Posts

Showing posts from October, 2011

Esperanta Retradio: Venki malsanon

Image
Venki malsanon Posted by   Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Gdynia en Pollando Venki_malsanon.mp3 Listen on Posterous Mi volus prezenti al vi hodiaŭ esperigajn novaĵojn, kiujn mi tralegis en mia semajnrevuo. Post preskaŭ dek jaroj da esploroj en la Grandpolia Centro pri Pulmonologio kaj Torakokirurgio en Poznano oni prezentis unuajn revelaciajn rezultojn de nova terapio pri pulmokancero, nome la novan kuracilon nomatan LUCANIX, kiu estas kvaroble pli efika ol aliaj ĝis nun aplikitaj rimedoj. Oni esperas, ke danke al tio nur en Pollando sian vivon konservos ĉ. ok mil personoj jare, kaj - se ĉio okazos laŭplane - la unua livero de la novregistrita preparaĵo trafos ĝuste al Poznano. Ĉiujare ĉ. 20 mil poloj ekscias, ke oni malkovris ĉe ili pulmokanceron. Ĝis nun ĉi diagnozo sonis kiel verdikto pro la fakto, ke nur ĉiu deka paciento travivas pli ol kvin jarojn post la k

Esperanta Retradio: Reciproka inspirado

Image
Reciproka inspirado Posted by   Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo Reciproka_inspirado.mp3 Listen on Posterous Ekde preskaŭ unu monato mi fariĝis kunlaboranto de la Esperanta Retradio. Permesu al mi mallonge prezenti min. Ĝuste je la komenco de oktobro mi ricevis el la israela ministerio pri enlandaj aferoj insignokarton de veterana civitano. Tio signifas, ke mi senpene fariĝis 67-jara; krome, mi jam antaŭ du jaroj emeritiĝis. Dum preskaŭ duonjarcento mi profesiis kiel informadikisto kaj universitata preleganto pri informadiko. Tute hazarde mi esperantistiĝis en la jaro 2000 dum la 85-a UK en Tel-Avivo. Antaŭ du monatoj, dum la itala esperanta kongreso en Torino, mi bone sukcesis en la UEA-ekzameno laŭ la eŭropa referenckadro je la nivelo C1. Mi fieras kunlabori kun Anton en lia klere trafa entrepreno de Esperanta Retradio. Mi ĝuas kaj ofte vere frandas la sonarti

Esperanta Retradio: Miliona premio

Image
Miliona premio Posted by   Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio miliona_premio.mp3 Listen on Posterous La televida kvizo "Kiu fariĝas milionulo" estas tre populara en Germanio kaj en Aŭstrio, sed ne nur tie sed ankaŭ en multaj aliaj landoj en la tuta mondo en la diversaj naciaj versioj. La versio de Hindio/Barato fariĝis mondkonata per la filmo "Slumdog Millionaire" en kiu malriĉa junulo gajnis la unuan premion post kiam li korekte estis respondinta ĉiujn kvizodemandojn. Situacio kiu estis priskribita en la filmo nun fariĝis realo: Juna viro kun la nomo Sushil Kumar, kiu apenaŭ enspezas salajron de 6500 rupioj monate, sukcesis atingi la seĝon de la kvizo kaj krakigis la pormilionan demandon. "La entuziasmo dum la registrado de la elsendo estis neimagebla", raportas la kvizestro. "Vi skribis historion", li diris al la juna viro. En la spektaklo temas pri 50 milionoj da rupioj kio korespondas al unu mil

UEA Libroservo: La Planoj de Bruce Partington

Image
Laste aperis La plej novaj varoj ricevitaj de la Libroservo de UEA Planoj de Bruce Partington, La, Arthur Conan Doyle , Prozo tradukita , Books on Demand , 2011. La fama detektivo Sherlok Holmes helpas solvi krimon, kiu rilatas al la konstruado de brita submarŝipo. Prezo: 5.70 EUR. Pliaj informoj, reta mendilo : http://katalogo.uea.org?inf=8724 Por malfunkciigi aŭ modifi la abonon vizitu http://reto.uea.org -> Retlistoj

Esperanta Retradio: Memcenzuro

Image
Memcenzuro Posted by   Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio memcenzuro.mp3 Listen on Posterous Traserĉante la interreton pri taŭga temo por mia hodiaŭa sonartikolo mi trovis raporteton kaj filmeton pri reklamfilmeto en Brazilo. Nome tie la 31-jara modelulino Gisele Bündchen aperis en reklamfilmeto por subtolaĵoj en kiu ŝi mem estis vestita nur per ĝuste tiaj minimumaj vestaĵoj. Nu, tio en si mem ne jam estus raportindaĵo, sed la teksto kiun ŝi diris elvokis negativajn reagojn. Brazila ministrino pri virinaj aferoj volas eĉ malpermesi la pluan aperigon de tiu reklamfilmeto pro ofenda seksismo. Nome Gisele diris ke ŝi kraŝis aŭtomobilon kaj ke ŝi trouzis la kreditkarton, sed la kara edzo certe pardonos al ŝi tiujn misagojn. Do uzi virinan seksallogon en multaj landoj povas esti ofenda. Sed ankaŭ aliaj temoj povas esti ofendaj, ekz. religiaj aŭ politikaj temoj aŭ atakoj kontraŭ certaj sociaj grupoj aŭ rasismo ktp. Kiam mi verkas artikolon

Gazetaraj Komunikoj de UEA

Image
Gazetaraj Komunikoj de UEA N-ro 431 2011-10-27 Enhavo: UEA kaj TEJO aktivas cxe Unesko Internacia Kongresa Universitato invitas prelegontojn Belartaj Konkursoj de UEA en 2012 UEA KAJ TEJO AKTIVAS CxE UNESKO La 36-a sesio de la Gxenerala Konferenco de Unesko estis inauxgurita en Parizo la 25-an de oktobro kaj dauxros gxis la 5-a de novembro. Universala Esperanto-Asocio, kiu havas oficialajn rilatojn kun Unesko ekde 1954, partoprenas gxin kiel invitita observanto pere de siaj konstantaj reprezentantoj en Parizo, Renée Triolle, Barbara Despiney kaj François Lo Jacomo. Kiel prezidanto de la Gxenerala Konferenco estis elektita la hungara Unesko-ambasadorino Katalin Bogyay, konata pro sia laboro por interkultura dialogo kaj antauxenigo de kultura diplomatio. En sia inauxgura parolado la gxenerala direktorino Irina Bokova elstarigis: La defioj de paco kaj dauxripova evoluigo nuntempe situas en edukado, scienco, kulturo kaj kundivido de scioj. Cxio cxi postulas

Esperanta Retradio: Hazardaj Koincidoj

Image
Hazardaj Koincidoj Posted by   Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo hazardaj_koincidoj.mp3 Listen on Posterous Mi deziras ĉi foje kune fokusigi niajn pensojn sur tikla temo: hazardaj koincidoj, kiuj okazas en nia vivo kaj surprizas aŭ eĉ mirigas nin. Pensu momenton! Kiom da diversaj rendevuoj spektas ĉiutage la stratoj kaj placoj de ĉiu urbo? Rendevuoj inter amikoj, parencoj, kolegoj, enamiĝintoj (enviinde bonŝancaj!), rivaloj ... Tiom da rendevuoj por tiom da malsimilaj kialoj. Rendevuoj ja malsimilaj sed ofte aranĝitaj en la samaj lokoj: ĉar temas pri allogaj renkontopunktoj aŭ simple komfortaj kaj tradicie kutimaj. Oni tute ne miras pro hazardaj renkontiĝoj dum rendevuoj, samtempe kaj senrilate aranĝitaj en tiaj lokoj. Kiaj do estas la koincidoj, kiuj kaŭzas al ni senton de "miro"? Ĉu homa miro pro iu ajn stranga koincido estas pravigita? Eĉ eta fil

Israela Esperantisto

Image
Karaj geamikoj, La nova duobla n-ro (154-155) de Israela Esperantisto jam estas legebla rete ĉe http://www.esperanto.org.il/dosieroj/ie154-155.pdf Tiun-ĉi duoblan n-ron malfermas plia ĉapitro pri la historio de ELI el la plumo de Josef Ŝemer. Sekvas artikoloj pri la 12-a Israela Kongreso en Cezareo, la UEA-kongreso en Kopenhago, kaj la Junulara Kongreso en Kievo. Post la movada ĉefplado venas literatura deserto - rakontoj de Rami Ŝlain kaj de Ŝalom Alejĥem, juda humuro kaj skeĉo de Ĥanoĥ Levin. Fine gratuloj, funebroj kaj dorskovrile (kaj kovrile) – la Internacia Libro-Foiro de Jerusalemo. Agrablan legadon, Amri ----------------------- Amri Wandel-Redaktoro de "Israela Esperantisto" Prezidanto de E-Ligo en Israelo (ELI) <mailto: amri@huji.ac.il > amri@huji.ac.il

Esperanta Retradio: Libio liberigita

Image
Libio liberigita Posted by   Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio libio_liberigita.mp3 Listen on Posterous Dimanĉon, la 23-an de oktobro la Nacia Transira Konsilio deklaris Libion liberigita. La homoj festis tiun eventon en la urboj kun flagoj de la nova Libio kaj okazigis klaksonajn koncertojn. Nun la vojo estas libera por starigi novan ordon kiu baziĝos sur la principoj de demokratio kaj jura regado. La lando estas ankaŭ tre riĉa: En la grundo kuŝas grandegaj rezervoj de bone ekspluatebla nafto kaj la mortinta diktatoro dum sia 42-jara regado akumulis financajn posedaĵojn en la valoro de 200 miliardoj da dolaroj. Tamen tiu vojo al nova ordo kaj al prospero estas ankoraŭ ŝtona: Pro la 8-monata milito kontraŭ la propra popolo la diktatora reĝimo detruis parton de la infrastrukturo kaj precipe la produktado de nafto draste reduktiĝis. Daŭros monatojn aŭ eĉ jarojn por plene repreni tiun produktadon. Kaj la popolo ĝis nun ne konis demokration.

Esperanta Retradio: Lago Rodrigo de Freitas

Image
Lago Rodrigo de Freitas Posted by   Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo S. Viana el Brazilo LAGORODRIGODEFREITAS.mp3 Listen on Posterous Kvankam mi mem loĝas en alia brazila ŝtato, pli ol 200 kilometrojn for de Rio-de-Ĵanejro, ofte mi vizitas ĝin por promeni. Ĉi tiun lastan semajnfinon mi faris tion. Kaj mi ĉiam revenas hejmen tre kontenta, ĉar Rio proponas al turisto multenombrajn kulturajn programojn kaj mirindajn naturbelaĵojn. Pri unu el ili mi volas paroli hodiaŭ al vi, karaj geaŭskultantoj. Temas pri unu el la plej imponaj pejzaĝoj en tiu urbo, kvankam ne tiom ofte menciata internacie: Lago Rodrigo de Freitas. De multaj jaroj mi kutimas ĉirkaŭiri tiun belegan lagon en sunaj dimanĉaj matenoj, kaj mi neniam enuas; male, mi ĉiam emociiĝas. Lago Rodrigo de Freitas situas en la suda regiono de Rio, inter terstrio, kiu respondas al kvartaloj Ipanema kaj Leblon kaj majesta montaro,

Pola retRadio en Esperanto

Image
Poŝtita de: "Leopold Patek" aon.913548977@aon.at  Sabato Okt 22, 2011 Karaj Radioamikoj, Karaj Geaŭskultantoj, Ĉe la paĝo: http://retradio.posterous.com/ vi trovas du laŭvicajn elsendojn de la Pola retRadio en Esperanto aldoniĝintajn ĉi-semajne. La 17-an de oktobro – lunde - la E-programo enhavas temojn el la pola gazetaro, mallongan scienc­rilatan informon por ĝui plene la kanton „Forlasi la ŝafaron" de la franca triopo: Lorenzo Tomezzoli, Gilbert Drigon kaj Amélie Promonet. Nia antaŭmikorofona estas prof. John Wells, kiu rakontas pri siaj lekcioj en Poznano, kontaktoj kun polaj anglistoj kaj la lastaj divers­landaj prelegoj jam okazintaj kaj kelkaj planitaj. La 21-an de oktobro la redakcio proponas komene kulturkronikon. Sekve oni traktas la problemon de la profesia neaktiveco de polaj grizaĝuloj. Kvankam ne aŭdiĝas Leterkesto la interparoloj kun la brazilaj g

Esperanto Retradio: El pesimismo al espero

Image
El pesimismo al espero Posted by   Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio Tiun ĉi sonartikolon en filmeto verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo Embedded media -- click here to see it. Alveninte ĉe la fino de la teksto, legu ĝin de malsupre supren! Tiuj ĉi estas niaj vivoj, samlandanoj, ni povas pensi kiel ni volas vivi ĉi tie sed ni havas neniun elekton krom enprofundiĝi en la nunajn pensmanierojn malfacile estas ŝanĝi kutimojn sed facile vivi kiel modernaj sklavoj plu ne estas akceptinde vivi kun ĝojo, egaleco kaj frateco niaj infanoj kreskas esti apatiaj materialistoj ravitaj de markoj finiĝis la tempo kiam ni volis valorojn de reciproka zorgado, proksimulamo ni disdonas premiojn, kiuj stimulas hipokritecon, agresemon kaj egoismon simple ni ne vidas sufiĉe klare tio estas nia himno kaj la espero jam ne plu loĝas ĉi tie cinikeco estas nia sola maniero por pretervivi en la nuna mondo, homa interdependeco   ne plu estas reko

Revuo ESPERANTO: novembra enhavo

Image
La enhavlisto de la novembra kajero: 219 ... Malferme: Esperanto: nova jarcento kaj nova ponto inter Azio kaj la cetera mondo ( Renato Corsetti ) 220 ... Vjetnamio, la venontjara kongreslando ( Trung Kien, Vu Duc Tan kaj 222 ... Landa kaj Regiona Agado: Eĥoj de niaj kongresaj laboroj 1 ( Maritza Gutiérrez ); Aliĝado al Hanojo komencita 223 ... Sukcesa postkongreso de la 67-a IJK ( Jefim Zajdman ); Grezijono, ĝis jarfino, plu kaj pli ( Bert Schumann ) 224 ... Somera Esperanto-Studado 2011 ( Peter Baláž ) 225 ... Leterkesto: Ĉu ni mortu aŭ prosperu? ( Etsuo Miyoshi ); Impresoj pri la 96-a Universala Kongreso ( Tsvi Sadan ) 227 ... Kalendaro 2011 – 2012 229 ... La E-radiofonio, podkastaj sondokumentoj ( Gabi Kosiarska ); Evidente vivu: vidi-x ( Rob Moerbeek ) 230 ... Recenzoj: Andreas Künzli pri Esperanto kaj vivo; 231 ... Marc van Oostendorp pri Loĝi en homaj lingvoj: la substancisma perspektivo. 232 ... Danke al Esperanto, subtene por la movado kaj ĝia tegment

UEA Libroservo: Laste aperis

Image
Laste aperis La plej novaj varoj ricevitaj de la Libroservo de UEA Cross-Country Skiing around the World, Hannes Larsson , Geografio, vojaĝoj , KAVA-PECH , 2011. Finna longdistanca skikuristo (nun loĝanta en Francio) prezentas al ni sian ŝatatan sporton kaj spertojn kiujn li havis praktikante ĝin. Tuta ĉapitro estas dediĉita al Esperanto Prezo: 25.20 EUR. Pliaj informoj, reta mendilo : http://katalogo.uea.org?inf=8721

Esperanta Retradio: Esperanto bezonas lokon

Image
Esperanto bezonas lokon Posted by   Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio Eo_lokon.mp3 Listen on Posterous La evoluo de Esperanto kiel vivanta lingvo dependas esence de tio kiom kaj kiel ĝi estas parolata. Kvankam Esperanto venas el Pollando, tie estas neniu regiono kie ĝi estas parolata koncentrite en certaj lokoj, eĉ ne en Bjalistoko, do en la urbo kiu instigis Zamenhofon krei novan internacian lingvon. Li tiam volis ebligi komunikadon inter diverslingvanoj je loka nivelo. La politika situacio kaj la mondmilitoj malhelpis tion. Nek tie nek en alia loko ekestis komunikada centro kie najbaroj de la alia flanko de la lingva limo aplikus Esperanton por parole komunikadi. Nur Roterdamo, la sidejo de UEA estas loko kie kelkaj homoj - nome la kunlaborantoj de UEA - el la tuta mondo parolas inter si en Esperanto dum la tuta jaro. Sed temas ja nur pri oficejo, ĝi estas tro malgranda por esence lingve elradii ion en la parola sfero. En Pollando ekzistas l

Video: Unua Kinofestivalo

Image
Filmoj en Esperanto Video-raporto pri kinofestivalo Posted: 19 Oct 2011 12:05 PM PDT Ŝajne nur tion ni atendis por informi niajn karajn vizitantojn de Verda Filmejo pri la sukcesa unua Esperanta Kinofestivalo . Ne tro longe mi planas forlogi vian atenton kaj proponas tuj spekti belegan video-raporton, kiun filmis kaj muntis Rogener Pavinski . La oficiala retejo de Kinofestivalo : http://kinofestivalo.org . Se la video plaĉas al vi, bv. diskonigi ĝin. Per tio ni kreos komunumon, kiu kontribuos al la sekva kinofestivalo. Se vi ŝatus, ke la video aperu kun subtekstoj en via nacia lingvo, vi povas traduki ties subtekstojn el Esperanto. Elŝutu tekstan dosieron ĉe: http://is.gd/HCZM0z . La rezulton eblas sendi al kinofestivalo CHE gmail . com (CHE=@, spacoj forigendaj). Pli detale pri kinofestivalo vi povas legi en artikolo de Libera Folio aŭ La Ondo de Esperanto .   © KienLi por Filmoj en Esperanto , 2011. | Fiksligilo | Neniu komento | Aldon

UEA Libroservo: Laste aperis

Image
Laste aperis La plej novaj varoj ricevitaj de la Libroservo de UEA Chanajki Klezmer Band, KD-oj , 2009. Naŭ judaj kantoj el kiuj unu interpretita en Esperanto kaj la ceteraj en la jida. Prezo: 12.00 EUR. Pliaj informoj, reta mendilo : http://katalogo.uea.org?inf=8719 Hejmon havis mi..., La, Kantoj de Mordeĥaj Gebirtig (1877-1942). Poezio tradukita , Prymat , 2011. Konciza biografio de juda poeto kaj kantaŭtoro pereinta en la Holokaŭsto. Plejparton de la libro konsistigas la tekstoj (en la jida kaj Esperanto) de la 17 kantoj sur la akompana kd Prezo: 12.00 EUR. Pliaj informoj, reta mendilo : http://katalogo.uea.org?inf=8720

Esperanta Retradio: Aperado de sonartikoloj

Image
Aperado de sonartikoloj Posted by   Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio aperado_sonartikoloj.mp3 Listen on Posterous Eble vi demandas vin kiel mi faras ke mi povas disponigi ĉiutage novan sonartikolon en la Esperanta Retradio. Nu, mi fakte mem ja ne devas verki kaj produkti ion ĉiutage, ĉar dum 2 tagoj de la semajno mi povas kalkuli je kontribuoj de miaj karaj kunbatalantoj kiuj tiamaniere decide pliriĉigas la oferton de la Esperanta Retradio. Do mi nur devas zorgi pri la ceteraj 5 tagoj de la semajno. Por trovi temojn mi legas mian hejman gazeton kiun mi ricevas 6-foje dum la semajno jam frumatene je la 6-a horo kaj mi legas multajn interretajn novaĵmagazinojn kiel ekzemple tiun de la konata germana semajna magazino "Der Spiegel" (la spegulo) kiu en sia interreta versio plurfoje tage aktualigas la artikolojn. Por trovi taŭgan temon por sonartikolo la ĉiutagaj novaĵoj malofte estas interesaj sed jes la fonaj artikoloj kiuj prilumig

