Esperanto Retradio: Denove Nobel-premio

Denove Nobel-premio

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo. S. Viana

denove_nobelpremio.mp3 Listen on Posterous

nobelprisutdelning_07_06_sthlm.jpg

Almenaŭ unu fojon jare la atento de la mondo sin turnas al Svedujo. Tio okazas, kiam komenciĝas la anoncado de Nobel-premiitoj. La unuan premion oni donis en la jaro 1901, tiam nur pri Paco. Poste, la fondaĵo establita laŭ indiko de milionulo Alfred Nobel starigis la kvin konatajn kategoriojn: Paco (aŭ Diplomatio), Ĥemio, Fiziko, Medicino (aŭ Fiziologio) kaj Literaturo. En ĉiu kategorio respondecas pri la elekto altnivela sveda faka institucio. La premio pri Ekonomiko ne estas donata de la sama fondaĵo, sed de la Sveda Centra Banko. Klaĉuloj kutimas diri, ke Nobel ne permesis, ke estu premio pri Matematiko pro tio, ke amatino forlasis lin favore al matematikisto...

Ĉiujare oni same komentas pri la ideologia inklino de tiuj elektoj. Kompreneble, kiam temas pri "pure sciencaj" fakoj (Fiziko, Ĥemio kaj Medicino), tiaj komentoj ne aperas; sed kiam temas pri Paco kaj Literaturo, ili pli forte sonas. Oni ofte diras, ke la elektoj favoras ian politike maldekstreman tendencon. Persekutataj aktivistoj kaj elstaraj reprezentantoj de popoloj kaj nacioj subite famiĝas tra la tuta mondo kaj fariĝas simboloj de batalado por pli justaj socioj, por demokratio, por libereco, por homaj rajtoj, kontraŭ diskriminacio, kaj simile. Ĉu oni devus kritiki tion? Cetere, oni supozas, ke la invento de dinamito, farita de Alfred Nobel - kaj ĝia uzado por milito - kaŭzis al li iaspecan kulposenton, kiun li volis mildigi per siaj premioj.

Antaŭ kelkaj tagoj oni anoncis la premiiton pri Literaturo, la svedan poeton Tomas Tranströmer. Li estis jam multfoje indikita. Nun oni povus demandi: kion intencis la Sveda Akademio per elekto de poezio? Ĉu oni rajtas interpreti, ke laŭ ĝia opinio la mondo ankoraŭ bezonas poezion? En ĉi tiu 21-a jarcento, regata de interreto kaj aliaj teknologiaĵoj, kiam scienco kaj racio ŝajne okupas ĉiun menson – ĉu poezio estas ankoraŭ necesa? Ĉu la homo iam povos neglekti kontakton kun pura belo, kun ia literaturo, kiu transcendas intelekton? Mi lasas al vi la respondojn.

Ĝis nun, Tomas Tranströmer estas preskaŭ tute ne konata en Brazilo. Ekzistas nur unu sola poemo lia publikigita en portugala lingvo, fare de brazila ĵurnalo. Ni do ne povas tuj ekkoni la verkojn de la premiito. Sed baldaŭ oni certe publikigos tiajn tradukojn. Estus bele, se niaj svedaj samideanoj same donacus al ni almenaŭ kelkajn liajn poemojn en Esperanta vesto.



Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero