Traserĉu tiun blogon

2012-11-07

Detektiva Ludo

Posted by  Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo

detektiva_ludo.mp3Listen on Posterous

Plikonu vin mem ludante

La fama literatura detektivo Ŝerloko Holmso ankoraŭ nuntempe ravas pro sia elstara indukta kapablo. Li mem, kvazaŭ modeste, konfesas: "Ne estas tro malfacile konstrui serion da induktoj, ĉiu el ili dependa de la tuj antaŭa kaj en si mem vere simpla. Sed, se poste oni prezentas nur la finan konkludon, ĝi kreas konsternon kaj miron ĉe la interparolanto. Nun ni provu kontroli la ŝerlokan aserton vidalvide kun "strikte realaj" okazintaĵoj. Jen kiel vi povas ludi la rolon de amatora detektivo:

- Atente tralegu la rakontetojn. 
- Pripensu trankvile la okazintaĵon kaj streĉante vian imagpovon, klopodu doni, per kunligitaj induktoj, konsenteblan kaj kredeblan klarigon pri ĝi.
- Je la fino de la sonartikolo aperas la "veraj solvoj" de la du enigmaj okazintaĵoj. Komparante ilin kun viaj supozoj, malkovru kiel vi emas interpreti la eksteran mondon, kaj kiom via interpreto kongruas kun la realo.

Unua okazintaĵo: Stranga dekoracio.

Frumatene. Ĉio silentas en la oketaĝa konstruaĵo de strato Menora 13, kiam la juna freŝemerito, kune kun siaj vostumantaj hundoj, gaje malsupreniras la ŝtuparon. Subite, proksimiĝante al la teretaĝo, la hundoj ekfreneziĝas, kaj ekscitplene ekflaras tie ĉi tie. Atinginte la enirejan etan halon de la konstruaĵo, oni ekvidas sur la planko, antaŭ la lifta pordo, miriadon da brunaj makuloj, grupitaj en kelkaj vastaj apudaj areoj. Sango! La hundoj freneze flaras kaj jelpas. La emerito ungoskrapas makulon je dimensio de monero kaj laŭ la sekeco de la polvo taksas, ke temas pri sango surŝutita plurajn horojn antaŭe. Ene de la lifto neniu sanga spuro videblas kaj ekstere de la enirpordo sur la padoj kaj herbejo, eĉ la hundoj ne plu malkovras sangajn spurojn.


Dua okazintaĵo: Al Edeno returne.

Estas la sepa matene de sunbrila festotago. Laŭ la itala dirmaniero oni dirus "eĉ ne hundo estas surstrate", sed ĉi-kaze oni plene maltrafus, ĉar ĝuste tiam la freŝemerito kun siaj du hundoj trankvile promenadas en la agrabla laŭstrata ĝardeneto, kun palmoj, florbedoj kaj ĉarma fontano. Neniu alia estas videbla kaj oni povas aŭdi nur birdopepadon kaj brueton de akvofalo. Subite, el pordego de la fronta konstruaĵo, eliras kuranta belulino kun fuksikoloraj minimumaj mamzono kaj kalsoneto. Dum ŝi alproksimiĝas al la fontano, el la sama pordego postkuras ŝin atleteca junulo, nur je blanka kalsoneto. Ĉu eble kvereleto de geamantoj? Tiu ĉi penso apenaŭ tiklis la menson de la emerito, kiam ambaŭ gejunuloj haltas apude, turnas sian dorson al la fontano kaj gaje ridante tute nudiĝas. Belegaj junaj korpoj plenalmetitaj al brila suno: ĝuste tiel oni imagas Adamon kaj Evon en la edena ĝardeno. 
Post iom da tempo, la juna paro prenas siajn subvestojn kaj mano- en-mane ĉiam nudaj malrapide ekiras kaj iom poste malaperas tra la pordego.

----------------

Klarigo pri la unua okazintaĵo:
La antaŭan vesperon malfrue, du laboristoj venis por liveri grandan vitran platon al unu el supraj loĝantoj. Dum ili klopodis enirigi la pezan vitron en la lifton, la laboristo, kiu troviĝis ankoraŭ ekstere de la lifto stumblis. Celante eviti katastrofan falon de la vitra plato, lia dekstra mano vaste vundiĝis, car la vitro senhaŭtigis ties supran parton ekde la pojno ĝis la ungoj. La sango abunde surŝutiĝis dise-mise sur la plankon ĝis kiam la alia laboristo sukcesis haltigi la hemoragion per ĉemizo kaj urĝe akompanis lin al sukurejo.

Klarigo pri la dua okazintaĵo:
Paro da studentoj vetis kun siaj kamaradoj pri dumtagluma promenado en publika ĝardeno, nudaj de kapo ĝis piedoj. Kamarado fotis ilin el balkono, kiel pruvo de la plenumita tasko.

--
Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org
Movimento Virtual de Esperanto no Brasil

No comments:

Post a Comment