Esperanta Retradio: Miliona premio

Miliona premio

miliona_premio.mp3 Listen on Posterous

slumdog_millionaire_dev_patel.jpg

La televida kvizo "Kiu fariĝas milionulo" estas tre populara en Germanio kaj en Aŭstrio, sed ne nur tie sed ankaŭ en multaj aliaj landoj en la tuta mondo en la diversaj naciaj versioj. La versio de Hindio/Barato fariĝis mondkonata per la filmo "Slumdog Millionaire" en kiu malriĉa junulo gajnis la unuan premion post kiam li korekte estis respondinta ĉiujn kvizodemandojn.

Situacio kiu estis priskribita en la filmo nun fariĝis realo:

Juna viro kun la nomo Sushil Kumar, kiu apenaŭ enspezas salajron de 6500 rupioj monate, sukcesis atingi la seĝon de la kvizo kaj krakigis la pormilionan demandon. "La entuziasmo dum la registrado de la elsendo estis neimagebla", raportas la kvizestro. "Vi skribis historion", li diris al la juna viro.

En la spektaklo temas pri 50 milionoj da rupioj kio korespondas al unu miliono da usonaj dolaroj. La programo estas konata en Hindio ekde la jaro 2000 kaj ĝi estas unu el la plej popularaj de la lando. Nur en la jaro 2010 la premio altiĝis de 200.000 dolaroj al unu miliono.

Antaŭ sia vojaĝo al Mumbaj Sushil Kumar, kiu devenas el la malriĉa federacia ŝtato Biharo, vivis de 120 dolaroj (85 eŭroj) monate. Apud sia profesia laboro kiel komputilteknikisto li krome laboris kiel privata instruisto por iom plibonigi sian salajron. Al la spektantoj en la studio li rakontis ke lia familio estas tiom malriĉa ke ili eĉ ne povas pagi televidilon. Por spekti la kvizon li ĉiam devis iri al la najbaroj.

Kaj estis ankaŭ tiuj najbaroj kiuj persvadis la 26-jarulon je partopreno. Dum la spektado de la kvizoprogramoj li estis respondinta ĉiun demandon korekte - same kiel en la televida studio. Tamen li ne esperis pri la unua premio. Kiam li vidis la lastan demandon, la respondo ne venis en lian kapon. "Sed mi rigardadis longan tempon sur la demandon kaj subite al mi klariĝis ke du respondoj tutcerte estas malĝustaj", diris Sushil Kumar. Fine helpis al li laste restinta ĵokero.

Kion li faros pri la mono? Kumar havas precizajn planojn. Parton li volas elspezi por prepari sin por testo pri akcepto kiel ŝtatoficisto. Krome li volas aĉeti por sia edzino novan domon, pagi la ŝuldojn de la gepatroj kaj donaci monon al la fratoj por ke ili havu financan vivobazon. Sed ankaŭ por la propra bono li volas fari ion: Li volas instali hejme grandan bibliotekon. Librojn ja ĝis nun li ne povis pagi.

Comments

Post a Comment

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero