

Nova interreta vikimagazino: MOZAIKO

Projekto MOZAIKO - nova interreta vikimagazino de interesaĵoj –  lanĉita! Ĉe http://www.esperanto.cz , la retpaĝaro de Ĉeha Esperanto-Asocio, en la rubriky Aktuality (Aktualaĵoj) aperis la 3-an de septembro nova interreta monatrevueto nomita MOZAIKO. Tiu ĉi netradicia magazino de interesaĵoj estas tempoŝpare bazita plejparte sur ligiloj al artikoloj en Esperanta Vikipedio. Ĝia ĉefa celo estas proponi al esperantistoj, kiuj ankoraŭ ne bone konas la interretan enciklopedion Vikipedio aŭ ankoraŭ iom dubas pri ĝia valoro kaj utileco, elekton de legindaĵoj el plej diversaj fakoj, tiel ke laŭeble ĉiu trovu ion interesan por si. La artikoloj povas esti uzataj ne nur por individua kleriĝado kaj lingva perfektiĝado sed ankaŭ kiel fonto por preparo de lingvokursoj por progresintoj aŭ por pretigo de prelegoj por E-kunvenoj aŭ aranĝoj. La interreta vikirevueto aperas dume dulingve (Esperante kaj ĉehe) en la ĉehlingva versio de http://www.esperanto.cz . Ĝi do celas ankaŭ neesperantistaj