Posts

Showing posts from July, 2011

Esperanto-Retradio: Larĝvida blindulo

Image
Larĝvida blindulo Posted by   Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio braille_viana_.mp3 Listen on Posterous Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj registris Paŭlo S. Viana el Brazilo Ekzistas homoj, kiujn grandaj suferoj detruas; ekzistas homoj, kiujn tiaj samaj suferoj kreskigas; ekzistas ankoraŭ aliaj, maloftaj homoj, kiujn turmentado dum la vivo transformas en majeste superajn estulojn. En januaro 2009, la tuta mondo omaĝis la memoron de reprezentanto de tiu tria speco de homoj: antaŭ ducent jaroj naskiĝis en Francujo unu el tiuj grandeguloj: Louis Braille. Plej multaj nuntempuloj scias, kiu estis tiu geniulo, sed malmultaj konas lian kuriozan, inspiran vivhistorion. Valoras la penon rememori ĝin. La patro de Braille laboris kiel ledmetiisto en urbeto Coupvray, proksime al Parizo. Kiam la knabo estis trijara, dum momenta foresto de la patro, li akcidentiĝis pro misuzo de laborilo kaj vundiĝis je la okuloj. Infekto k

N-ro 423 - Gazetaraj Komunikoj de UEA

Gazetaraj Komunikoj de UEA N-ro 423 2011-07-28 REZULTOJ DE LA BELARTAJ KONKURSOJ DE UEA EN 2011 POEZIO Unua premio: Jorge Camacho Cordón (Hispanio) pro Sezonoj; Dua premio: Ulrich Becker (Usono) pro Adiaŭa festo; Tria premio: Jorge Camacho Cordón pro Lokoj; Honora mencio: Aleksandro Mitin (Rusio) pro Vivhorloĝo. Partoprenis 43 verkoj de 18 aŭtoroj el 14 landoj. PROZO Unua premio: ne aljuĝita; Dua premio: Sten Johansson (Svedio) pro Brokante; Tria premio: Sten Johansson pro Nova amiko de Sinjoro Brunner; Honora mencio: Ulrich Becker pro Malapero de knabo. Partoprenis 20 verkoj de 13 aŭtoroj el 10 landoj. ESEO Premio "Luigi Minnaja": Davide Astori (Italio) pro La Zamenhofa revo inter lingvistika kaj religia planado; Dua premio: Jan Werner (Slovakio) pro Konfuzigaj faktoroj en lingva komunikado; Tra premio: Filippo Franceschi (Italio) pro Post legado de "La mava lingvo"'; Honora mencio: Adrienne Pásztor (Hungario) pro Tutmondaj defioj de la

Esperanto-Retradio: Sendrata komunikado en Afriko

Image
Sendrata komunikado en Afriko Posted by   Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio afriko_sendrata.mp3 Listen on Posterous En la mondo daŭre estas multe da mizero. Kaj la ĵurnaloj estas plenaj kun raportoj pri tio. Tio validas precipe por Afriko, kontinento kie la mizero ŝajne havas sian hejmon. Ekzemple nun venas bildoj el Somalio kie homoj malsatmortas pro longdaŭra sekeco. Tamen malgraŭ ĉio tio, ankaŭ en tiuj landoj kiuj estas trafitaj de mizero, estas esperigaj signoj. Mi ne diras ke oni tie jam povas paroli pri evoluo al bonstato, sed la homoj akiras pli kaj pli da kapabloj kaj rimedoj pli bone organizi sian vivon kaj tiel iom post iom atingi vivnivelon kiu permesas al ili vivi sub dignaj cirkonstancoj. La infrastrukturo en Afriko ĝenerale estas tre malbona. Ekzemple mankas stratoj kiuj kunligus la landojn. Kaj mankas ankaŭ drata telefonreto. La kostoj por starigi ĝin estus gigantaj kaj tamen la investo ne repagiĝus. Sed la moderna komunikte

Esperanto-Retradio: Por interkompreniĝi ni bezonas volon

Image
Por interkompreniĝi ni bezonas volon Posted by   Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio Por_interkomprenigxi.mp3 Listen on Posterous Tiun ĉi sonartikolon plene verkis kaj produktis Andrzej Bach el Pollando. Kiam mi komencis lerni Esperanton kiel junulo sufiĉis al mi, ke oni ebligis al mi ekposedon de tre facila medio, kiun mi rapide ellernos, kaj tio permesos senprobleme komunikiĝi kun aliaj lingvouzantoj. Kaj certe ĝuste tiel estas. Sed komunikiĝi ne devas signifi interkompreniĝon ĉu interkonsenton. Sed tiutempe mi pensis, ke Esperanto ebligas ĉiujn tiujn eblecojn. Nun mi iomete ŝanĝis mian opinion. Ie mi aŭdis tian konstaton: Esperanto ne ebligas interkompreniĝi kun propra edzino. Mi plene konsentas spertinte tion praktike en mia geedza vivo, kio tute ne signifas, ke mi ne estas feliĉa kiel edzo. Al interkompreniĝo inter homoj kondukas ŝaĵne multaj vojoj. Esperantistoj ofte grupiĝas por agi, ne malofte eĉ batali por enkonduki Esperanton a

Esperanto-Retradio: Praktiki paroladon

Image
Praktiki paroladon Posted by   Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio praktiki_paroladon.mp3 Listen on Posterous Praktiki paroladon de Esperanto plej bone eblas dum internaciaj aranĝoj en kiuj Esperanto servas kiel komuna lingvo. Tiaj aranĝoj povas esti kongresoj, seminarioj aŭ renkontiĝoj sub diversaj nomoj. La oficiala temo de la kongreso aŭ de la renkontiĝo ludas certan rolon por akceli la lingvon, sed ne la oficialaj paroladoj estas plej gravaj, sed la prelegoj pri diversaj temoj kaj precipe la personaj interparoloj inter la partoprenantoj. En granda kongreso ekz. en UK la partoprenantoj renkontiĝas ĉefe en la kongresejo kaj tie povas konversacii kun aliaj kongresanoj, dum en malpli grandaj renkontiĝoj kun eble 200 - 300 partoprenantoj la homoj ankaŭ kune loĝas ekz. en junulargasteja domo kaj tie kune manĝas kio donas la okazon plurfoje tage renkontiĝi kun aliaj partoprenantoj por babili dum la manĝoj. Sed ne nur tiu konstanta babilejo funkc

LA 96-A UK MALFERMITA

Image
Gazetaraj Komunikoj de UEA N-ro 421 2011-07-24 Enhavo: La 96-a UK malfermita Salutmesagxo de Unesko al la 96-a UK Salutvortoj de L.C. Zaleski-Zamenhof al la 96-a UK LA 96-A UK MALFERMITA La 96-a Universala Kongreso de Esperanto en Kopenhago estis inaŭgurita dimanĉon, la 24-an de julio en la kongresejo Bella Center. Komence de la inaŭguro la kongresanaro omaĝis per impresa silenta minuto la viktimojn de la terorisma atako en la najbara Norvegio du tagojn pli frue. En la fina parto de la solenaĵo, kiam reprezentantoj de la partoprenantaj landoj salutis la kongreson, la publiko ankoraŭ duan fojon esprimis sian kunsenton aliĝante, starante, per longa aplaŭdo al la alvoko por amo inter homoj fare de Ingebjørg Rambjør el Norvegio En la inaŭguro ĉeestis la belga ambasadoro J.-F. Branders, la kuba ambasadoro G. Vázquez Moreno, la slovaka aferŝarĝito M. Pospisilova kun konsilisto J. Reinvart, la franca ataŝeo A. Sgambato, la germana ambasada konsilisto Marko Lins kaj

Universala Kongreso de Esperanto: Kopenhago, Unua tago

Image
# Kopenhago : komenciĝas hodiaŭ la Universala Kongreso de Esperanto La 96a Universala Kongreso de Esperanto komenciĝas hodiaŭ en Kopenhago, Danio, kun 1413 partoprenantoj el 66 landoj* sen peza sistemo de interpretado. La unua okazis en 1905 en Francio, en Bulonjo ĉe Maro, kun ĉeesto de la iniciatinto de Esperanto, D-ro Ludoviko Lazaro Zamenhof. En tiu ĉi kongreso partoprenas lia nepo Louis Christophe Zaleski-Zamenhof, kiu vivas en la pariza regiono. Francio estas la plej reprezentita lando kun 174 partoprenantoj, spite de malfavora registara sinteno, dum Ĉinio, kie ne estas registaraj malhelpoj kontraŭ Esperanto, percepteble progresas de jaro al jaro. Ĉeftemo :  "Dialogo kaj interkompreno". Tio en la momento, kiam abomeninda faro de naciista ksenofoba ekstremisto okazis en Oslo, en la ĉefurbo de la najbara lando, Norvegio. Kiam politika aŭ religia doktrino generas tiajn monstrojn, ie ajn en la mondo,

Esperanto-Retradio: Memzorgado

Image
Memzorgado Posted by   Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio memzorgado.mp3 Listen on Posterous Kiel mi jam rakontis mi pasigis belan feriosemajnon en la ĉefurbo de Istrio, en Pula. Tio estis feriado iom alia ol planita, ĉar mi ja intencis pasigi du semajnojn en kampadejo. Ĉi-foje ni tamen estis en hotelo en kiu ni ĝuis plenan prizorgadon rilate al la manĝoj kaj la ĉetablaj trinkaĵoj. Estas sendube bela afero esti plene prizorgata. Aliflanke mankas iom da okupiĝo kaj do post unu semajno oni satiĝas kaj volonte reveturas hejmen. En kampadejo tio estas alia afero: Oni kunportas kvazaŭ sian dometon kaj ĉion kion oni bezonas por mastrumi tiun dometon dum la feriado. Oni devas zorgi pri la bona dormado, pri ricevado de radio kaj televido per satelito kaj kompreneble pri la manĝado. Kaj tio postulas multe da organiza laboro. Mi devas noti ĉiun unuopan, ofte eĉ malgrandan sed gravan peceton kaj zorgi ke ĉio estu laŭorde enpakita. Tiu preparlaboro ko

Esperanta Retradio: Duaranga informado

Image
Duaranga informado Posted by   Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio duaranga_informado.mp3 Listen on Posterous Se oni ĉiutage aplikas la lingvon Esperanto, verkante en ĝi kaj eĉ parolante ĝin, do se oni ĉiutage frontas la defion trovi bonan kaj belan stilon kombine kun interesaj enhavoj, tiam oni el tio ricevas alian vidon pri la lingvo ol tiuj kiuj parolas nur pri Esperanto sed apenaŭ en ĝi. Kaj tiu vido ricevita el ĉiutaga aplikado de la lingvo estas multe pli pozitiva, multe pli optimisma ol tiu kiun havas la "batalantoj ĉe la fronto de informado". Informado pri la lingvo ja signifas nenion alian ol kion la komercistoj nomas "vendadon" aŭ la merkatikistoj "almerkatigon". Sed dum tiuj informadaj batalantoj cerbumas kiun strategion ili sekvu resp. laŭ kiu plano ili laboru, ili pretervidas la fakton ke por "vendi" aŭ "almerkatigi" ion necesas havi produkton kiu estas preta kaj taŭga por tio. Kaj Esperanto hodia

Esperanto Tago 2011

Image
Esperanto-Tago 2011 Venontan   mardon, la 26-an de Julio, oni mondskale celebros la naskiĝtagon de Esperanto.  En Britio oni ankaŭ kontaktos la amasmedion, ĵurnalojn, radion, televidon ktp por informi kaj pri la kongreso en Kopenhago kaj pri Esperanto-Tago .   Esperanto-Asocio de Britio uzos tiun eblecon informi ke, interalie, la Brita Registaro nun dungas Esperanto-tradukistojn kaj ke la grava firmao British Telecom uzas la lingvon por reklami siajn varojn.  Vidu detalan konfirmon ĉi-tie   kaj   ĉi-tie . Simile gravas, internacie, la kampanjo de Renata Ventura por gajni lokon en "Trending Topics" de Twitter .  Jen moderna metodo por reklami Esperanton ☺ Se vi pepas do bonvole pepu dum tiu tago kaj ne forgesu metu la afiŝon  #Esperanto al viaj pepaĵoj.  Vidu ĉi-tie ankaŭ - kaj bonvole partoprenu !! Brian Barker Esperanto Lobby

ILEI-konferenco - dua raporto

Image
Komuniko 2 de la ILEI Konferenco Kunsida denso, vespera etoso Jam la suno ekbrilas sur la trian tagon de la 44a ILEI-konferenco en la Universitato de Kopenhago. Post la enkonduka prelego pri la konferenca temo pri lingvaj rajtoj en eduka kaj scienca agado, serio da pliaj sesioj sekvis diversajn fadenojn de la temo: lingvaj kaj kulturaj aspektoj de translimaj kontaktoj, teknologio je la servo de lingvo-instruado, interkulturaj lingvaj ludoj kaj metodikaj demandoj. Pliaj eroj de la faka programo temis pri ekzamenoj, subvenciserĉado kaj apogataj projektoj, E-kursoj en la Korea Respubliko, Ĉinio kiel fekunda kampo por Esperanto, la dana eksprese, kaj kunsidoj por prepari la lingvan festivalon, kiu okazos post du tagoj. La lerneja komisiono kunsidis, kie okazis vigla transdonado de spertoj kaj diskuto pri obstakloj al la enkondukado de kursoj. Emfazite estis la graveco raporti ĉiun okazantan kurson, kaj krome arigi kaj resumi la leĝajn eblojn kaj barojn al la instruado de

N-ro 419 - Gazetaraj Komunikoj de UEA

Gazetaraj Komunikoj de UEA N-ro 419 2011-07-18 44-A ILEI-KONFERENCO KOMENCIGxIS "Lingva politiko kaj lingvaj rajtoj en edukado kaj scienca komunikado" -- jen la kadra temo de la 44-a Konferenco de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj okazanta en la Universitato de Kopenhago. En la inaŭguro la 18-an de julio enkondukis la temon la vicprezidanto de ILEI, Duncan Charters, kiu komence skizis la historion de aranĝoj en kiuj esperantistoj kaj ne-esperantistoj kunlaboris tra lastaj jaroj por esplori diskriminaciajn praktikojn en transnaciaj kontaktoj. Al tiu vico aldoniĝos simpozio dum la du lastaj konferencaj tagoj, organizita de ILEI, kunlabore kun Centro de Esploro kaj Dokumentado pri la Mondaj Lingvaj Problemoj (CED) kaj la humanistika fakultato de la Universitato de Kopenhago. Tiu simpozio uzos Esperanton, la anglan kaj la danan. La vicprezidanto informis la publikon pri kontraŭaj evoluoj en decidoj pri lingvo-elektoj en edukado. Lastatempaj iniciatoj portas no

Esperanto Retradio: Havano vigla kaj bunta

Image
Havano vigla kaj bunta Posted by   Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio havano_vigla.mp3 Listen on Posterous Se la ŝtato en socialisma ekonomia sistemo ne plu povas doni laboron al la homoj, ĝi devas permesi al ili labori je propra konto. Ĝuste tio okazas nun en Kubo kie ekde la somero de la pasinta jaro eblas por privatuloj malfermi malgrandajn entreprenojn je propra konto. Ili nomiĝas tial ankaŭ "proprakontistoj" kaj aktivas jam en 178 memstaraj profesioj. La ŝanĝo estas okulfrapa: En la stratoj de Havano aperas bunta bildo. Oni vidas multajn novajn rapidmanĝejojn, vendobudojn kaj malgrandajn atelierojn. Kaj ili ĉiuj havas siajn ŝildojn. Tiu bunteco superpentras la tristan staton de la renovigendaj disfalantaj domoj kaj subite la urbo fariĝas ne nur bunta sed ankaŭ brua pro la multaj diversaj aktivecoj kiuj tie funkcias, kvazaŭ la pasintaj tempoj revenus tien. Ekzistas nun ekz. en la centra urba kvartalo Vedado merkatoj por vestaĵoj, a

Esperanto Retradio: Tofuo

Image
Posted by   Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio tofuo.mp3 Listen on Posterous En la tradicia ĉina medicino je 80 procentoj la ĝuŝta vivmaniero decidas pri la sano de homo. Kion kaj kiom manĝi, je kiu horo tio estas esenca por la vivo. Troviĝi sin "en sia mezo", do en stato de interna kaj ekstera ekvilibro, ĉion tion la homo plejparte povas decidi mem. Laŭ la instruo de la tradicia ĉina medicino la konsumo de viando kaj de laktoproduktoj estas malrekomendinda. Por nutri sin per sufiĉe da proteino la produktoj el la sojfabo estas bonega rimedo. La sojfabo liveras kaj lakton kaj ion kio similas al viando, nome la tofuo. Ĝi apenau havas propran guston, do necesas prilabori ĝin kaj aldoni spicaĵojn. Jen kion Vikipedio diras pri tofuo: Tofuo (aŭ toŭfuo aŭ sojkazeo) estas origine azia manĝaĵo farita el sojfaboj. Ekde la 20-a jarcento ĝi ankaŭ popularas en la okcidenta mondo pro la vegetarisma kaj veganisma movadoj. El la sojfabo

N-ro 417 - Gazetaraj Komunikoj de UEA

Gazetaraj Komunikoj de UEA N-ro 417 2011-07-16 Enhavo: 1400 aligxintoj unu semajnon antaux la 96-a UK Vergara pri la Kongresa Temo de la 96-a UK 96-A UK: 1400 ALIGxINTOJ UNU SEMAJNON ANTAUx LA KONGRESO Precize 1400 kongresanoj el 66 landoj estis registritaj kiel aligxintoj al la 96-a Universala Kongreso de Esperanto unu semajnon antaux gxia komenco. La cxi-jara UK okazos en Kopenhago de la 23-a gxis la 30-a de julio. Al la tri antauxaj UK-oj en la dana cxefurbo aligxis 2200 esperantistoj en 1956, 1550 en 1962 kaj 1227 en 1975. La cxi-foja nombro kreskos ankoraux per surlokaj aligxoj dum la kongresa semajno. Aligxoj pere de la kotizperantoj de UEA aux cxe la Centra Oficejo ne plu estas akceptataj. Ankaux cxi-jare la unuan lokon en la kongresa statistiko havas Francio kun 175 aligxintoj. Pli ol 100 aligxintojn liveris krome Germanio (140) kaj Japanio (101), dum el la gastiga lando Danio aligxis gxis nun 86 kongresanoj. Aliaj landoj kun minimume 25 aligxint

Esperanto Retradio: Iksodo

Image
Iksodo Posted by   Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio iksodo.mp3 Listen on Posterous En Aŭstrio ĉiujare dum printempo aperas grandaj afiŝoj kiuj atentigas pri la danĝero de infekto je meningito per mordo de iksodo kaj alvokas al vakcinado. Mi ĝis nun neniam sekvis tiun averton ĉar mi ne metis min en danĝeron trairante arbaron aŭ arbustaron. Nun mi ja promenas tra arbaro sed mi vestas min per longa pantalono kaj fermita ĉemizo kaj atentas ĉiun tuŝiĝon sur la korpo. Sed mi konscias ke la danĝero tamen restas. Jen do bona okazo por pritrakti la temon de iksodoj. La sekvan priskribon mi trovis en Vikipedio. Iksodo (Ixodes) estas genro de traĥeuloj el la ordo de akaruloj, kiu vivas sur herbo, arbetoj kaj gramo, sed suĉas sangon de mamuloj. Ĝi transigas mikrobojn ke kaŭzas malsano de Lyme (Borrelia) kaj makula febro (Rickettsia rickettsii). Ĝi forte multiĝas, se la vintro estas milda, la somera varmeta, pluva. En Hungario vivas ekz. 42 specio

Bitlibroj en Esperanto

Bitlibroj de la eldonejo Mondial en Esperanto... En la retejo http://bitlibroj.com estas troveblaj, provlegeblaj kaj aĉeteblaj nun 21 bitlibroj en Esperanto! La libroj kun refluanta teksto estas legeblaj ne nur sur grandaj komputil-ekranoj kaj sur komputilaj tabuletoj, sed ankaŭ sur la legiloj Sony Reader kaj Nook kaj sur inteligentaj poŝtelefonoj (iPhone, Android) kun la programeto "Google Books" - ja la bitlibrejo de la eldonejo Mondial en Novjorko estas parto de la bitlibraj ofertoj de Guglo (Google eBooks). La bitlibroj de Mondial estas aĉeteblaj dume nur en Usono. En aliaj landoj, vi tamen povas vidi ekzemplajn paĝojn (20 % de libro). Ni forte esperas ke Guglo tre baldaŭ malfermas sian bitlibran vendejon por la tuta mondo! Por legi bitlibron sur telefono, elŝutu la programon (app) Google Books! [laŭ J. Camacho] ----- fonto: Ret-Info http://www.eventoj.hu =================================================================================

Esperanto Retradio: Biciklo

Biciklo Posted by   Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio biciklo.mp3 Listen on Posterous Biciklo estas home pedale pelata veturilo, kiu konsistas el kadro kun du radoj, unu malantaŭ la alia. Por sin movi per la biciklo la uzanto sidas sur selo kaj ruligas la radojn per piedpremo sur pedalojn. La biciklanto regas la direkton kaj la bremsojn per siaj manoj sur stirilo (ekzistas ankaŭ bremsoj funkciigataj per la pedaloj). Unue uzataj en Eŭropo en la 19-a jarcento, bicikloj nun nombriĝas je pli ol unu miliardo tutmonde kaj estas ĉefa transportrimedo en multaj regionoj, i.a. en Ĉinio kaj Nederlando. Ili estas popularaj ankaŭ por distriĝo, kaj adaptiĝis al uzado en multaj aliaj kampoj de homa vivo inkluzive infanludilojn, korpan trejnadon, militajn kaj policajn agadojn, kurierservojn kaj sportojn. La baza formo de tipaj biciklaj kadro, radoj, pedaloj, selo kaj stirilo apenaŭ ŝanĝiĝis depost kiam la unua ĉenpelata modelo estiĝis ĉirkaŭ 1885, kvanka

E-RetRadio: Evoluigi la praktikan lingvon

Image
Evoluigi la praktikan lingvon Posted by   Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio evoluigi_praktikon.mp3 Listen on Posterous En la interreto mi ŝatas legi ion aktualan en Esperanto. Mi ja daŭre serĉas inspirojn por trovi ĉiutage novan temon por la Retradio. Bonega fonto por tio estas Vikipedio. Mi povas preni artikolon el Vikipedio, aldoni kelkajn proprajn frazojn kaj jen mi havas novan materialon por sonartikolo.. Tiuj kiuj metas artikolojn en Vikipedion pro tio estas ege valoraj kunevoluigantoj de la praktika lingvo. Ili restas en la ombro, sed ili estas tre gravaj. Alia fonto en la interreto kiu povus doni inspirojn estas "Libera Folio". Sed dum la mondo progresas kaj ankaŭ Esperanto evoluas kiel mi ĵus montris, la primovadaj kaj prilingvaj artikoloj kaj diskutoj tie vekas alian impreson: Anstataŭ progreso estas stagno. Oni ludas la samajn diskojn kiel jam antaŭ jardekoj. Precipe la etoso tie estas tre malbona, nome acida. Oni ja daŭ

N-ro 416 - Gazetaraj Komunikoj de UEA

Gazetaraj Komunikoj de UEA N-ro 416 2011-07-03 Enhavo: ILEI kaj UEA subtenas la universitatan trejnadon Denove helpo al Esperanto-bibliotekoj ILEI KAJ UEA SUBTENAS LA UNIVERSITATAN TREJNADON Tra la lastaj du jaroj UEA kaj ILEI kunlaboris por finance kaj praktike subteni la instruisto-trejnan programon de la Universitato Adam Mickiewicz (UAM) en Poznano, Pollando. Ili tion faris per disponigo de kvar stipendioj en la valoro de 250 euxroj, por mildigi al precipe junaj kursanoj el malpli pagipovaj landoj iliajn kurs- kaj vojagx-kostojn. Prioritaton oni donis al tiuj, kiuj povis montri klaran intencon aktive instrui la lingvon post aux ecx dum la studado. Por 2011, UEA kaj ILEI denove anoncas la eblon pri la nove lancxota tri-jara kursaro pri interlingvistiko, kiu kovros vastan gamon de temoj: lingvo, kulturo, literaturo, tradukado, utiligo, kaj, nelaste, pedagogio. La kurso komencigxos en septembro 2011, kaj la stipendioj rilatos al la unuaj du semestroj de la

Netolero de laktozo

Image
Netolero de laktozo Posted by   Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio netolero_laktozo.mp3 Listen on Posterous Antaŭ kelkaj tagoj mi babilis kun najbarino kaj demandis ŝin ĉu ŝi planas fari diversajn feriovojaĝojn. Ŝi rakontis ke al ŝi estas tre malfacile restadi ie ekster la propra hejmo ĉar ŝi plej ofte ricevas gravajn digestoproblemojn dum vojaĝo. Dum longa tempo ŝi ne estis koninta la kaŭzon kaj nur post senrezultaj medicinaj esploroj kuracisto menciis la eblon ke ŝi suferas je netolero de laktozo. Ŝi do evitis manĝi ĉion kio povus enteni laktozon, do laktosukeron, kaj konstatis ke jes tio estis la vera kaŭzo por ŝiaj problemoj. Ĉar sufiĉe multe da homoj suferas je tiu digesta problemo mi ĉi-sekve donas priskribon de la afero: Netolero de laktozo estas digesta problemo, en kiu oni ne povas digesti la laktosukeron pro manko aŭ apenaŭ produktado de la malkombina enzimo, la laktazo. Laktazo aŭ β-galaktozidazo estas la enzimo partoprena