UEA Libroservo

Image
Laste aperis La plej novaj varoj ricevitaj de la Libroservo de UEA Monde diplomatique en Esperanto, Le, 2011. Periodaĵoj , MAS , 2011. La tria papera eldono de reta gazeto traktanta precipe politikajn temojn. Prezo: 2.40 EUR. Pliaj informoj, reta mendilo : http://katalogo.uea.org?inf=8480

Esperanto Retradio: Udo Jürgens

Image
Udo Jürgens Posted by   Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio Udo_Juergens.mp3 Listen on Posterous En nia televido oni montris antaŭ nelonge filmon kun la titolo "La viro kun la fagoto" kiu montris la familian historion de la famkonata kanzonisto Udo Jürgens. Kaj oni vidis ankaŭ la staciojn de la vivo kaj kariero de Udo Jürgens. La familio originas el norda Germanio, la avo elmigris el Bremerhaven al Moskvo, geedziĝis kun rusino, fariĝis direktoro de granda komerca banko kaj komence de la unua mondmilito devis fuĝi el Rusio. La familio setliĝis en norda Germanio, kaj kelkajn jarojn poste la avo aĉetis kune kun la patro de Udo Jürgens bienon en Karintio, Aŭstrio. Tie naskiĝis Udo Jürgens, propranome Udo Jürgen Bockelmann la 30-an de septembro 1934 en Klagenfurt. Tie li ankaŭ travivis la duan mondmiliton kiel knabo kaj post la milito ekstudis en Salzburg muzikon. Ludi pianon li lernis jam kiel knabo sen instruanto. En 1

Strikoj - demokratia rajto

Image
Strikoj - demokratia rajto Posted by   Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo STRIKOJDEMOKRATIARAJTO.mp3 Listen on Posterous Dum la lastaj semajnoj en Brazilo okazis strikoj en gravaj sektoroj, kio kaŭzis sufiĉe da perturboj al la tuta loĝantaro. Strikis poŝtoficistoj kaj bankoficistoj kaj do paraliziĝis gravaj servoj. Sekve, nemultajn tagojn post la komenco de tiu movado, jam milionoj da realoj akumuliĝis kiel monperdo, pro ĉesigo de transdonado de dokumentoj kaj bankoĝiroj. Milionoj da korespondaĵoj amasiĝis en deponejoj, tiel ke preskaŭ du semajnoj necesos, post la fino de la striko, ĝis oni sukcesos ĝisdatigi la servon. La landa registaro troviĝis en delikata situacio ĉar, kiel ofte okazas, laboristoj postulis pli altajn salajrojn. Politikistoj el la ekonomia skipo argumentas, ke plena kontentigo de ĉiuj postuloj kaŭzus lavangon da aliaj strikoj en aliaj laboris

Esperanta Retradio: Loka E-agado

Image
Loka E-agado Posted by   Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Gdynia (Pollando) Loka_E-agado.mp3 Listen on Posterous Karaj geaŭskultantoj, mi estas tre scivolema, kiel prosperas Esperanto ĉiuloke, kie ĝi estas uzata. Kiel utiligas la lingvon t.n. ordinaraj lingvouzantoj? Sed antaŭ ol mi ekscios pri tio, mi iom rakontos al vi, kio okazas ĉi-koncerne en mia urbo. Nia loka E-klubo renkontiĝas ĉiulunde en sufiĉe oportuna klubejo, t.e. ĉambro ampleksanta laŭbezone pli ol 20 personojn sidantajn ĉe tabloj. Posedanto de la ejo estas Klubo de Militmaristaro en Gdynia, al kiu ni ĉiujare estas devigitaj redoni kostojn por uzado de kurento kaj akvo, hejtado, purigado, rubaĵoj ktp. Ni do klopodas kolekti koncernajn kotizojn de ĉiuj membroj por kovri la kostojn. Krom tio dum niaj kunvenoj ni regalas nin per teo, kafo kaj kuketoj, kiujn ni de tempo al tempo kromaĉetas. Tre ofte okazas, ke tiu aŭ t