Posts

Showing posts from June, 2015

Kion diris sinjoro Kabe?

Image
​ http://esperanto.brazilo.org/archives/1347 Kion diris sinjoro Kabe? "Ili restis la samaj, kvazaŭ mi forlasus hieraŭ Esperanton, nenio ŝanĝiĝis, ili parolas, paroladas, paroladas ĉiam la samon, ĉiam la samon…" Tiel diris al raportisto de Literatura Mondo la plej fama kabeinto de ĉiuj epokoj en 1931, dudek jarojn post kiam li forlasis la movadon. Ni republikigas la intervjuon kun Kazimierz Bein. Intervjuo kun la plej fama Esperanta stilisto Warszawa, 24. VI. 31. "Ho, Kabe, Kabe, Kabe, kia mister-malica forto vin povis de ni preni rabe?" mi preĝe murmuras, kiam mi en malgranda strato eniras korton. Super mia kapo pendas minace nigra ĉielo,… El Blogo de Eugen Fabian  Programo Mia Amiko:  http://esperanto.brazilo.org Facebook:  http://www.facebook.com/groups/MiaAmiko/ Twitter: @MiaAmiko

Elsendoj de Radio Vatikana

Image
---------- Forwarded message ---------- From: Mike Leon < esperantonz@gmail.com > Date: 2015-06-29 23:33 GMT-03:00 Subject: Elsendoj de Radio Vatikana ​​ ​ ​Elsendoj de Radio Vatikana, enarkivigitaj che: http://www.radio-vatikana-esperanto.org   2015-06-28, dim  Komentario: Marko 5:21-43 ... La kredo estas forto de la vivo kiu liberigas kaj savas; saluto al la marshantoj por la savo de la planedo ... Telegramoj pri la atencoj en Tunizio, Francio kaj Kuvajto; sekretariejo por la komunikado, nova institucio de la roma kurio; tradicia vizito de delegacio de la ekumena patriarkejo de Konstantinopolo: "por ke ni iam partoprenu kune en la eukaristia bankedo"; videomesagha saluto al la fideluloj de Ekvadoro, Bolivio kaj Paragvajo; en la festo de sanktaj Petro kaj Paulo; nova tvitera mesagho ... Sankta Segho - Palestino: akordo subskribita.   2015-06-25, jhau  La autentikaj predikantoj de la evangelio, kaj la pseudoprofetoj; renkonto kun membroj de Bnai Brith Internacia; audie

La kaŭzoj de senarbigo de la brazila Amazonio

Image
La kaŭzoj de senarbigo de la brazila Amazonio http://esperanto.brazilo.org/archives/1324 La 9-an de majo aperis en la Esperanta Retradio artikolo mia pri senarbigo en Amazonio. Tiam brazila anonimulo komentis la jenon: "Vi ne diris kial la Amazona arbaro estas detruita. Do, mi diras al vi: paŝtejo por bovinoj. Ni estas la plej granda eksportlando de viando en la tuta mondo." Mi povas nun respondi, ke en artikolo de 5, 6 aŭ 7 minutoj ne eblas paroli pri ĉiuj faktoj, kaj la temo estis aparte "Senarbigo kaŭzas sekecon". Hodiaŭ mi alportas unue pliajn detalajn pri la senarbigo kaj poste mi parolos pri la kaŭzoj. Ĉar mi ne estas eksperto, mi evidente nur povas citi aliajn aŭtorojn. Legu pli kaj aŭskultu ĉe…   Esperanta Retradio ​ -- Programo Mia Amiko:  http://esperanto.brazilo.org Facebook:  http://www.facebook.com/groups/MiaAmiko/ Twitter: @MiaAmiko

Gramatikero: Superlativo

Image
Vizitu: http://gramatikero.blogspot.com.br/ SUPERLATIVO É o grau de comparação, pelo qual se exprime: 1. que algo ou alguém possui uma qualidade mais ou menos, do que todos os outros ( superlativo relativo ): a) Superlativo relativo de superioridade : - Ŝi estis unu el la plej belaj knabinoj, kiujn oni povis trovi. - Li estis la plej bela inter la homidoj. - Ĝi estas la plej bona afero en la mondo, sur la tero. - El ĉiuj miaj infanoj Ernesto estas la plej juna. - La plej belan kaj la plej virtan knabinon ili elektis kiel reĝinon. (A mais bela e mais virtuosa menina eles elegeram como rainha.) b) Superlativo relativo de inferioridade : - El ĉiuj siaj fratoj Antonio estas la malplej saĝa. (De todos os seus irmãos Antônio é o menos sensato.) - Certe, tio estas la malplej agrabla en nia laboro. (Certamente, isso é o menos agradável no nosso trabalho.)                  - Olga, Olga! Ĝi estas la malplej efika punkto de via filozofio! (Olga, Olga, ele é o ponto menos eficaz da s

