Posts

Showing posts from November, 2012

Tagaj novaĵoj mallonge - kaj per voĉo, kaj per teksto!

Image
TAGAJ NOVAĴOJ MALLONGE - KAJ PER VOĈO KAJ PER TEKSTO!  Kio estis la ĉefaj novaĵoj hodiaŭ en la mondo? - je tiu demando faras respondon Maximiliano Catania el Argentinio, redaktoro de novtipa jutuba novaĵservo! Jam de pluraj monatoj li ĉiutage resumas en Esperanto la plej gravajn novaĵojn en 1,5 minuta aŭd-vida kompilaĵo per jutuba filmeto: oni vidas frapfilmeton (kiel en televidoj) , aŭdas la novaĵojn (kiel en radioj) , kaj sub la filmeto oni povas ankaŭ legi la voĉlegitajn tekstojn, kiu povas multe helpi la komencantojn. Tiuj aŭdvidaj tagaj novaĵoj estas spekteblaj en propra kanalo de Youtube ĉe http://www.youtube.com/user/mxcatania/feed?filter=2   Maximiliano Catania produktis jam pli ol 100 novaĵ-registraĵojn, kiujn oni povas spekti laŭ diversaj enhav-kategorioj: eo-novaĵoj, sportaj novaĵoj, novaĵoj por Muzaiko, novaĵoj de BBC, ktp. La kompilaĵoj estas aŭd-videblaj ne nur en la jutuba kanalo, sed ankaŭ en la novaĵportalo RTE ĉe http://novajhoj.weebly.com/

Suspektinda enigmo pri "Homo sapiens sapiens"

Image
Posted by    Anton Oberndorfer  to  Esperanta Retradio Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo suspektinda_sapiens.mp3 Listen on Posterous Kio okazis al ĉiuj aliaj specioj de homoj? Pli-malpli ekde antaŭ du milionoj ĝis 12 miloj da jaroj, en ĉiu specifa periodo, vivis sur la kontinenta bloko "Afriko-Azio", samtempe kaj sufiĉe ofte eĉ samloke, malsimilaj specioj de homoj (ekz. "erectus", "neanderthalensis", "sapiens" ktp.). La posta nuna situacio, kie, ekde antaŭ 12.000 jaroj, la ununura homa subspecio "homo sapiens sapiens" vivas sur la tuta terglobo estas surpriza, eksterordinara, verdire suspektinda. Kio okazis al ĉiuj aliaj specioj de homoj? Ĉirilate ekzistas du ĉefaj teorioj, kiuj konkurencas inter si. La unua, nomata "teorio de kunfandiĝo" asertas, ke "homo sapiens sapiens", kien ajn li alvenis, dum miloj da jaroj simple kunfandiĝis kun la lokaj homaj specioj. Do, ni

Ne neglektu lumon, bonvolu!

Image
Posted by     Anton Oberndorfer   to   Esperanta Retradio Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis d-ro Paŭlo Sergio Viana el Brazilo ne_neglektu_lumon.mp3 Listen on Posterous Dum la lastaj jaroj, depresio  montriĝis tre ofta malsano. Ĉu la kvanto da kazoj plimultiĝas, ĉu oni pli ofte diagnozas ĝin – la fakto estas, ke en la tuta mondo ĝi montras preskaŭ epidemiajn ciferojn. Pro tio, medicinistoj intense studas ĝin, por klopodi mildigi la suferon de pacientoj. Diversaj faktoroj rilatas   al ĝi: genetikaj, psikotraŭmataj, sociaj, cerbaj misfunkcioj, medikamentoj. Lastatempe, oni eltrovis tute ne atenditan kaŭzon: lumo. Aŭ pli precize: ne adekvata ricevado de lumo.      De longa tempo oni scias, ke dum vintro, precipe en landoj, kie tiu sezono estas rigora, la kazoj de depresio plimultiĝas. Oni jam konstatis ankaŭ, ke nokta laboro estas mense damaĝa al iuj homoj. Nun, en usona universitato John Hopkins, oni decidis detale ekzameni  la efikon de lumo rilate depresion. Pub

Gazetaraj Komunikoj de UEA

Image
Gazetaraj Komunikoj de UEA N-ro 482 2012-11-28 LA REJKJAVIKA UK DISKUTOS PRI JUSTA KOMUNIKADO Insuloj sen izoliĝo: por justa komunikado inter lingvokomunumoj estos la temo de la 98-a Universala Kongreso de Esperanto en Rejkjaviko (20-27 julio 2013) laŭ la decido de la Estraro de UEA. La Estraro ankoraŭ elektos reĝisoron de la temo por plani kaj gvidi ĝian traktadon. Laŭ la estrarano pri kongresoj Claude Nourmont, la elekto ne estis tute facila. Farante la decidon, la Estraro eliris el du premisoj. Unue, oni kutime celas rilatigi la temon al la speciala jara temo de UN kaj Unesko, se ĝi tuŝas la agadkampon de UEA. Por 2013 taŭga jara temo mankas, sed plu daŭras la Dua Internacia Jardeko pri la Indiĝenaj Popoloj (2005-2015). Alia premiso estis la speciala lingva kaj kultura situacio de Islando , daŭrigas Nourmont kaj memorigas, ke la malmultnombra islanda popolo sukcesis tra jarcentoj konservi siajn lingvon kaj kulturon. La insuleco de Islando ne kl

Gazetaraj Komunikoj de UEA

Image
Gazetaraj Komunikoj de UEA N-ro 481 2012-11-27 Enhavo: Movada kaj literatura Malferma Tago Elekto de komitatanoj B de UEA por 2013-2016 MOVADA KAJ LITERATURA MALFERMA TAGO 80 vizitantoj el 13 landoj ĉeestis la 37-an Malferman Tagon de la Centra Oficejo de UEA la 24-an de novembro. Ĝia gastpreleganto estis prof. Humphrey Tonkin, kies du prelegoj prezentis du dimensiojn de lia Esperanto-agado. Sub la temo 125 jaroj: Esperanto tiam kaj nun , la movada aktivulo Tonkin dediĉis la unuan prelegon al la jubileo de Esperanto, traktante precipe la aktualajn defiojn antaŭ UEA. En sia alia prelego, Traduko kaj originalo en la Esperanto-literaturo , la literaturisto Tonkin parolis pri la nocio ke nia literaturo estas en si mem tradukita literaturo, ĉar ĉiu literatura verko en Esperanto estas iasence manifestiĝo de la kultura kaj lingva fono de la verkinto. Tonkin ankaŭ prezentis la libron Pri homoj kaj verkoj kune kun ĝia alia redaktoro Mi

Energikonzernoj cedos potencon

Image
Posted by    Anton Oberndorfer  to  Esperanta Retradio energikonzernoj_cedos.mp3 Listen on Posterous Revolucion en la energiproduktado postulas esploristo de la universitato de Linz, Niyazi Serdar Sariciftci, ĉar la atomenergio ne povas solvi la energiproblemon. "Ni bezonas malcentran produktadon kaj provizadon de energio el sunradiado", diras la profesoro pri fizika ĥemio kaj estro de la Instituto por Organaj Sunĉeloj ĉe la Johannes Kepler Universitato en Linz. La homaro bezonos en la jaro 2030 ĉirkaŭ 10 ĝis 15 teraŭatojn da aldona energiproduktado. Tio korespondas al duobligo de la hodiaŭa kvanto. Eĉ se tiu takso estus malpli alta, stariĝas la demando kiel tio estos realigebla. Ĉiukaze nafto kaj atomenergio ne sufiĉos. "Ni estas kondamnitaj havi pli altan prezon por nafto. Estas nur la demando, en kiu rapideco tiu prezaltiĝo alvenos ĉe nia socio." Ankaŭ la espero pri malpli kosta gaso trompas. Ĉar pri la nerekalkulebla ligiĝo de la prezo por gaso

Pri nia lingvo

Image
Posted by    Anton Oberndorfer  to  Esperanta Retradio Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Gdynia en Pollando pri_nia_lingvo.mp3 Listen on Posterous kun eksterlanda gasto en nia klubejo Kiam de tempo al tempo al ni alvenas esperantistoj el alia lando, tiam en la klubejo okazas granda festo. Ĝuste nun ni havis la okazon gastigi esperantistinon el Svedio dum du sukcesaj vesperoj en la klubejoj en Gdinio kaj Sopoto. Krome mi mem kun kelkaj gdinanoj, kiuj akompanis ŝian tutan estadon en la Triurbo, povis babili kun ŝi preskaŭ la tutan mardon, ĉar ni kune veturadis tra diversaj lokoj per mia aŭtomobilo tiam. Mi decidis dividi kun vi fragmente la etoson de unu el la vesperoj en Sopot, kie mi ĉeokaze ŝaltis mian sonregistrilon. En ambaŭ klubejoj regis nur Esperanto, kio verŝajne estis tre instiga travivaĵo por ĉiuj el ni, pri kio povas atesti granda frekvenco. Pluraj el ni kaptis la okazon por interŝanĝi kelkajn frazojn kun la persono, kiu ne konas la polan,

Mankanta dormo vekas manĝemon

Image
Posted by    Anton Oberndorfer  to  Esperanta Retradio mankanta_dormo.mp3 Listen on Posterous Kiu nesufiĉe dormas, tiu emas havi pli grandan apetiton kaj verŝajne dikiĝos. Aktuala studaĵo nun montras kio kaŝiĝas sub tiu efiko. Kulpas laŭ tio la hormonoj - tamen ĉe viroj kaj virinoj laŭ tute malsamaj manieroj. Dum kelkaj tagoj tutsimple ne eblas satmanĝi. Malgraŭ la granda porcio da spagetoj kun saŭco ankaŭ taseto kun ĉokoladkrema deserto estas aldonenda, kaj ankaŭ post du bulkoj por la matenmanĝo la satiĝo ŝajnas esti tute neatingebla. La startilo por la granda apetito verŝajne troviĝas dum la nokto. Tion montris nun esploristoj. Laŭ tio hormonoj kaŭzas ke dormomanko kondukas al manĝemo. Jam ĉe pluraj esploroj la sciencistoj estis observintaj ke homoj kiuj nur malmulte dormas havas tendencon dikiĝi. Ĝis nun tamen estis plejparte malklare kio precize kaŝiĝas sub tiu efiko. Kiuj procezoj estas funkciigataj pro la dormomanko tiel ke kreskos la lardo ĉirkaŭ la koksoj? Por

Eĉ prudenta homo ne ĉiam prudente kondutas

Image
Posted by     Anton Oberndorfer   to   Esperanta Retradio Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo teruro_literaturo.mp3 Listen on Posterous Momentoj de teruro kaj literatura citaĵo Lerta saĝulo estas tiu, kiu kapablas sin liberigi el grava danĝero, kiun prudenta saĝulo jam dekomence evitus. Sed verŝajne eĉ prudenta homo ne ĉiam prudente kondutas. Malgraŭ, ke jam pasis pli-malpli kvar dekoj da jaroj ekde kiam okazis la eventoj, kiujn mi sube priskribos, ili restas gravuritaj en mia memoro kaj, pripensante ilin, mi bonege rememoras la tiamajn sensaciojn de pura teruro. Ankaŭ se, jam kiel junulon, oni ne min difinis aventurema nesingardulo, sed tute male, ĝuste, kiam mi troviĝis sola en la naturo, mi emis endanĝerigi min mem. Verŝajne, ĉar mi naskiĝis sur la Alpoj, ĉiam allogis min longegaj montaj promenadoj tutsole por ĝui pri ekscitado de kompleta libereco dum multe da horoj. Tiu ĉi ekscitado ĉefe kulpis pri mia malprudenteco. En la supr

Legi Tekston

Image
Posted by    Anton Oberndorfer  to  Esperanta Retradio legi_tekston.mp3 Listen on Posterous Kiam oni legas tekston, oni vidas bildon kiu konsistas el vortoj kiuj siavice konsistas el literoj. Tamen kvankam temas pri bildo, la leganto ne vidas ĝin kiel tuton, sed por kompreni la enhavon de tiu bildo, la leganto devas kvazaŭ skani ĝin. Tiu skanado en la kazo de la latina skribo komenciĝas supre maldekstre kaj finiĝas ie malsupre dekstre. La leganto devas unue ekkoni la unuopajn literojn kaj kunmeti ilin en sia cerbo al vorto, al vorto kiun la leganto plej ofte jam konas kaj do povas elvoki ĝin el la memoro. La legado estas tradukprocezo de la bildprilabora parto de la cerbo al la sonprilabora parto de la cerbo. Por kompreni vortojn kaj kompletajn frazojn nome la leganto devas generi la sonojn en si mem. Dum laŭtlegado tio ja estas tute evidenta, sed tio ankaŭ funkcias en iom reduktita formo ankaŭ dum senvoĉa legado. Nun tiu sono povas esti prilaborat

Interreta virtuala ludo por maljunuloj

Image
Posted by    Anton Oberndorfer  to  Esperanta Retradio Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo virtuala_maljunuloj.mp3 Listen on Posterous Oni jam longe diskutis pri tio, ĉu videoludoj bonfaras, malbonfaras aŭ indiferentas koncerne infanojn kaj gejunulojn. Malmodera, longtempa, tro ofta ludado antaŭ la komputilo kompreneble povas damaĝi okulojn kaj malhelpi la lernejan vivon de infanoj. Aliflanke, videoludoj estas sendube potencaj stimulantoj de rezonkapablo kaj rapidreagoj. Cetere, rilate junulojn, tio estas vana diskuto, ĉar la furoraj ludoj nerezisteble kaptis tiun lertmensan publikon, sendepende de la rezultoj. Estas ja konata fakto, ke la cerboj de infanoj kaj junaj homoj multe pli lerte kapablas manipuli ilin. Lastatempe, esploristoj faris al si la demandon: kio koncerne maljunulojn? En  la Universitato de Norda Karolino, en Usono, ili do decidis esplori la aferon. Kaj la rezulto estis frapanta: ofta ludado per interreta virtuala

Enplantaĵo avertas pri korinfarkto

Image
Posted by    Anton Oberndorfer  to  Esperanta Retradio korgardisto_avertas.mp3 Listen on Posterous La medicina tekniko daŭre trovas novajn eblecojn ekkoni malsanojn en frua stadio kaj tiel la batalo kontraŭ malsano povas komenciĝi sufiĉe frue por savi la vivon de paciento. La korinfarkto en la industriaj landoj estas konsiderata kiel unu el la ĉefaj kaŭzoj por morto. Tio eble baldaŭ ŝanĝiĝos. En la germana korcentro en Friburgo oni aplikos unuafoje en Eŭropo novan enplantaĵon kiu per ĝustatempa ekkono de unuaj simptomoj preventas koratakon. Pasintan semajnon la enplantaĵo estis enmetita unuafoje al du pacientoj. La enplantaĵo kun la nomo "Gardisto" enmetiĝas simile al paŝigilo por la koro en la brustan areon kaj ĝi kunligiĝas per drato kun la koro. Nuntempe la procedo estas aplikebla nur ĉe partoprenantoj de studo. En la studo partoprenas jam nur en Usono 80 korcentroj kun ĝis nun apenaŭ 500 pacientoj.  Estas ankoraŭ malklare ĉu kaj kiam la enplantaĵo surmer

Natura eminenteco kaj moderna teknologio

Image
Posted by    Anton Oberndorfer  to  Esperanta Retradio Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo Biosensiloj2_.mp3 Listen on Posterous Noviga detektilo por eksplodaĵoj kaj drogoj Verŝajne baldaŭ malaperos el la flughavenoj la iksoradiaj skaniloj por korpa inspektado. Tutnova israela entrepreno brile kaj sukcese trapasis la testan fazon de neeraripova sekureca sistemo (nomata "BioExplorers"), kiu baziĝas sur la mirindaj flarkapabloj de... musoj. La ĉefa kreinto de tiu sistemo estas Eran Lumbroso, rezerva majoro de la mararmeo kaj doktoro pri biologio, zoologio kaj spertulo pri etologio (t.e. konduto de animaloj). D - D-ro Lumbroso, kio estas la ŝlosilo de la sukceso de via revolucia sistemo? R - Nia detektila sistemo ŝuldas sian esceptan nivelon de sukceso al la optimuma integriĝo de naturaj sensiloj, perfektigitaj fare de la natura evolucio dum milionoj da jaroj, kun la nunaj teknologiaj kapabloj. La flarkapabloj de niaj taŭge dresi

Lumo, aromo, silento kaj... pripensoj

Image
Posted by    Anton Oberndorfer  to  Esperanta Retradio Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Gdynia en Pollando Lumo,_aromo_kaj_silento.mp3 Listen on Posterous En speciale aranĝita ejo la komponaĵo de lumo, aromo kaj silento transportas vin for de la bruo kaj streĉaj aferoj de ĉiutageco. Atendas vin tie mirinda kaj ofte mistera mondo de mutaj objektoj, kies kreintoj, estuloj tre specifaj - foje strangaj, alifoje tre kortuŝaj - invitas vin por ion diri al vi, kvankam ne ĉiam rekte, kiel tio ĉi okazas en la ordinara vivo. Se vi estas preta akcepti la inviton, alidirite, kiam vi pretas malfermi vin je ilia transdono, renkontos vin tutcerte io eksterordinara, kio povas postlasi sian spuron en via memoro por longa tempo. Via malfermiteco kaŭzos, ke vi deziros reveni al tiuspecaj lokoj estantaj kvazaŭ sanktejoj, en kiuj ofte okazas tute neatenditaj pripensoj. Enirante ĉi tien unue vi rimarkas lumon, kiu depende de situacio povas unuamomente

Kial ruĝaj tomatoj estas pli bongustaj

Image
Posted by    Anton Oberndorfer  to  Esperanta Retradio bongustaj_tomatoj.mp3 Listen on Posterous En nia hejma ĝardeno ni ĉiujare plantas tomatojn en potoj. Ili bezonas multe da prizorgado, sed fine la rezulto estas rilate al la kvalito tre kontentiga. Ili maturiĝas per veraj sunradioj kaj tio estas gustebla. Ili havas pli fortan aromon ol tomatoj el la superbazaro. Tomatoj estas tre grava frukto kaj tial oni multe esploras por havi tomatojn kiuj kunigas en si ĉiujn bonajn ecojn kiujn la konsumanto deziras. La plej grava eco kompreneble estas la gusto. Kial ruĝaj tomatoj estas pli bongustaj ol verdaj? Usonaj esploristoj ĝisfunde esploris tiun demandon kaj trovis respondon - en la genetika materialo de tomatoj. La eltrovoj povos permesi estonte tute laŭcele bredi tre bongustajn tomatojn. Enzimo estas la decida faktoro por la malsamaj gustoj de ruĝaj kaj verdaj tomatoj. Esploristoj nun identigis la konstruplanon de tiu enzimo (SICXE 1) en la genetika materialo. Surbaze d

Vizitoj al najbaraj ĉefurboj

Image
Posted by    Anton Oberndorfer  to  Esperanta Retradio vizitoj_najbaraj.mp3 Listen on Posterous Aŭstrio hodiaŭ estas malgranda lando. Antaŭ 100 jaroj la hodiaŭaj ĉefurboj de Ĉeĥio, Slovakio, Hungario, Slovenio kaj Kroatio situis en la aŭstra-hungara regno. Dum multaj jardekoj la kontaktoj kun tiuj landoj estis tre limigitaj, precipe inter la jaroj 1945 ĝis 1989 kiam tie regis komunismaj reĝimoj. Kiel eksportkomercisto mi ja pro negocoj vizitis tiujn landojn kaj iliajn ĉefurbojn, pecipe en la jaro 1978, kaj mi tiam unuflanke spertis la tradician proksimecon kaj la komunan kulturan heredaĵon, sed aliflanke mi ankaŭ vidis kion la komunismo faris el tiuj landoj, kaj tio vere ne estis kaŭzo por ĝojigi min. Kiam fine de la jaro 1989 malfermiĝis la limoj al tiama Ĉeĥoslovakio mi esperis ke ekde nun la malnovaj ligoj reaktiviĝos, sed estis okazintaj tro da rompiĝoj kaj la novaj kontaktoj dum longa tempo restis sufiĉe supraĵaj. Estis ja scivolemo je ambaŭ flankoj kaj okazis reciprok

Artistoj kaj iliaj korpoj

Image
Posted by    Anton Oberndorfer  to  Esperanta Retradio Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo artistoj_korpoj.mp3 Listen on Posterous Kutime oni ligas produktadon de arto al pure mensaj (aŭ, se vi preferas: spiritaj) kapabloj de la artistoj. Sed ne estas tiel simple. Artistoj estas homoj, kaj homoj havas korpon kaj menson (aŭ spiriton). Kaj iliaj korpoj grave influas ilian produktadon de arto. Ĉi tiu aserto sonas versimile, sed ne estas facile science pruvi ĝin.      Sciencistoj tamen estas obstinuloj kaj esploristoj el la Universitatoj de Amsterdamo kaj Maastricht entreprenis lastatempe kuriozan esploron pri la ĉi-supra hipotezo. Oni per mirinda detalemo ekzamenis la verkojn de la germana geniulo Betoveno. La prestiĝa medicinrevuo British Medical Journal publikigis la eltrovojn. Temas pri la influo de lia konata surdeco je liaj komponaĵoj.      Kiel oni scias, laŭgrada surdiĝo komenciĝas per laŭgrada perdo de la percepto de akutaj son