Esperanto-Retradio: Por interkompreniĝi ni bezonas volon

Por interkompreniĝi ni bezonas volon

Por_interkomprenigxi.mp3 Listen on Posterous

Tiun ĉi sonartikolon plene verkis kaj produktis Andrzej Bach el Pollando.

Group_Discussion.jpg

Kiam mi komencis lerni Esperanton kiel junulo sufiĉis al mi, ke oni ebligis al mi ekposedon de tre facila medio, kiun mi rapide ellernos, kaj tio permesos senprobleme komunikiĝi kun aliaj lingvouzantoj. Kaj certe ĝuste tiel estas. Sed komunikiĝi ne devas signifi interkompreniĝon ĉu interkonsenton. Sed tiutempe mi pensis, ke Esperanto ebligas ĉiujn tiujn eblecojn. Nun mi iomete ŝanĝis mian opinion. Ie mi aŭdis tian konstaton: Esperanto ne ebligas interkompreniĝi kun propra edzino. Mi plene konsentas spertinte tion praktike en mia geedza vivo, kio tute ne signifas, ke mi ne estas feliĉa kiel edzo.

Al interkompreniĝo inter homoj kondukas ŝaĵne multaj vojoj. Esperantistoj ofte grupiĝas por agi, ne malofte eĉ batali por enkonduki Esperanton al diversaj branĉoj de la vivo. Kial tio okazas? Mi pensas, ke pro siaspeca malpacienco, ke eble Esperanto disvolviĝas iom tro malrapide. Sed ĉu vere malrapide? Eble jes, sed kio estas kaŭzo de tio? Lingvo uzata vivas sen speciala ekstera helpo, sed simple per sia propra interna vivo. Ĉu Esperanto estas vaste uzata? Ni ja preferas uzi ofte la gepatran lingvon en interparoloj kun esperantistoj por faciligi interkomunikiĝon, ja mankas tempo por trovi ĝustajn vortojn, kaj eblas miskompreniĝi. Ĉu vi neniam spertis ion similan? Do kiel montri eblecon de facila interkompreniĝado sen uzi bonkvalitan lingvon?

En diversaj diskutaj forumoj mi renkontiĝis kun interŝanĝo de opinioj, kie treege mankas interkonsento kaj toleremo, kiujn anstataŭas malamikecaj kvereloj, havantaj nenion komunan kun sana diskuto. Kiel do montri al eksteruloj la eblecon interkonsenti, se ni preferas uzi Esperanton por neniel rezigni pri nia propra opinio? Propra opinio estas nia proprieco, kaj tiel restu. Ekzistas tamen iuj superaj pravoj, pri kiuj oni devus nepre interkonsenti konsiderante la fakton, ke oni povas diversmaniere atingi niajn celojn. Tiu kiu vidas alian solvovojon ne nepre estas nia kontraŭulo aŭ malamiko. Mi opinias, ke antaŭ ĉio devas realiĝi interna neceso plialtigi la lingvan nivelon de Esperanto-uzantoj, por ke tiu komencu libere vivi. Mi volonte mem lernas kaj helpas lerni al kelkaj komencantoj. Okazas, ke ili diras: malfacila estas tiu ĉi plejfacila lingvo, iom forgesante la Zamenhof-atentigon: vi devas lerni, ĉar la lingvo mem ne venos en la kapon. Kaj tio koncernas kaj komencantojn kaj daŭrigantojn.

Finante miajn pripensojn mi elkore deziras al vi ĉiuj fortan volon disvastigi nian karan lingvon per ĝia ĉiutaga uzo en diversaj situacioj, kaj poste volon interkompreniĝi kaj interkonsenti super ĉiuj diferencoj. Samkiel mi jam pli frue diris: mi tute ne vidas sencon de iu nova kreaĵo, dum la plej perfekta por mi Esperanto sufiĉas kaj donas plezuron. Mi nur aldonu, ke pli senca estas montri la ideojn ligitajn kun la kreo de E-o al pli multaj, novaj homoj, ĉar kelkaj, kiuj jam konas la lingvon verŝajne enuas, do ne pri tiuj temas, temas nur pri tiuj, kiuj ne nur ekregus jam bone funkciantan komunikilon, sed samtempe volus surbaze de tiu ĉi komunikilo vere interparoli kun aliaj, tute diversaj personoj - alie nenio havas sencon.

Do estas por mi demando: ĉu hodiaŭaj uzantoj de Esperanto (morgaŭ de alia "pli perfekta, pli plena, pli riĉa ktp. lingvaĵo") ĝenerale volas fari ion gravan por nia mondo? Eble eĉ la plej bona komunikado ne sufiĉos por plibonigi nian planedon?!!! Monda interkompreniĝo bezonas nur pli grandan toleremon anstataŭ koncentriĝi pri iuj diferencoj kaj lingvaj pseŭdoproblemoj. Kiam iu ĉesas gvidi sin per toleremo, ankaŭ lingva, aperas eraraj pensoj pri alia vojo. Mi deziras al ĉiu komprenon de tiu ĉi simpla vero.

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA