Miriado da Tekstoj en Esperanto

La aŭtomata tradukado en Esperanto evoluas tre forte. Tago post tago, oni vidas ĝin plibonigita kaj portanta grandan publikigadon al la reto. Hodiaŭe, ni havas: Traduku.NetWikiTrans - EsperantoGramTrans » HomeVikitradukilo versio 0.1 , Apertium

300px-Evidento.jpg

Tamen, unu el la plej amase produktanta retejo estas WikiTrans. Jen kiel ĝi priskribas sin mem: 

La WikiTrans-projekto estas esplor- kaj evoluigo-projekto de la dana lingvoteknologio-firmao GrammarSoft ApS, kunlabore kun University of Southern Denmark (Suddana Universitato). La ĉefa celo de la projekto estas permesi trans-lingvan uzadon de Vikipedio-artikoloj, pere de paralela tradukita retejo.

Ĉu vi povas kredi kiom da artikoloj estis tradukitaj de tiu retejo? 

... 8.497.158


Jes, 8,5 milionoj da artikoloj en Esperanto. Tiu estas absolute mirinda informo, kaj plie, la kvalito de la tradukoj estas jam altnivelaj. Vi povas legi ilin miriade kaj retligite en belaspektaj paĝoj, sen kiu ajn problemo rilate al la kompreno de Esperanto. La nivelo de la lingvo estas bonega kaj bonstila. Miraklo de la tekniko, ĉu ne? Se ni ne estas grandamasa ularo en Esperantujo, aliaj bitaj uloj plensvarme laboregadas en nia medio. Konsekvence, nun, ni povas haste progresadi ene de Vikipedio. 

El kiu venis tiom da tekstoj? 

Bone... el la angla Vikipedio (3 milionoj da artikoloj) kaj el la dise ellaborataj tekstoj en la reto. Danke al la internacia angla ni havas multon en Esperanto. La internacia angla multe helpas rekte nian propran Esperanton kaj preparas ĝin al informoriĉa kaj plenkvalita estonteco de demokratia interkompreno, disponigante lavange la mondan literaturon: informada, teknika aŭ beletra.  Ŝufice elokventa rezulto!

Se ni metos nun en guglo-traserĉilejon ("kaj ĉu"), ni vidos, sub ĝi, ke 7 milionoj kaj multaj miloj tuj aperas. Nun ni scias kial ni havas tiom da paĝoj en la reto.  Jen la vero por niaj gapaj okuloj: ili venas el niaj bitaj samideanoj.


Adonis Saliba

Lernu Esperanton: http://epm.brazilo.org

Comments

  1. Mi povus uzi tiun por traduki miajn artikolojn en esperanto nun :) Dankas al vi

    ReplyDelete

Post a Comment

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero