Esperanta Retradio: Atentu pri fitoterapio

Atentu pri fitoterapio

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis d-ro Paŭlo S. Viana el Brazilo

fitoterapio.mp3 Listen on Posterous

phytotherapy-and-phytopharmacology-thumb14964484.jpg

Dum la lastaj jaroj, fariĝis ofta kaj kutima la uzado de fitoterapiaj medikamentoj. Tamen, en mia praktika ĉiutaga profesia vivo mi rimarkas, ke multaj homoj ne klare konscias, kio ili estas, do mi supozas, ke trafaj informoj povas esti utilaj.

Unue, oni devas difini: fitoterapiaj medikamentoj estas substancoj, kiujn oni ekstraktas rekte el natura fonto – ĝenerale vegetaĵoj. Ili havas do siajn klare studitajn efikojn en la homa korpo kaj oni klare kalkulas la ĝustajn dozojn por atingi tiujn efikojn. Ĝenerale, oni preparas ilin en kapsulojn, en siropan, pomadan aŭ kreman formulojn. Eblas ankaŭ enkapsuligi la koncernan planton mem en purigita, pulvorigita, precize kalkulita kvanto.

Multaj homoj supozas, ke fitoterapiaj medikamentoj estas absolute sekuraj kuraciloj, ke ili neniam kaŭzas nedezirindajn efikojn, pro tio, ke ili estas 'naturaj'. Ne estas tiel. Ili estas 'normalaj' medikamentoj. Ili povas kaŭzi sanproblemojn kaj eĉ interveni en la efikadon de aliaj medikamentoj, kiujn oni eventuale englutas kune. Se citi ekzemplojn:

- Vaste konata kuracilo Hypericum perforatum, kiujn oni ofte (kaj kun bonaj rezultoj) uzas kontraŭ depresio, intervenas en la efikon de kontraŭkoncipaj piloloj.

- La tre populara Gingko biloba, kiun oni uzas (kun dubindaj rezultoj) por plibonigi memorkapablon kaj sangocirkuladon, povas interveni en la efikon de aspirino kaj kaŭzi sangokoagulajn problemojn.

Tio signifas, ke fitoterapiajn medikamentojn kuracistoj devas zorge studi antaŭ ol recepti ilin, kaj pacientoj devus neniam engluti ilin je sia propra senkonsulta decido.

Alia eraro estas konsideri, ke fitoterapiaj kuraciloj ekvivalentas al kuracaj teoj, infuzaĵoj aŭ kuracaj manĝaĵoj. En Brazilo, teoj estas konsiderataj kiel simplaj trinkaĵoj, kaj ne submetiĝas al la sama kontrolado kiel medikamentoj. Tamen, eĉ teoj povas damaĝi la sanon, kaj lastatempe la brazila registara organizo, kiu kontrolas vendadon de nutraĵoj, malpermesis komercadon de deko da teoj, kiujn oni konsideras nesekuraj.

Unu plia miskompreno: fitoterapiaj medikamentoj tute ne estas homeopatiaj, sed alopatiaj. Kvankam ankaŭ ĉiuj homeopatiaj medikamentoj estas eltirataj el naturaj fontoj (animalaj, vegetalaj aŭ mineralaj), tamen la preparo de la homeopatiaj sekvas tute apartan teknikon. Homeopatiaj kuraciloj estas multe pli sekuraj ol fitoterapiaj kaj receptado de la unuaj postulas fakajn sciojn flanke de la kuracisto.

Atentu, do, kaj ne neglektu vian sanon: fitoterapiaj kuraciloj estas valoraj kaj 'naturaj', sed oni devas preni ilin zorgeme, por ke ili estu ankaŭ sekuraj.

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero