Traserĉu tiun blogon

2011-11-06

Esperanta Retradio: La araba popola printempo kaj la protesto en okcidento

La araba popola printempo kaj la protesto en okcidento

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo

La_araba_popola_printempo.mp3 Listen on Posterous
La_araba_printempo

Mohamed Bouazizi estis juna tunizia strata vendisto, kiu brulmortigis sin la 17-an de novembro lastjare kiel protesto kontraŭ polica mistraktado. Lia memmortigo ekis senprecedencajn tumultojn inter la arabaj amasoj. Tiu ĉi popola ribelo jam alnomiĝis "la araba popola printempo".

Sufiĉas foliumi tra la sociaj retejoj de junuloj el Francujo, Britujo, Italujo, Kanado kaj aliaj, por ekkonscii kiom multe la araba ribelo influas la nunajn protestojn en la okcidentaj landoj. Tikle estas perspektive percepti nun, ke eĉ la israela socia protesto, kiu ekruliĝis je la komenco de julio ĉijare, ricevis instigon el la araba ribelo mem.

Tamen la nuna okcidenta protesto ekflagris tute ne hazarde. La meza klaso en la okcidenta mondo jam de longe vivas kiel kaptito de amuzaĵoj/superfluaĵoj, kiujn ĝi tute ne vere bezonas (krom se ĝi celas enriĉigi iajn magnatojn). Sed por financi tiajn superfluaĵojn, la mezklasuloj nepre devas laboregi pli kaj pli. Neniu ja pretas malaltigi sian jam akiritan vivnivelon.

Tiel okazas, ke la meza klaso en la okcidenta mondo elĉerpiĝas ne ĉar ĝi suferas malsaton, kvankam draste mankas laborlokoj, sed simple ĉar mezklasuloj timas perdi la superfluaĵojn, kiujn la kapitalisma mondo reklaminstige trudis al ili.

Ĉiukaze tutklare prezentiĝas situacio de grava necerteco kaj homoj nervoziĝas.

Male al la araba mondo, en okcidento aliĝas nun al la movado kontraŭ la tiel nomata libera tutmonda merkato, ankaŭ junuloj el la meza klaso, kiuj timas la estonton. Gravas krome konsideri, ke en okcidento oni povas fari ŝanĝojn pli facile ol en la arabaj landoj.

En landoj, kiel Francujo, kie la profesiaj sindikatoj estas tre fortaj, oni ne timas amasajn protestojn. Sed landoj kiel Israelo kaj Usono, kie la junularaj protestoj disvastiĝadas, ektroviĝas en serioza embaraso.

Ne ĉiam la strataj demonstracioj estas pacaj kiel ĝis nun en Israelo. En Italujo oni vidis kiom rapide la aferoj povas fariĝi ne plu kontroleblaj. Dum la someraj tumultoj en Londono, oni vidis kiel la krizo estis perforte ekspluatata por detrui kaj prirabi butikojn samkiel okazis dum la sociaj demonstracioj en Francujo.

Inter la okcidentaj demonstrantoj por socia justeco aperas mezklasuloj kune kun nostalgiuloj de komunismo. Oni aŭdigas strangajn postulojn, ofte tute kontraŭajn inter si; do, malfacile antaŭvidi kien ili kondukos.

Sed ĉiukaze unu afero estas certa: tio kio komencis per junulo, kiu brulmortigis sin en Tunizio, enŝoviĝis, laŭ neantaŭviditaj rapido kaj plivastiĝo, ankaŭ en okcidenton.

Tamen, post la barbara linĉado de Muamar Kadafi en Libio (kvankam li persone estis ĉampiono pri barbara krueleco), ekestas la dubo, ke la araba printempo, ĉi foje en Libio, maltrafis la okazon doni esperigan ekzemplon rompante sovaĝan sangan cirklon. Domaĝe!

No comments:

Post a Comment