Esperanta RetRadio: Socia protesto en Israelo

Socia protesto en Israelo

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo

Socia_protesto.mp3 Listen on Posterous

pb-110805-israel-protest-02.photoblog900.jpg

El laktoflokoj al socia revolucio?


La onidiro "pro lasta guto okazas elverŝo" konkretiĝis en Israelo, kiam oni subite malkovris, ke la laktoindustriaj monopoloj transformis la popularan laktoflokan freŝan fromaĝon (loke nomatan "koteĝ") en luksaĵon per kaŝe daŭra rampanta plialtigo de ĝia prezo.

El tia ŝajne bagatela elirpunkto, la socia protesto disvastiĝis laŭ lavanga efiko: el tendaroj de studentoj kaj junaj paroj en urbaj aleoj por protesti kontraŭ la prezoj de loĝado fariĝis ĝis pli ol 400.000 demonstraciantoj kune en la centro de Tel-Avivo por senkompromise postuli socian justecon. Tiaj ondegoj de socia protesto neniam antaŭe forbalais tiamaniere la verŝajnan apation de la israelanoj.

La protesto jam atingis kelkajn signifajn rezultojn. Ĝi kuntrenis la civilan socion al sentoj de kunrespondeco kaj solidareco post longaj jaroj de indiferenteco. Ĝi ankaŭ sukcesis ŝanĝi la tagordon de la israela socio, kaj la eternan politikan-sekurecan temon anstataŭis sociaj temoj, kiuj fariĝis nun tiom gravaj kiom neniam pasintece. Unu el la plej pozitivaj rezultoj estas la malaltigo je 15% averaĝe de nombraj bazaj laktaj konsumaĵoj dank' al tre firma kaj rekta atako kontraŭ la laktoindustriaj monopoloj.

La malgranda grupo da junuloj, kiu iniciatis la proteston, ankaŭ donis elstaran ekzemplon de popola demokratio, gvidante la protestan movadon for de politikistoj kaj partioj. Tiu junularo montris imponan organizan kapablon, kies pinto ĝis nun estis la lasta amasega Tel-aviva manifestacio, kiu disvolviĝis je ordo ekzempla.

Kiam homamasoj laŭte krias ĉiuloke en la lando: "la popolo postulas socian justecon", tio ankoraŭ ne indikas konceptan platformon soci-ekonomian bone kaj detale organizitan aŭ liston da precizaj postuloj. Sed dubinda estas tia neceso por la nova movado en ĝia nuna fazo de firmiĝo.

Malfacile diveni kien kondukos la protesto. Ĝis nun oni povas impresiĝi pro ĝia potenco kaj la direkto laŭ kiu ĝi progresas. Do indas laŭdi la demonstraciantojn pro la konsciaj ŝanĝoj, kiujn ili jam estigis. Bezonas esperi, ke ili sciu taksi la venontajn paŝojn tiom bone kiom ili faris ĝis nun kaj fine sukcesu estigi realan longdaŭran ŝanĝon.

Jen kelkaj bildoj pri la protestoj:

Embedded media -- click here to see it.

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero