Instruista trejnado progresas, en la manoj de UAM kaj ILEI

 

Kurso sukcese lanĉita denove en Poznano

Se vi ne nur deziras, ke esperanto estu instruata en diversaj lernejotipoj, sed vi mem volas ankaŭ instrui, tiam finfaru la unujaran instruistan trejnadon de UAM kaj ILEI kunlabore kun Edukado.net! La kursaro  jam la trian fojon akompanas la tradiciajn interlingvistikajn sesiojn en la Universitato Adam Mickiewicz, en Poznan (Pollando).

La du surlokaj unusemajnaj sesioj (septembre kaj februare) disponigas koncize  la necesajn metodikajn konojn por profesie instrui esperanton.  Post hejma kaj reta laboro  la sukcesa trapaso de la fina kompleksa ekzameno kun prezento de finlaboraĵo rajtigas al la instruista diplomo de ILEI post unu jaro.

La defion alfrontis ĉi-foje 11 personoj (po 3 el Pollando kaj Hungario, 2 el Francio, po unu el Slovakio, Belgio kaj Germanio).  ILEI kun UEA disponigis 4 stipendiojn kiel en la pasinta jaro. Al la alvoko de la prezidanto de ILEI, Stefan MacGill al la landaj asocioj kaj landaj ILEI-sekcioj reagis nur PEA stipendiante du polajn gejunulojn. 

La motoro kaj gvidanto de la trejnado, Katalin Kováts allogis la atenton de la partoprenantoj ĝis la lasta momento per verva prezento de instrumetodoj, instrufaktoroj disponigante amason da lernmaterialoj kaj trejnante la kursanojn pri la uzo de la nove lanĉota retejo www.edukado.net.  Ilona Koutny, gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj traktis tiklajn terenojn de e-gramatiko kaj instruadon de fonetiko, gramatiko kaj vortoprovizo.  

La aktualaj tri-jaraj kursoj de la Interlingvistikaj Studoj atingis la lastan studjaron. Kompletiĝas la studprogramo: István Ertl skizis panoramon de la nuntempa e-literaturo. La partoprenantoj povis flari ankaŭ la unuafoje realiĝantan kurson pri tradukado – specialiĝon en la tria jaro de la interlingvistika programo: Kristin Tytgat, el la Brusela Universitato,  enkondukis la interesiĝantojn en la sekretojn de interpretado kaj tradukado, István Ertl en beletran tradukadon.  

Samtempe el la pasintjara grupo por la instruisto-trejna kurso du partoprenantoj – Katarina Noskova el Slovakio kaj Xose Conde el Katalunio prezentis sian finlaboraĵon kaj sukcese trapasis la finan ekzamenon, dume la aliaj sepopo planas same fari dum la februara sesio.

La merkreda komuna vespero kaj semajnfine la kulturaj programoj de Arkones ofertis amuziĝon al la persistaj kursanoj. La kursanoj trovis la semajnon riĉa je programoj kaj informoj, sentas sin ekipitaj je farendaĵoj ĝis la sekva renkontiĝo fine de januaro. La intersemestrajn taskojn ili ricevos tra interna diskutlisto kiu ebligas al ili ankaŭ metiejan kunlaboron.

Se septembro, tiam Poznan!

Ilona Koutny


 

Plusendis:
--
Stefan MacGill
Prezidanto, ILEI

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero