Esperanto Retradio: Havano vigla kaj bunta

Havano vigla kaj bunta

havano_vigla.mp3 Listen on Posterous

Havana.jpg

Se la ŝtato en socialisma ekonomia sistemo ne plu povas doni laboron al la homoj, ĝi devas permesi al ili labori je propra konto. Ĝuste tio okazas nun en Kubo kie ekde la somero de la pasinta jaro eblas por privatuloj malfermi malgrandajn entreprenojn je propra konto. Ili nomiĝas tial ankaŭ "proprakontistoj" kaj aktivas jam en 178 memstaraj profesioj.

La ŝanĝo estas okulfrapa: En la stratoj de Havano aperas bunta bildo. Oni vidas multajn novajn rapidmanĝejojn, vendobudojn kaj malgrandajn atelierojn. Kaj ili ĉiuj havas siajn ŝildojn. Tiu bunteco superpentras la tristan staton de la renovigendaj disfalantaj domoj kaj subite la urbo fariĝas ne nur bunta sed ankaŭ brua pro la multaj diversaj aktivecoj kiuj tie funkcias, kvazaŭ la pasintaj tempoj revenus tien. Ekzistas nun ekz. en la centra urba kvartalo Vedado merkatoj por vestaĵoj, arta metio kaj modaj akcesoraĵoj. Eĉ privataj loĝejoj estas uzataj por ĝojigi la palaton de la gastoj. Malgrandaj restoracioj tie, t. n. "paladares" (palatejoj) logas ĝuemulojn per siaj bongustaj pladoj je tre malalta prezo. Por multaj tiaj servoj la etaj entreprenistoj ne devas pagi impostojn kaj tiel la prezoj povas resti malaltaj. Kaj nun la urbo allogas pli da turistoj.

Ĝis majo registriĝis 315.000 proprakontistoj kaj la ŝtato akcelas ilin disponigante al ili neuzatajn ŝtatajn konstruaĵojn. Tio tamen estas bona negoco por la ŝtato ĉar en la ŝtata sektoro oni devas redukti la nombron de postenoj je 500.000. Simple ne plu disponeblas la mono por subvencii neprofitodonajn ŝtatajn entreprenojn kaj ne plu eblas daŭre havi malsveltan ŝtatan aparaton. Oficialaj nombroj pri la ekonomia valoro de la privata sektoro ne ekzistas, sed evidente ĝi jam estas signifa. La negocoj bone kuras, ankaŭ pro la turistoj.

Tiuj reformoj rilate al ekonomia libereco memorigas pri Ĉinio kie tiaj reformoj laŭ la devizo "Ne gravas ĉu kato estas nigra aŭ ruĝa, ĉefaĵo estas ke ĝi kaptu musojn" kondukis al giganta kresko de la ekonomiaj kaj sociaj cirkonstancoj. Kompreneble en la kazo de Kubo oni devas esti pli modesta, sed la reĝimo povas esperi ke en kazo de sukceso de la reforma politiko ĝi havos ŝancon esti tolerata de la popolo. Ĉiukaze por la homoj en Kubo la ekonomiaj reformoj estas esperiga signo kaj ni nur povas deziri al ili bonan sukceson.

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA