< Esperanta RetRadio > Imposto pri graso en Danlando

Imposto pri graso en Danlando

imposto_graso_dk.mp3 Listen on Posterous

burger10a.jpg

Graso estas konsiderata malbona por la sano, en la industriaj landoj la homoj plidikiĝas pro amasiĝo de graso en la korpo. Tio kaŭzas kostojn por la sansistemo. Do plej bone estus iom bremsi tiun plidikiĝon de la civitanoj. Ŝtato plej simple povas influi la konduton de siaj civitanoj per respektiva impostado. Pro tio nun en Danlando validas imposto pri graso.

Kiel unua lando en la mondo de la 1-a de oktobro en Danlando validas imposto pri grasoj en nutraĵoj. Senkonsidere ĉu en butero, lakto, viando, picoj aŭ pretaj manĝaĵoj - de tiu tago pagendos 16 kronoj po kilogramo da saturitaj grasacidoj. Tio korespondas al 2,15 eŭroj. Nesaturitaj grasacidoj kiuj ja estas vivnecesaj ne submetiĝos al la impostado.

Tiu konsiderinda impostado fortenu la enloĝantojn de la lando manĝi tro da grasoj kiuj estas konsiderataj malbonaj por la sano. La danoj reagis per amasa aĉetado de grasenhavaj nutraĵoj. Kaj la dana industria asocio priplendis burokratian koŝmaron. Ĉefo de laktofabriko diris ke ili devis pliplenigi la stokejojn per tunoj da butero kaj margarino por priservi la klientojn.

La estro de superbazaro en la ĉefurbo Kopenhago parolis pri ĥaosa semajno. Estis multaj vendobretaroj malplenaj. La homoj plenigis siajn frostujojn. Tamen li ne pensas ke la homoj ŝanĝos sian konduton pro la imposto. Se la homoj volas aĉeti kukon, ili faros tion.

Parolantino de la dana industria asocio parolis pri komplika sistemo kiu kaŭzos multe da laboro al la produktantoj de nutraĵoj. Oni ne nur devas elkalkuli la grason en la nutraĵoj, sed ankaŭ la grason kiu estis uzita por la preparado, do ekzemple la fritoleo. Necesas nun rekalkuli la prezojn por ĉiuj nutraĵoj, la kostojn finfine pagos la konsumanto. Butero kostos pli je ĉirkaŭ 30 eŭrocendoj.

Mi opinias ke la nura imposto ne multe helpos. Necesos informaj kampanjoj kiel oni povas protekti sian sanon per bonaj manĝaĵoj. Kaj tiuj kampanjoj devos ankaŭ enteni la alvokon moviĝi pli en la freŝa aero. Sed la ideon pri la imposto pri graso mi konsideras utila kaj bona.

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA