Esperanta Retradio: La timata germano

La timata germano

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo S. Viana el Brazilo

timata_germano_.mp3 Listen on Posterous

alzheimer-13.jpg

Nuntempe, unu el la plej timataj homoj en Brazilo - eble en la tuta mondo – estas "La Germano". Homoj foje eĉ evitas elparoli lian nomon. Temas pri la germana kuracisto Alois Alzheimer (1864-1915), kiu unuafoje priskribis specon de demenco, kiun fine oni alnomis "Malsano de Alzheimer". Temas pri efektive timiga malsano, nome la plej ofta kaŭzo de demenco post la aĝo de 60 jaroj. Kaj ĉar dum la lastaj jardekoj la vivodaŭro konsiderinde kreskis en multaj landoj, tial aperas pli kaj pli ofte kazoj de "Alzheimer". Ĝi atingas meznombre 6 procentojn el la homoj pli ol 70-jaraj, 30 procentojn el la homoj pli ol 80-jaraj kaj 60 procentojn el la homoj pli ol 90-jaraj.

Kial tiom da teruro? Ĉar pro tiu malsano la homoj iom post iom forperdas sian mensokapablon. Grade malfortiĝas la memoro (precipe pri antaŭ nelonge okazintaj faktoj), poste rezonkapablo, humoro kaj movkapablo. Komence, familianoj supozas, ke temas pri depresio, sed la evoluo de la simptomoj poste montras pli vastan damaĝon de la cerbo. Oni ankoraŭ ne trovis kontentigan medikamenton kontraŭ "Alzheimer"; la nuntempa disponebla flegado apenaŭ malrapidigas la progresadon kaj mildigas kelkajn simptomojn.

Do, kiel alfronti tian ĝeneralan teruron? Ekzistas espero: statistikoj montras, ke la ofteco de "Malsano de Alzheimer" estas inverse proporcia al kvanto da jaroj, dum kiuj oni frekventis la lernejon! Alivorte: ju pli multe da lerneja studado, des malpli da malsano. Studoj montras, ke homoj, kiuj emas aktive uzi la cerbon, ricevas iom da protekto kontraŭ la timiga Germano. Kompreneble, tiu protekto ne estas absoluta – eĉ eksprezidenton de Usono la Germano trafis. Sed cerba gimnastiko ja estas efika rimedo: anstataŭ dum horoj pasive sidi antaŭ la televidaparato, legi librojn kaj ĵurnalojn, skribi leterojn, parkeri poemojn, rakonti historiojn, raporti viditan okazaĵon (ekzemple, post legado de ĵurnalo), solvi krucvortenigmojn, ludi muzikilon kaj ŝakon, mane konstrui miniaturojn kaj 'origamon' – jen kelkaj utilaj rimedoj, se oni praktikas ilin regule. Ankaŭ bone funkcias simpla aktiva interparolo kun aliaj homoj pri aktualaj temoj, kun analizado kaj argumentado. Krome, regulaj korpekzercoj estas efikaj, ĉar ili plibonigas la cerban sangocirkuladon.

Lernado de fremdaj lingvoj certe estas ankaŭ tre utila. Kaj se la elektita lingvo estas regula, logika kaj plezuriga, des pli bone. Vi scias: mi aludas al Esperanto. Do, jen mi proponas novan sloganon: 'Lernu Esperanton kaj venku la timatan Germanon!'

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA