Esperanta Retradio: Vivi en favelo

Vivi en favelo

Tiun ĉi vojaĝraporton verkis mia filo Philipp en Rio de Janeiro

vivi_en_favelo.mp3 Listen on Posterous

Rio_von_favelinha

Rio bonvenigas nin kun pluvo. Pezaj gutoj falegas sur la betonon kaj asfalton de la flughavena areo. Bonŝance jam Bingo atendas nin. Bingo estas juna viro en siaj dudekumaj jaroj kaj li devenas el la malriĉa loĝkvartalo favelo Pereira da Silva en kiu ni pasigos niajn venontajn noktojn. La vera nomo de Bingo ja estas Ozman sed Bingo sonas pli virece, li opinias. Kiel ajn, ni eksidas en lia disfalema Opel-aŭtomobilo kaj atendas pri la okazaĵoj alvenontaj.

La supra enirejo de la favelo troviĝas en Santa Teresa, loĝkvartalo de la meza klaso kiu fariĝas ĉiam pli ŝika pro la progresanta suprenklasiĝo. Santa Teresa situas sur monteto kiu etendiĝas inter la centro de Rio kaj la suda zono (kie troviĝas la famaj plaĝoj Copacabana kaj Ipanema. En la deklivoj de la montetoj konstruiĝis pluraj faveloj, senstrukturaj setlejoj kies enloĝantoj ne estas laŭjure rekonataj posedantoj de la tereno; setlejoj kiuj estas enloĝataj precipe de la idoj de eksaj kamparanoj kaj sklavoj; setlejoj kiuj ne estas regataj de la ŝtataj aŭtoritatoj sed de karteloj de drogobaronoj, setlejoj kiuj estas fifamaj pro perforto, drogoj kaj malzorgiĝo.

Kun tiuj informoj (ĉu antaŭjuĝoj?) en la kapo ni eniras "nian" favelon. La enirejo kondukas tra malvasta trapasejo - kvazaŭ tra urba pordego - al la interno de la setlejo. Alveninte en ĝi oni trovas densejon de mallarĝaj stratetoj, borderitaj per prefere unu- ĝis duetaĝaj konstruaĵoj el brikoj aŭ el betono. Sur neniu domo manku 1000-litraj barelegoj por akvo kaj satelitaj antenoj.

La gastejo troviĝas en la supra triono de la favelo. Bingo rapidegas laŭ la vojo kaj ni rapidegas malantaŭ li. Por timo tute ne restas tempo. Niaj streĉiĝoj tamen estis kompensataj kiam ni estis alvenintaj en la gastejo. De la tegmenta teraso malfermiĝas belega vido super Rio, la monto Sukerpano kaj la panoramo de la urbo. La plej malriĉaj homoj ĉi tie loĝas en situejo kiu en aliaj urboj estus rezervita por la riĉa supra tavolo.

La gastejo, t. n. hostelo, estas gvidata de brazilanino kaj germana aventur-serĉanto. La gastoj kundividas multe da spaco kun la gemastroj. Oni sufiĉe intense kunvivas kun ili kaj oni povas aŭskulti ilian kvereladon aŭ festadon.

El ĉiuj antaŭjuĝoj kiuj sidas en nia kapo tiu pri la drogoj ŝajnas esti la plej konfirmebla. Super nia gastejo ŝvebas konstanta nubo de haŝiŝa fumo kaj aldone al tio eblas regule aŭskulti enlandan hiphopan muzikon.

Aliflanke pri krimoj aŭ perforto ni nenion povas percepti. Ŝajnas ke nia favelo jam de sufiĉe longa tempo estas pacigita. En la stratetoj la favelanoj afable salutas onin kvazaŭ oni estus en malgranda vilaĝo. Nia ĉeesto nenie altiras atenton, evidente oni alkutimiĝis pri gringoj el la nordo. Ĉio funkcias laŭ sufiĉe senstreĉa ritmo.

En la favelo troviĝas nutraĵvendejo, pluraj baroj kaj eĉ malgranda restoracio. Preĝejo ne jam troviĝas. Unu el la evidente ĝenerale forte reprezentataj evangelikaj kredokomunumoj tamen estas konstruanta preĝejon je la fino de la favelo. Ŝajne por la evangelikuloj eĉ en favelo troviĝas sufiĉe da bezono. Demando pri transcendopromesoj evidente estas sufiĉe granda.

Malgraŭ tio tute ne ŝajnus al ni necese atendi transcendan saviĝon. Kvankam je ankoraŭ tre malalta nivelo, estas tamen nia impreso, ke la favelanoj povas profiti el la ĝenerala suprenkresko de la brazila ekonomio. Ŝajnas ke en la tuta loĝkvartalo disponeblas tubaroj por akvo kaj rubakvo. Ankaŭ elektro kaj interreto troviĝas en la favelo. Multaj homoj trovas laboron ekster la favelo. Laŭdire murdoj jam de multaj jaroj ne plu okazis. Kaj okazas malpli da krimoj ol averaĝe en Rio.

Ĉiukaze ni sentis sufiĉe da bonfarto kaj ni nur povas varme rekomendi nian gastejon Pousada Favelinha (www.favelinha.com) al ĉiu kiu serĉas iom da aventuro kaj ne postulas tro da higieno.

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA