Intensa Kuracado





Virino estis portita haste al intensa kuracado ĉe hospitalo. Jam tie, ŝi havis "preskaŭ mortan" alvokon, en sia antaŭ-komato. Ĉistate, ŝi renkontis kun la Morto:

- Kio estas tio? - ŝi demandis - ĉu mi mortis?

- Ne, laŭ miaj kalkuloj vi mortos post 43 jaroj, 8 monatoj, 9 tagoj kaj 16 horoj.

Reen al la vivo kaj rezonante pri la tiomo da tempo, kiom ŝi ankoraŭ havas por vivi, ŝi decidis restadi ĝuste tie, en tiu hospitalo, kaj fari lipidoŝuĉadon, plastikan kirurgion por brusta restarigo, por rejunigi la vizaĝon, korekti la nazon, la ventron, forpreni ĉiujn troaĵojn , vizaĝosulkojn kaj ĉion plian, kion ŝi povus imagi por fari sin bela kaj juna.

Post kelkaj tagoj de ŝia elhospitaliĝo, transirante straton, aŭto, en troa rapideco, karambolis kun ŝi kaj tuj mortigis ŝin.

Renkontante denove kun la Morto, ŝi demandis kolere:

- Nu, vi diris, ke mi havos pliajn 43 jarojn da vivo. Kial mi mortis post tiom da kostegaj plastikaj kirurgioj?

Kaj la Morto alproksimiĝis fronte al ŝi kaj detale rigardanta ŝiajn okulojn, respondis:

- Ulino, mi ne rekonis vin!

--
Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org
Movimento Virtual de Esperanto no Brasil

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA