Posts

Showing posts from November, 2011

Antaŭkristnaskaj merkatoj

Image
Antaŭkristnaskaj merkatoj Posted by   Anton Oberndorfer to Esperant a Retradio antaukristnaskaj_merkatoj.mp3 Listen on Posterous La kvar semajnoj antaŭ Kristnasko - la Advento - laŭ la origina intenco estu periodo de retiriĝo, de enpensiĝo, de rezigno pri laŭtaj distroj. La kristnaska nokto estas silenta nokto kiel diras mondkonata kanto el la vilaĝo Oberndorf en la lando de Salzburg. Niaj adventaj kantoj priskribas la malvarmon kaj malhelon kaj la sopiron je lumo kaj varmiĝo. La adventa florkrono havas 4 kandelojn kaj je ĉiu el la kvar adventaj dimanĉoj heliĝas plia kandelo. Tiu tuta tradicio konduku nin silentpaŝe al la granda festo de Kristnasko. Lastan dimanĉon vere komenciĝis la advento kaj ĉie en la lando oni multe entreprenis por instigi la homojn viziti la ejojn kie oni organizas la adventan etoson. Jes, oni vere organizas tion, oni povas jam nomi tion eĉ industrion. Tiu advento ne okazas en preĝejoj sed en plej bona kazo antaŭ il

Modernaj teknologioj por Esperanto

Image
Laste aperis La plej novaj varoj ricevitaj de la Libroservo de UEA Modernaj teknologioj por Esperanto, Eseoj , Espero , 2011. Kolekto de kontribuaĵoj prezentitaj dum la Konferenco "Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko", kiu okazis en Modra en novembro 2010. Prezo: 13.50 EUR. Pliaj informoj, reta mendilo : http://katalogo.uea.org?inf=8672

Homoj sur la tero

Image
Homoj sur la Tero Posted by   Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo S. Viana el Brazilo homoj_sur_tero.mp3 Listen on Posterous Unu el la plej gravaj verkoj en la originala Esperanta literaturo estas sendube "Homoj sur la Tero", de la sveda stilisto Stellan Engholm (1899-1960). Verkita en la komenco de la 20-a jarcento, ĝi certe kontribuis, kune kun liaj aliaj libroj, al definitiva firmiĝo de nia kulturo. Mi bone memoras, kiam mi legis ĝin unuafoje, antaŭ multaj jaroj – mi estis ravita! Tial, mi forte rekomendas, ke ĉiu serioza Esperantisto, interesita kapti la esencon de nia lingvo, nepre legu kaj relegu ĝin, ne nur pro la belega, poezieca enhavo, sed ankaŭ pro la mirinde eleganta, esprimriĉa stilo. Temas simple pri la vivo de ordinaraj homoj, kiuj pasadas sur nia tero, generacio post generacio, tiel ke la ĉefa figuro en la verko estas la tero mem. Ĉi tiuj pensoj venis en mian kapon, ki

Esperanta Retradio: La lerneja nigra tabulo fariĝas cifereca

Image
La lerneja nigra tabulo fariĝas cifereca Posted by   Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo Cifereca_nigra_tabulo.mp3 Listen on Posterous La tradicia nigra tabulo en lernejoj fariĝis unue blanka, kiam oni anstataŭigis la kretojn per fiodoraj forviŝeblaj feltoplumoj. Je la komenco de la 90-aj jaroj aperis la unuaj modeloj de cifereca tabulo aŭ pli precize de "plurmedia interaga blanka tabulo". Komence ĝi disvastiĝis en Nord-Ameriko kaj poste en Britujo kaj Aŭstralio, kie oni vaste enkondukis tian elektronikan apararaton en baz- kaj mez-lernejoj. Dank' al perfektigo de la cifereca tabula sistemo (aparataro kaj programaro) hodiaŭ ĝi fariĝas pli kaj pli disvastiĝinta eĉ en evolulandoj. Temas fakte pri tuta sistemo (vidu la bildon supre), kiu konsistas el cifereca tabulo (interaganta aŭ per elektronika plumo aŭ per fingroj), komputilo kaj projekciilo u

TEJO-aktuale, numero 291, 2011-11-25

Image
tejo aktuale Numero 291, 2011-11-25 La plej freŝaj informoj pri la Tutmonda Junulara Esperanto-Movado En la numero: Sinprezento de programisto de PS 2.0-retejo Profilmodifado ĉe Pasporta Servo reebligita! [Esperantistoj] Esperantistoj en la Eŭropa Parlamento Apero ĉe Vinilkosmo de "Duope" de KAJTO kaj la kubaj AMINDAJ [Esperantistoj] Ĉu vi konas la movadon pri "Free Hugs" (senpagaj brakumoj)? [Esperanto] Subtena kampanjo al Vinilkosmo per mendado de savitaj diskoj [baveleto] Re: (esper-german) 1a Esperantista Migrado Aŭtuna kun videofilmo en la reto 28a Printempa Semajno Internacia (PSI), 2a ĝis 9a de aprilo en Bonn, Germanio La Esperanta Gazetejo Venontaj renkontiĝoj Kolofono SINPREZENTO DE PROGRAMISTO DE PS 2.0-RETEJO Saluton, karaj! Mia nomo estas Daniel Bebelacqua, el Urugvajo. Eble kelkaj el vi jam konas min kiel kunrespondeculon pri Radio Aktiva, kaj ekde aprilo/majo de 2010 mi respondecas pri modifoj kaj aldonoj en la retejon de Pasp

Esperanta Retradio: Ljubljano

Image
Ljubljano Posted by   Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio ljubljano.mp3 Listen on Posterous Ljubljano (slovene Ljubljana, kaj antaŭe ankaŭ konata sub la germana nomo Laibach) estas de 20 jaroj la ĉefurbo de la sendependa Slovenio. La urba areo havas 310.000 loĝantojn (2003) kaj situas ĉe la rivero Ljubljanica. Slovenio, la malgranda lando inter Adriatiko, Alpoj kaj Kroatio, ĉi-jare festas jubileon: De 20 jaroj Slovenio estas propra ŝtato. Dum jarcentoj ĝi apartenis al la regno de la Habsburga dinastio, de 1918 ĝi estis parto de Jugoslavio. La 25-an de junio 1991 Slovenio deklaris sian sendependecon. Kiu volas konatiĝi kun la lando devas viziti la urbon kiu situas en ĝia centro. Kaj kiu promenas tra la stratoj de Ljubljano, rapide eksentas ke la jugoslaviaj jaroj ŝajne sen postsignoj preterpasis: Ĉi tie estas pli da antikva Aŭstrio ol balkano, pli da "dolĉa vivo" ol socialismo. Ljubljana ne estas granda, sed certe multfla

Le Monde diplomatique en Esperanto

Image
Reta eldono de  Le Monde diplomatique en Esperanto Novembro 2011 Por kompreni la mondon en Esperanto: En la Tunisio de 1956 , jam konstituciiga asembleo ,  La turka registaro fronte al la kurda defio,  Hispanio, en tuja danĝero Ĉinujo malsana pro sia  karbo ,  « Verda murego » por Afriko   Kalikato aspiras brili pli hele La ses lastaj artikoloj publikigitaj en  Le Monde diplomatique en Esperanto   temas pri ses apartaj regionoj de la mondo. Redaktitaj de altnivelaj ĵurnalistoj, ili ne supraĵe sed funde traktas ĉiujn temojn, pri kiuj ili fakas. Laŭ kontrakto kun la franca revuo "Le monde diplomatique" en la esperanta reta eldono estas senpage alirebla de ĉiuj, tiel propoonante al esperantistoj de la tuta mondo tre altnivelajn ekonomi-politikajn kaj priekologiajn legaĵojn. Legantoj povas esprimi sian opinion pere de la forumoj, sube de ĉiu artikolo.  J.-M. Cash

Esperanta Retradio: Nova politika movado en Pollando

Image
Nova politika movado en Pollando Posted by   Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio movado_palikot.mp3 Listen on Posterous La politika pejzaĝo en Eŭropo ŝanĝiĝas: Tradiciaj partioj perdas fidon de la popolo, en la ŝuldokrizo dediversaj ŝtatoj nun enoficiĝas teĥnokrataj registaroj kiuj entute rezignas pri reprezentantoj de partioj. Kaj aperas novaj politikaj partioj aŭ movadoj kiuj sufiĉe rapide gajnas multe da fido. Mi jam parolis ĉi tie pri la fenomeno de la pirata partio en Germanio. Ankaŭ en la kutime tre konservativa Pollando aperis nova politika movado kiu kvazaŭ el nenio en la parlamentaj balotoj de 2011 atingis 10,02 procentojn de la voĉoj kaj tiel enirigis 40 deputitojn en la Sejmon, kiel nomiĝas la pola parlamento. Tiuj novaj parlamentanoj ĝis tiam plejparte ne estis konataj pro antaŭa publika agado. Temas pri la Movado de Palikot (pole: Ruch Palikota , RP) starigita de Janusz Palikot, registrita la 1-an de junio 2011. Apud la partio

Esperanta Retradio: Pri nia vojo

Image
Posted by   Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio pri_nia_vojo.mp3 Listen on Posterous Zamenhof verkis la poemon "La Vojo" dum la komenca periodo de la disvastigado kaj envivigo de Esperanto. Tiu periodo de "densa mallumo" el kiu nin konduku la stelo estas jam delonge pasinta. Do tiu parto de la instruo de Zamenhof ne plu estas aplikebla. Ĉu "cent semoj perdiĝas, mil semoj perdiĝas, ni semas kaj semas konstante" ankoraŭ validas? Ŝajnas al mi ke precipe en la E-asocioj oni sekvas ankoraŭ tiun instruon pro manko de koncepto. La rezulto de tia "agado" estas mizera. Ĝi produktas ĉefe "eternajn komencantojn". En la lokaj E-kluboj plej ofte Esperanto nur vegetas, ofte estas nur preteksto por kunestadi en kluba etoso. Mankas tie la defio vere lerni la lingvon por apliki ĝin. Sed Zamenhof skribis ankaŭ pri "guto malgranda, konstante frapante, traboras la monton granitan". Tiu instruo ŝajnas al mi trafa po

Esperanta Retradio: Nova super-antibiotiko

Image
Nova super-antibiotiko Posted by   Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio superantibiotiko.mp3 Listen on Posterous Teamo de esploristoj en Graz disvolvis super-antibiotikon. La nova efik-substanco havas la avantaĝon ke la danĝeraj ĝermoj ne povas fariĝi rezistivaj kontraŭ ĝi. La antibiotiko povus esti aĉetebla en la apotekoj post 7 jaroj. De 10 jaroj la teamo de la graca instituto por biofiziko kaj nanosistemesplorado de la Aŭstra Akademio de Sciencoj esploradas pri la nova super-antibiotiko el modifitaj peptidoj. Intertempe la esploristoj jam eltrovis efik-substancon kaj jam patentigis ĝin en Usono. La nova super-antibiotiko, kiu baziĝas sur kontraŭmibrobaj peptidoj, efikas tute malsimile ol ĉiuj tradiciaj antibiotikoj. Ili trovis efik-substancon kiu batas truojn en la bakteriojn, kvazaŭ oni faras truon per martelo en muron, kaj per tio la bakterioj detruiĝas tre rapide. Ili ne povas defendi sin kontraŭ tio. Tradiciaj antibiotikoj laboras k

Komunikoj de UEA

Image
Gazetaraj Komunikoj de UEA N-ro 434 2011-11-22 UEA EN AFRIKA KONGRESO PRI KULTURO Nome de la Afrika Komisiono de UEA mi partoprenis la Unuan Tutafrikan Kongreson pri Kulturo. Ĝin organizis sub la aŭspicioj de la togolanda registaro la Afrika Reto de Kultur-Iniciatintoj kaj Entreprenistoj (RAPEC) kun la temo Kulturo, ilo por evoluo en Afriko la 17-an kaj 18-an de novembro en Lomeo. Okazis laŭtemaj prelegoj kaj atelieroj, i.a. pri vivantaj spektakloj, eldonado/distriburetoj, modo, belartoj kaj bildarto/komunikado. En la lasta, kiun prezidis la ministro Cornélius Aidam, mi intervenis, kiam leviĝis la problemo pri harmoniigo de rilatoj inter kulturaj agantoj en Afriko. Mi proponis Esperanton por kontaktlingvo inter afrikanoj kaj inter Afriko kaj la cetera mondo. Kvankam mia propono ricevis komenteton flanke de la gvidanto, ĝi ne eniris la finan deklaron de la kongreso. Mi ĝojas pri la partopreno en la diskutoj, ĉar tiel mi povis almenaŭ semi la grajnon en la kapojn pr

Tutmonda, NUR SKRIBA ekzamensesio

Image
ALVOKO al kurs- kaj klubgvidantoj   La ekzamenkomisiono de de UEA planas okazigi tutmondan, nur SKRIBAN ekzamensesion la 9an de junio 2012.   La nur skriba sesio   1)    -   konsistas nur el skribaj taskoj (testo pri gramatikaĵoj, skribaj memesprimoj, t.e. leterskribado kaj je C1 nivelo argumentado kaj kontrolo de 2 legitaj tekstoj. ) 2)    -   daŭras 2/3 aŭ 4 horojn respektive al la niveloj B1/B2 kaj C1. 3)    -   signifas, ke post sukcesa ekzameniĝo la kandidatoj akiros atestilon de ITK, sed nur pri la skriba parto, kaj iam, aliokaze, se ili bezonus kaj volus, ili povus trapasi nur la parolan parton pri kiu ili havos apartan atestilon. La du ekzamenpartoj KUNE konsistigas la KOMPLEKSAN ekzamenon, sed ne necesas trapasi ambaŭ partojn por akiri atestilon pri ajna el la du. 4)   -    kostas precize l

Esperanta Retradio: Vivi en favelo

Image
Vivi en favelo Posted by   Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio Tiun ĉi vojaĝraporton verkis mia filo Philipp en Rio de Janeiro vivi_en_favelo.mp3 Listen on Posterous Rio bonvenigas nin kun pluvo. Pezaj gutoj falegas sur la betonon kaj asfalton de la flughavena areo. Bonŝance jam Bingo atendas nin. Bingo estas juna viro en siaj dudekumaj jaroj kaj li devenas el la malriĉa loĝkvartalo favelo Pereira da Silva en kiu ni pasigos niajn venontajn noktojn. La vera nomo de Bingo ja estas Ozman sed Bingo sonas pli virece, li opinias. Kiel ajn, ni eksidas en lia disfalema Opel-aŭtomobilo kaj atendas pri la okazaĵoj alvenontaj. La supra enirejo de la favelo troviĝas en Santa Teresa, loĝkvartalo de la meza klaso kiu fariĝas ĉiam pli ŝika pro la progresanta suprenklasiĝo. Santa Teresa situas sur monteto kiu etendiĝas inter la centro de Rio kaj la suda zono (kie troviĝas la famaj plaĝoj Copacabana kaj Ipanema. En la deklivoj de la montetoj konstrui

TEJO-aktuale

tejo aktuale Numero 290, 2011-11-21 La plej freŝaj informoj pri la Tutmonda Junulara Esperanto-Movado En la numero: 3a NOVA - Novjara Aranĝo de BEJO (Brazila Esperantista Junulara Organizo), 11-a ĝis la 14-a de januaro 2012 en la urbo Formiga, subŝtato Minas Gerais, Brazilo voluntulo serĉatas IJK 2013 en via lando! 70a Regiona Staĝo de Esperanto, 23 / 24 / 25-an de marto 2012, LA PETITE PIERRE, Francio [Esperantistoj] Elŝutu facilan fiziklibron IJF - Internacia Junulara Festivalo 2012, 4a de aprilo ĝis 10a de aprilo 2012, Cattolica, Italio [Esperantistoj] Nova ligo de rettelevidkanalo Telecentral [Esperanto] La Vojaĝo » ITINEROJ » Laŭ Transsiberio en Ĥanojo Ekoturisma Vortaro aĉetebla ĉe Kava Pech Venontaj renkontiĝoj Kolofono 3A NOVA - NOVJARA ARANĜO DE BEJO (BRAZILA ESPERANTISTA JUNULARA ORGANIZO), 11-A ĜIS LA 14-A DE JANUARO 2012 EN LA URBO FORMIGA, SUBŜTATO MINAS GERAIS, BRAZILO La venonta NOVA - Novjara Aranĝo de BEJO (Brazila Esperantista Junulara Organi

Esperanta Retradio: Dialekta dialogo en dezerto

Image
Dialekta dialogo en dezerto Posted by   Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo Dialogo_en_Negevo.mp3 Listen on Posterous Kuracaj skipoj lernadas la beduenan araban dialekton En la dezerto de Negevo, en la suda Israelo, loĝas beduena populacio de proksimume 180 miloj da personoj, ĉiuj oficiale plenrajtaj israelaj civitanoj. Ĉirkaŭ duono el ili loĝas en urbetoj kaj la aliaj en pli malpli provizoraj barakaroj aŭ en nomadaj tendaroj. Parto de la beduenoj parolas nur la araban kaj parto ankaŭ la hebrean. Dank' al la ŝtata eduka strukturo, la junuloj lernas la hebrean ekde la tria bazlerneja klaso ĝis la fino de la supera lernejo. Pro tio kaj pro la daŭraj ĉiutagaj kontaktoj kun la juda loĝantaro, plejparto de la beduenaj viroj bone regas la hebrean kaj sufiĉe multaj eĉ kapablas ĝin legi kaj skribi je diversaj niveloj. Malgraŭ tio, multe da beduenoj en Negevo

Esperanta Retradio: Mirindaĵoj en la mondo

Image
Mirindaĵoj en la mondo Posted by   Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo S. Viana el Brazilo mirinda_mondo.mp3 Listen on Posterous Naturaj belaĵoj fascinas la homojn. Vidado de majestaj, grandiozaj pejzaĝoj kaŭzas al la homa menso senton de ekstazo kaj mirego. Pro tio, oni emas vojaĝi centojn, milojn da kilometroj nur por kontempli ilin. Kaj eĉ rigardado al fotoj kutime ravas plej multajn spiritojn. Jen la kaŭzo de furora sukceso de poŝtkartoj kaj interretaj fotkolektoj. Tiu kurioza apartaĵo de la homa sentemo lastatempe aliĝis al alia homa tendenco: konkuremo. Rezulte de tiuj du inklinoj, oni decidis krei internacian konkurson, por decidi, kiuj estas la sep plej belaj naturaj allogaĵoj en la mondo. Unuavide la subjektiveco de tia elekto faras la konkuron tute neebla, ĉar kiujn kriteriojn uzi? Kiel mezuri la gradon de beleco de iu pejzaĝo? Oni solvis tiun problemeton per... voĉdonado

Internacia komerco per Esperanto — ĉinoj staras sur la plej alta ŝtupo de la podio

Image
---------- Forwarded message ---------- From: Henri Masson < espero.hm@wanadoo.fr > Date: 2011/11/18 Subject: (((Twitter_agado))) 2011.11.18 # Internacia komerco per Esperanto — ĉinoj staras sur la plej alta ŝtupo de la podio . # Internacia komerco en Esperanto — ĉinoj staras sur la plej alta ŝtupo de la podio El raporto de Ĉ ielismo 王天义 tra Renato Corsetti, kompletigita per ligiloj La 29-30an de Okt. 2011 okazis IKEF-Ĉina 2011 — La 5a Jarkunveno de Ĉinaj E-komercistoj en la urbo Hangzhou , ĉefurbo de Zhejiang-Provinco , oriente de Ĉinio. Ĉe la Jarkunveno estis 42 personoj, el kiuj estas 26 oficialaj delegitoj nome de kompanioj kaj entreprenoj inkluzive eksterlandaj brazila Da Vinci Ltd a, hispana Suministros Agroindustriales Franquesa S.A . , irana Magenta (Shanghai) Co ., Ltd kaj itala Mondo del Vino . La jarkunvena programo estas reĝisorita de sro ZHAO Chenghua, me

Esperanta Retradio: Vento en la fuelujo

Image
Vento en la fuelujo Posted by   Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio vento_fuelujo.mp3 Listen on Posterous La vento blovas kiam ĝi volas - por ŝanĝi la energipolitikon tio ne estas problemo. Solvon ofertas hibridaj energicentraloj: Ili transformas ekologie ĉerpitan elektron al hidrogeno kaj tiu hidrogeno estas stokigebla. Proksime al Berlino nun tia centralo enfunkciiĝas. Energimastrumantoj prognozas grandan estontecon por tiu tekniko. Elektra kurento ebligis la alte industriigitan socion - sed ĝi havas grandan malavantaĝon: Ĝi nur malfacile estas stokigebla. Tio ja eblas per pumpstokigaj centraloj aŭ helpe de grandegaj akumulatoroj sed ilia kapacito estas limigita. Precipe ekologie ĉerpita elektro el vento kaj suno estas la problemo. Ĉar la ĉerpopovo de ventoradoj aŭ sunĉeloj enorme oscilas - laŭ nubokovriĝo kaj venta situacio. Nun povus troviĝi solvo: t. n. hibridaj centraloj. La tutmonde unua tia centralo ekfunkciis proksime de Berlino.

Esperanta Retradio: Ultraviola radiado

Image
Ultraviola radiado Posted by   Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio ultraviola_radiado.mp3 Listen on Posterous Britaj esploristoj kredas ke ili trovis la magian formulon por prognozi la vintran veteron: Ili konkludis ke malpli forta UV-radiado povas kontribui al malvarmaj vintroj precipe en norda kaj centra Eŭropo, dum pli forta radiado havas laŭ ili la kontraŭan efikon. Ili prognozas ke ankaŭ la venonta vintro en la menciitaj eŭropaj regionoj alportos tre malvarman veteron. Ni vidos ĉu ili pravas. Ĉiukaze la fenomeno de ultraviola radiado meritas atenton. El Vikipedio mi ĉerpis jenan informon: Ultraviola aŭ transviola radiado estas elektromagneta radiado kun ondolongo inter 380 nm kaj 10 nm. La supran limon de ĝia ondolongaro formas la viola lumo, kiu estas la plej altfrekvenca lumo videbla por la homa okulo. La suba limo estas arbitre fiksita; radiadon kun pli mallongaj ondoj oni nomas rentgena. Ofte oni jene dividas la ultraviolajn radiojn