Elsendo de Pola Retradio

Image
451ª E-ELSENDO DE POLA RETRADIO 27 DE JUNHO DE 2015   EDITAR Jan Potocki Jan Potocki, la heroo de nia felietono pri koninda polo troviĝas inter polaj figuroj sur la nunjara listo de datrevenoj aŭspiciataj de Unesko, lige kun lia 200-a mortodatrevno. En nia 451-a E-elsendo ĉe  www.pola-retradio.org  ni komence referencas al la politika situacio en la mondo kaj teroristaj atakoj en Francio, Tunezio kaj Kuvajto, al la decido disloki 60 mil enmigrantojn en ĉiuj landoj de la EU. En la kultura parto krom la felietono aŭdiĝas ankaŭ informo pri omaĝo al pola nacia heroo, Tadeusz Kościuszko en la finna Turku. Per E-informoj ni adiaŭas meritiĝintan litovan esperantiston Antanas Mekys kaj informas pri la 31-a eldono de Arkones okazonta en septembro en Poznano. La programon finas leterkesta programero. Felietono kaj la kultur­kronika informo estas samteme legeblaj kaj aŭskult­eblaj en la rubrikoj Novaĵoj kaj Felietonoj. Informis: Barbara Pietrzak -- Programo Mia Amiko:  http://esperanto.brazilo.or

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] El la bono, la saŭdado

Image
​ ​ ​"Memore, ​r​estas la ĉagrenoj de la malbono Kaj de la bono, se ia estis, la saŭdado."                                                L. Camões "Do mal ficam as mágoas na lembrança, E do bem, se algum houve, as saudades."                                                 L. ​ ​ Camões ​    -- ​Kontribuo de Kelli (PMA)​   Programo Mia Amiko:  http://esperanto.brazilo.org Facebook:  http://www.facebook.com/groups/MiaAmiko/ Twitter: @MiaAmiko -- Postado por Blogger no Bildoj Kaj Tekstoj em 6/25/2015 10:03:00 PM

Elsendo el Pola Retradio

Image
450ª ELSENDO EL POLA RETRADIO LA  24aN DE JUNIO, 2015 Ĉu komputiloj anstataŭigos homojn? La 26-a fragmento de la romano "Quo Vadis" de Henryk Sienkiewicz en la E-traduko de Lidia Zamenhof konsistigas la literaturan segmenton de la 450-a E-elsendo ĉe  www.pola-retradio.org . Krome ni memorigas la polan ensemblon "Niaj bardoj", kiu en sia repertuaro havis ankaŭ poezion de Julio Baghy. Komence ni informas pri la finiĝinta konkurso "Galicja Vitis" kaj el la pola gazetaro aŭdiĝas informo pri la valoro de hejma. La sciencbultena temo koncernas la demandon, ĉu komputiloj anstataŭigos homojn? La informoj de la novaĵeldono kaj scienca bulteno estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubrikoj Novaĵoj kaj Sciencaj Informoj. Informis: Barbara Pietrzak -- Programo Mia Amiko:  http://esperanto.brazilo.org Facebook:  http://www.facebook.com/groups/MiaAmiko/ Twitter: @MiaAmiko

Elsendoj de Radio Vatikana

Image
---------- Forwarded message ---------- From: Mike Leon < esperantonz@gmail.com > Date: 2015-06-22 23:35 GMT-03:00 Subject: Elsendoj de Radio Vatikana Elsendoj de Radio Vatikana, enarkivigitaj che: http://www.radio-vatikana-esperanto.org 2015-06-21, dim Komentario: ​​ Marko 4:35-41 ... Papo Francisko en Torino: pri la mondo ​ ​ de la laboro kaj la ekonomio - preghado antau la Mortotuko - pri la ​ ​ firma amo de Dio - tagmangho kun senhejmuloj - pri sankta Johano Bosco ​ ​ (1815-1888) - vizito al la Instituto Cottolengo - renkonto kun ​ ​ geknaboj - unuafoja papa vizito al templo de valdanoj. 2015-06-18, jhau La Encikliko Laudato Si: La integra ekologio farighu nova paradigmo de ​ ​ la justeco, char la naturo ne estas simpla kadrajho de la homa vivo 2015-06-17, mer Pri la korshira sperto de la funebro: la kredo, kaj la forto de la amo, malebligas ke la morto igu vanaj niajn amemojn; pri la nova ​ ​ encikliko: la ruinigho de chi tiu nia domo, kaj nia responde

Omaĝo al eniro de vintra sezono en suda hemisfero.

Image
La vintro           Proksimiĝu, kunulino de mia vivo!  Alproksimiĝu kaj ne permesu, ke la neĝaj spiroj disigu niajn korpojn. Sidiĝu apud mi ĉe jena fajrujo, ĉar la fajro estas bongusta frukto de la vintro.           Raportu al mi la venontaĵoj de la  jarcentoj, ĉar miaj oreloj estas lacigataj de la veado de la ventoj kaj la lamentado de la elementoj.           Riglu la pordon kaj la fenestrojn, ĉar la aspekto de la kolerema ĉielvizaĝo malgajigas mian animon, kaj la rigardo de la urbo, - kuŝanta kvazaŭ nekonsolebla patrino - sub la neĝtavoloj, - sangigas mian koron.           Enverŝu oleon en la lampon, ho kunulino de mia vivo!, ĉar ĝi preskaŭ estingiĝas, kaj metu ĝin apud vin por ke  mi vidu tion, kion la nokton skribis sur via vizaĝo...           Alportu la vinujon. Ni trinku kaj rememoru la tagojn de la vinberpremado.           Alproksimiĝu! Proksimiĝu al mi, amantino de l'animo mia, ĉar la fajro estingiĝis kaj la cindro  tutkovris ĝin... Brakumu min, ĉar la lampo jam senlumiĝis

Gramatikero: KOMPARATIVO (supereca / malsupereca)

Image
Vizitu:  http://gramatikero.blogspot.com.br/ KOMPARATIVO (supereca/ malsupereca) Grau de comparação, pelo qual se modifica um adjetivo ou advérbio. 1. Supereca komparativo Para demonstrar que um objeto ou ser possui, comparado a outro objeto ou ser, uma qualidade em maior intensidade (expressa por pli...ol). - Lakto estas pli nutra, ol vino. (Leite é mais nutritivo do que vinho.) - Mi havas pli freŝan panon, ol vi. (Tenho um pão mais fresco do que você.) - Pasero kaptita estas pli bona, ol aglo kaptota. (Um pardal capturado é melhor do que uma águia a ser capturada.) - Lia lipharoj estas pli grizaj, ol lia vangharoj. (Os fios do bigode dele são mais brancos do que os da barba.) -  Katarina estas pli diligenta, ol Maria. ( Catarina é mais aplicada do que Maria.) 2. Malsupereca komparativo Para demonstrar que um objeto ou ser possui, comparado a outro objeto ou ser, uma qualidade em menor intensidade (expressa por malpli...ol): - La testudo estas malpli rapida ol la le

​9a E-Kongreso de la Ŝtato San-Paŭlo

Image
Enreta Versio      Malabono   ​​ 9a E-Kongreso de la Ŝtato San-Paŭlo La kongresanoj ŝatis kaj ili revenos!   Pro la favora akceptemo de plej multaj kongresanoj, la programero pri mallongaj prelegoj, lanĉita pasintjare en la kongreso de Araraquara, ripetiĝos ankaŭ ĉi-jare kadre de la 9a Esperanta Kongreso de la Ŝtato San-Paŭlo okazonta en Paranapiacaba de la 10a ĝis la 12a de oktobro. Apoge al la sugesto de kelkaj kongresanoj, la ĉi-jaraj prelegetoj daŭros 12 minutojn, do iom pli longe ol kiam ili estis lanĉitaj. Plia novaĵo tiurilate estas la starigo de konkurso per kiu la kongresanoj mem elektos la plej bonan prezentadon. Tiaj etaj prezentadoj starigas nekutiman defion por la prelegantoj: provi alloge paroli pri io interesa dum malmulte da tempo. Jam konfirmis sian ĉeeston en la sesio de mallongaj prelegoj: Alex Cesário, el Araraquara/SP; Ísis Okabe Piton kaj James Rezende