Esperanta Retradio: Gravas instruanto

Gravas instruanto

gravas_instruanto.mp3 Listen on Posterous

images?q=tbn:ANd9GcT0STcHkjeNlvFr0n2EwVHOFz-Ko3xV4xGHFUHQBQTr6mzJNrrG-0r-fnB_HQ

Se oni volas lerni Esperanton la lingvo ofertas grandan avantaĝon: Ĝi estas tiel klare strukturita ke lerni la bazan regularon por iom inteligenta homo ne signifas grandan streĉon. Sed kompreni kaj memorteni tiun regularon ja ne signifas jam regi la lingvon. La lingvo konsistas el pli da elementoj ol la gramatikaj reguloj. Kaj estas ankaŭ diferenco ĉu oni pasive konas la regulojn aŭ ĉu oni povas ĝuste apliki ilin en praktiko.

Lerni lingvon signifas ankaŭ sufiĉe multe da laboro. Tio validas ankaŭ por Esperanto: Ne sufiĉas per racia pensado ekkoni la lingvon kaj ĝiajn elementojn sed necesas ankaŭ per multaj praktikaj ekzemploj engravurigi la lingvon en la cerbon. Kaj tio signifas ekzercadon, do aŭskultadon kaj paroladon resp. legadon kaj skribadon. La unua plej grava paŝo estas la aŭskultado. Nur se oni aŭdas la lingvon oni povas ripeti la vortojn, la frazerojn kaj frazojn kaj tiel firme ankrigi ilin en la cerbo.

Plej bone estas havi tiucele instruanton kiu elradias simpation kaj kiu parolas kun agrabla voĉo montrante sian buŝon por ebligi perfektan imiton ĉe la lernanto. En la germana oni priskribas la atentan aŭskultadon kiel "pendi ĉe ies lipoj". La unuaj frazoj estu tute simplaj, ili estu laŭeble tuj kompreneblaj, do ili ne postulu nacilingvan klarigon. Tiel jam en la unua lernohoro la lernanto povas aŭdi kaj paroli nur en Esperanto kaj tiel povas jam dekomence planti la lingvon en la cerbon. En tiu fazo oni rezignu pri legado kaj skribado, ĉar tio povus esti malhelpo por la bona lernado.

Se inter la unua instruhoro kaj la dua estas seninstrua tempo de kelkaj tagoj, la lernantoj nepre ekzercu sen instruanto. Plej bone estas tiucele havi sonregistraĵon de la pasinta instruhoro aŭ modelan registraĵon por aŭskulti ĝin kaj ripeti la parolekzercojn. Gravas en tiu fazo ke la lernanto ekzercu la ĝustan prononcon de la vortoj ekz. se temas pri la voĉaj kaj senvoĉaj konsonantoj kiel s kaj z aŭ ĝ kaj ĉ. Ne havas sencon okupiĝi pri pluaj paŝoj en la lernado se la prononco estas ankoraŭ nekorekta. Tio estas komparebla kun la lernado de kanto. Oni unue devas koncentriĝi je la lernado de la melodio antaŭ ol aldoni la tekston.

En la praktiko apenaŭ eblas tiu ideala situacio ke unu instruanto povas dediĉi sin al nur malmultaj lernantoj. Tial la kombino kun lernomaterialo por hejma ekzercado estas taŭga vojo por kompensi mankojn. Sed la lernanto bezonas almenaŭ personon kiu kontrolas kaj korektas kaj instigas al daŭrigo de la lernado.


Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA