Traserĉu tiun blogon

2012-11-10

Sur bona vojo

Skype1

sur_bona_vojo.mp3Listen on Posterous

Kiel mi jam en antaŭa sonartikolo priskribis, lingvo estas sociteknika fenomeno. Tio signifas ke per certa tekniko - parolado, skribado, vortoj, reguloj - okazas sociaj agoj: La parolanto aŭ skribanto direktas sin al iu aŭskultanto aŭ leganto, ĉu nuna, ĉu estonta. Por tiu celo ĉiu homo disponas pri specifaj formoj de esprimo por komuniki kun homoj el sia proksima medio kaj krome hodiaŭ multaj homoj disponas pri formoj de esprimo por komuniki kun homoj ekster la propra proksima medio.

Hodiaŭ ekzistas du formoj de medioj: la reala kaj la virtuala medioj. Dum la reala medio havas geografiajn limojn, la virtuala medio estas principe tutmonda, sed ĝi limiĝas al tiaj homoj kiuj esprimas sin en sama komuna lingvo. En la virtuala mondo eblas kontaktoj inter homoj kiuj vivas malproksime unu de la alia kaj kiuj tial en la reala mondo apenaŭ trovus unu la alian.

Por trovi konatulojn en la tuta mondo tamen necesas komuna lingvo kiu estas parolata en la tuta mondo de sufiĉe multaj homoj. Esperanto estas tia lingvo kaj ĝi bonege taŭgas tiucele ĉar ĝi estis kreita por kunligi homojn el la tuta mondo je samnivela bazo. Esperanto ankaŭ jam bone funkcias en tiu senco kvankam ĝis nun estas nur relative malmultaj homoj kiuj kapablas esprimi sin per tiu lingvo je nivelo kiu superas la nivelon de komencantoj.

La kialo estas ke unuflanke multaj lernantoj de la lingvo ne interesiĝas pri bona rego de la lingvo, ĉar por la celataj sociaj kontaktoj sufiĉas jam baza scipovo de la lingvo kaj aliflanke estas homoj kiuj interesiĝas pri la lingvo ĉefe el teknika vidpunkto kaj tial por ili sociaj kontaktoj per la lingvo estas apenaŭ signifaj. Tamen por pli vasta kaj altnivela aplikado de la lingvo necesas ambaŭ: kaj sociaj kaj teknikaj interesoj.

Homoj kiuj interesiĝas en ambaŭ kampoj do estas ŝlosilaj por la plua evoluo de la lingvo. Se estos pli da tiaj homoj, la lingvo gajnos signifon. Inter novlernantoj de Esperanto ĉiam estas certa - eĉ se malgranda - procentaĵo de homoj kiuj estas kaj socie kaj teknike kompetentaj. Tiujn novlernantojn ni devas akceli por ke ili fariĝu kaj restu daŭraj aplikantoj de la lingvo. Estus bele se tio povus okazi ankaŭ en la reala mondo, do ke tiaj homoj troviĝus kaj aktivus ankaŭ en Esperanto-kluboj.

Reala kaj virtuala mondoj ja ne estas separitaj unu de la alia. Kio komenciĝas en la virtuala mondo, tio povas ankaŭ manifestiĝi en la reala mondo. Ekzemple perleteraj aŭ retpoŝtaj kontaktoj povas konduki al realaj renkontiĝoj, ĉu tute private, ĉu en kadro de E-aranĝoj. Ĉio tio povas nur funkcii se la koncernaj homoj regule aplikas la lingvon. La Esperanta Retradio estas bonega rimedo por plivastigi sian lingvan horizonton. Kaj per Skajpo eblas paroli kun homoj el la tuta mondo.

Tiel la lingvo povas vivi kaj kreski en homo eĉ sen persona renkontiĝo en la reala mondo kvankam kompreneble tio restas granda deziro. Mi estas tute optimisma ke nia lingvo estas sur bona vojo kvankam la tradicia movado havas grandajn problemojn. Jes, havas sencon lerni kaj praktiki Esperanton kaj la cirkonstancoj por tio pliboniĝas ĉiutage.

--
Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org
Movimento Virtual de Esperanto no Brasil

No comments:

Post a Comment