Esperanta Retradio: Revenu industria produktado

Revenu industria produktado

revenu_industrio.mp3 Listen on Posterous

imagenafiche.jpg

La monda financa sistemo travivas krizon. Oni parolas pri ŝuldokrizo. Ne temas pri ŝuldoj de entreprenoj aŭ de individuoj sed pri ŝuldoj de ŝtatoj. Ŝtato havigas al si kutime la necesajn financajn rimedojn per impostoj. Se la enspezoj el impostoj ne sufiĉas por kovri la elspezojn, ŝtato eldonas obligaciojn, aŭ alivorte dirite la ŝtato prenas krediton ĉe la ĝenerala publiko. Do ĉiu povas akiri tiajn obligaciojn, do investi sian monon en tiaj valorpaperoj. La plej grandan ŝtatan ŝuldon amasigis Usono kaj la ĉefa kreditoro de usonaj obligacioj estas Ĉinio.

Ankaŭ en Eŭropo kelkaj ŝtatoj havas tro altan ŝuldomonton kaj tiel endanĝerigas la komunan eŭropan monon Eŭro. En la kazo de Grekio tio signifas ke la lando ne plu povas repagi la ŝuldojn kaj tial bezonas "freŝan monon". Tiuj kromaj kreditoj tamen kostas pli altajn interezojn kiujn Grekio ne povas pagi. Nun la aliaj Eŭro-ŝtatoj devus helpi sed estas nur malmultaj kies financa situacio entute permesas subteni landon en la ŝuldokrizo. La plej grava lando estas Germanio kiu donos helpon nur sub kondiĉoj de rigora ŝparado.

Sed kompreneble nur per ŝparado la problemo ne estas solvebla. La landoj bezonas ankaŭ ekonomian helpon kiu plifortigos la industrian produktadon en la koncernaj landoj kaj tiel donos al ili pli da enspezoj. La ŝuldokrizo estas en la kerno produktokrizo. La trafitaj landoj ne produktas sufiĉe sed havas vivnivelon multe pli altan ol korespondus al la fakta produktado. Temas ĉefe pri sudeŭropaj landoj. Tiuj landoj iom post iom senindustriiĝis kaj la koncernaj konsumartikloj nun estas produktataj en Ĉinio. La produktado devus reveni el Ĉinio al Usono kaj al suda Eŭropo.

Problemo estas ke la salajrokostoj por la produktado de multaj konsumartikloj en Eŭropo estas tro altaj. Oni tial produktas en landoj kie salajroj estas tre malaltaj, ekz. en Vjetnamio. Unu ebla solvo estas pliaŭtomatigi la produktadon. Alia solvo estus malaltigi salajrokostojn per reduktado de apudsalajraj kostoj kaj impostoj. Kaj la sudaj landoj havas sunenergion kiu fariĝos pli valora kiam la prezoj por nafto kaj natura gaso plialtiĝos. Ĉio ĉiukaze daŭros sufiĉe longe ĝis kiam alvenos la plena efiko. Momente eblas nur provizoraj kaj partaj solvoj.

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero