Posts

Showing posts from July, 2013

GRAMATIKERO>>> MINUS

Image
MINUS (conjunção) Minus - Conjunção que indica : 1-  Subtração a. 2 - 2 =0 ( du minus du estas nulo) (dois menos dois é zero) b. 4-10 = -6 ( kvar minus dek estas minus ses) ( quatro menos dez são menos seis). 2- Número negativo: a. −3 ( minus tri) estas negativa nombro. ( -3 (menos três) é um número negativo). b. -10º = minus dek gradoj / dek gradoj sub la nulo (menos dez graus/ dez graus abaixo de zero) c. temperaturo je -25°C ( minus dudek kvin gradoj celsiaj) (temperatura de -25°C (menos vinte e cinco graus Celsius)) ĉ . Li ricevis unu kun minus (Ele recebeu um negativo [-1]) . d. La minus - poluso (O polo negativo).    La minus - drato (O fio negativo).    La minus - borno (O conector negativo [ eletricidade]).      La minus - valoro (O valor negativo). Nota: Plu e minus São principalmente usadas em expressões m

Esperanto: 126-jara!

Image
Jes, kara Sartorato, hieraŭ hieraŭis la datreveno 126a de nia lingvo, kaj oni ne vidis la festofajran feston! Ĉu iu forgesis la alumenton? Brua silento trafis nin.  Kio okazis?  Ĉu ni, brazilanoj, nur papumas? Aŭ la mondo sen papo plipluplus esperantus? Mi mem, tre sentempa, apenaŭ resendis mesaĝeton de kelkiu el Pakistano... Mi rajtigis al mi, ke mia tempo velkas, ne nur pro neagemo, sed ankaŭ pro ne havi kondiĉojn dediĉi al Esperanto, kiommulte mi ĉiam deziras. Spasme, mi ankaŭ rimarkis ke la samo trafis multajn. Do, vi mesaĝis oportune! Ĉu la movado ŝrumpis je danĝera kaj nekonsidera nivelo? Ĉu la malforto de Esperanta ideo, eĉ en furora tempo de interreto, ne plu valoras! Kion fari?  Nenion, neagan ion, ĉar hieraŭ hieraŭis niajn festotagajn agojn. Reagoj de neagemaj, de uloj sensagaj vervoj aŭ eble sensangaj nervoj. Ĉu hodiaŭ ni diferencas? Tute ne! Ni same marŝas. Mi, mem, antaŭ via rezoniga mesaĝo, iomete dediĉos al Esperanto ĉimatene, ĉar mi havas iom da tempo fo

Feliĉan naskiĝtagon, Esperanto!

Image
Feliĉan naskiĝtagon Esperanto! Hodiaŭ estas la naskiĝtago de Esperanto. Festajn gratulojn al ĉiuj Esperanto-parolantoj! Szilvási László http://www.eventoj.hu   __________________________________________________________________________________________                   Novaĵservo kun selektitaj E-novaĵoj, RET-INFO : http://www.facebook.com/Ret.Info Programo MIA AMIKO Lernu Esperanton kun amikoj ESPERANTO@BRAZILO  Movimento Virtual de Esperanto no Brasil http://esperanto.brazilo.org Facebook:  http://www.facebook.com/groups/MiaAmiko/ Twitter: @MiaAmiko

NOVAJ HONORAJ MEMBROJ DE UEA

Image
​ ​ ​ Memore al  HALLGRÍMUR SÆMUNDSSON (Islando) ​ Gazetaraj Komunikoj de UEA N-ro 509 2013-07-22 ​​ NOVAJ HONORAJ MEMBROJ DE UEA En sia unua kunsido en Rejkjaviko, la 20-an de julio, la Komitato de UEA elektis tri novajn Honorajn Membrojn de UEA. Jen iliaj biografietoj. ROLAND LINDBLOM (Svedio) Naskiĝis 1931-01-19. Eklernis Esperanton 16-jara kaj jam post ses monatoj gvidis kurson. En 1950 li fariĝis prezidanto de la distrikto de Sveda Esperanto-Federacio en Okcidenta Svedio. En 1958 li kunfondis Svedan Esperantistan Junularan Unuiĝon kaj iĝis ĝia vicprezidanto. En 1974 li fariĝis vicestrarano, en 1976 estrarano kaj en 1978 prezidanto de SEF, kiun taskon li plenumis ĝis 1985. Lindblom membriĝis en UEA en 1953, fariĝis vicdelegito en 1957 kaj delegito en 1970. Komitatano de UEA li estis 1978-1986, 1992-2001 kaj 2007-2010, estrarano 1983-1986 kaj kunordiganto de la Elekta Komisiono 1999-2002. Li estis prezidanto de LKK de la 65-a en Stokholmo 1980 k

PROBAL DASGUPTA: "LERNI DE ISLANDO"

Image
Gazetaraj Komunikoj de UEA N-ro 508 2013-07-21 ​​ PROBAL DASGUPTA: "LERNI DE ISLANDO" Festparolado de Probal Dasgupta, prezidanto de UEA, en la inauguro de la 98-a UK en Rejkjaviko, 21 julio 2013: Persone ĉeestinte la rejkjavikan UK en 1977, iuj el ni hodiaŭ revizitas la unikan senton atingi la celon en gloro. La tiama ĝenerala direktoro de Unesko, Amadou-Mahtar M'Bow, alparolis nin dum la inaŭguro. Kio povus esti pli glora ol tiu institucia sukcesego! Tamen, ĉu ne eĉ pli glore ni atingos niajn celojn, se ni lernos de Islando la arton pli integre celi? Ĉi tie naskiĝis la sagaoj; sur ĉi tiu insulo restas forta la poezio; ankaŭ nia Baldur Ragnarsson verkas kaj Esperante kaj islande. Ni demandu nin, kiel do la malgranda islandanaro, eĉ tra malbona vetero ekonomika, sukcesadas konservi lingvan gloron, kaj starigi modelon de venko interna. Islando scipovas poezii – scipovas konservi vivipovan paralelecon inter versoj. Ĉ

Nova Prezidanto de UEA: Mark Fettes

Image
Mark Fettes el Kanado estas la nova prezidanto de UEA Gazetaraj Komunikoj de UEA N-ro 506 2013-07-20 Enhavo: Salutmesaĝo de la islanda ŝtatestro al la 98-a UK Mark Fettes elektita kiel nova prezidanto de UEA SALUTMESAĜO DE LA ISLANDA ŜTATESTRO AL LA 98-A UK La idealo pri kuna socio, kreado kaj esprimado sendependa de etna aŭ nacia deveno akompanis Esperanton ekde la komenco, kaj danke al ĝi la movado iĝis unio por paco kaj humaneco. Dum la nova jarcento la teknologio malfermis multajn dimensiojn en la mondo, translime konektis homojn el ĉiuj partoj de la mondo, kaj favoris la ŝanĝiĝojn en la mondo, inter kiuj la lukton por progresigi Esperanton. Sekve komenciĝas novaj tempoj kun ŝanco por sukcesoj pli diversaj ol iam ajn antaŭe. La Universala Kongreso de Esperanto, okazanta nun en Harpa, estas ideala loko por atenti la estontecon, dum ni laŭdas la respektindan ĝisnunan laboron por Esperanto. Mi kore bonvenigas vin al la kongr

konsilo de la tago: dampi -> mildigi, sufokigi

Image
damp·i (muziko) → mild·ig·i, sufok·ig·i   _ La signo "-->" post iu vorto signifas, ke ni malrekomendas tiun vorton, kaj proponas ke oni anstataue uzu unu el la esprimoj dekstre de "-->". La signo "~" estas uzata por nura propono de alternativoj, sen nepra malrekomendo. [fun] signifas, ke la radiko estas Fundamenta, [zam] signifas, ke la radiko estas iam uzita de Zamenhof, [3oa] au similaj signifas, ke temas pri vorto oficialigita en la 3-a Oficiala Aldono. La linio prezentita chi tie venas el la listo http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj . Programo MIA AMIKO Lernu Esperanton kun amikoj ESPERANTO@BRAZILO  Movimento Virtual de Esperanto no Brasil http://esperanto.brazilo.org Facebook:  http://www.facebook.com/groups/MiaAmiko/ Twitter: @MiaAmiko

Konsilo de la tago: damaskeni -> ornami per oro au juveloj, damaskumi

Image
  damasken·i → ornam·i per or·o aŭ juvel·o·j, damask·um·i La signo "-->" post iu vorto signifas, ke ni malrekomendas tiun vorton, kaj proponas ke oni anstataue uzu unu el la esprimoj dekstre de "-->". La signo "~" estas uzata por nura propono de alternativoj, sen nepra malrekomendo. [fun] signifas, ke la radiko estas Fundamenta, [zam] signifas, ke la radiko estas iam uzita de Zamenhof, [3oa] au similaj signifas, ke temas pri vorto oficialigita en la 3-a Oficiala Aldono. La linio prezentita chi tie venas el la listo http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj . Programo MIA AMIKO Lernu Esperanton kun amikoj ESPERANTO@BRAZILO  Movimento Virtual de Esperanto no Brasil http://esperanto.brazilo.org Facebook:  http://www.facebook.com/groups/MiaAmiko/ Twitter: @MiaAmiko

konsilo de la tago: damaĝi - malutili, difekti

Image
damaĝ·i → mal·util·i, difekt·i La signo "-->" post iu vorto signifas, ke ni malrekomendas tiun vorton, kaj proponas ke oni anstataue uzu unu el la esprimoj dekstre de "-->". La signo "~" estas uzata por nura propono de alternativoj, sen nepra malrekomendo. [fun] signifas, ke la radiko estas Fundamenta, [zam] signifas, ke la radiko estas iam uzita de Zamenhof, [3oa] au similaj signifas, ke temas pri vorto oficialigita en la 3-a Oficiala Aldono. La linio prezentita chi tie venas el la listo http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj . Programo MIA AMIKO Lernu Esperanton kun amikoj ESPERANTO@BRAZILO  Movimento Virtual de Esperanto no Brasil http://esperanto.brazilo.org Facebook:  http://www.facebook.com/groups/MiaAmiko/ Twitter: @MiaAmiko

Gazetaraj Komunikoj de UEA

Image
Foto: Stefano Keller en interparolo kun indonezia diplomato Gazetaraj Komunikoj de UEA N-ro 505 2013-07-15 UEA PAROLIS EN UN PRI ESPERANTO POR DIPLOMATOJ KAJ PRI RAJTOJ DE INDIĜENOJ La semajno 8-12 julio 2013 estis agadoplena por UEA-teamanoj ĉe UN en Ĝenevo, kiuj aktivis en la 6-a sesio de Ekspertaj Mekanismoj pri la Rajtoj de Indiĝenaj Popoloj (EMRIP). Krom la ĉeftemo de la ĉi-jara kunsido, Studo pri la aliro al justeco en la antaŭenigo kaj protektado de la rajtoj de indiĝenaj popoloj , la kunvenintoj traktis ankaŭ la konkludan dokumenton de la evento okazinta junie en Alta, Norvegio, pretiginta la pintan UN-kunsidon de 2014: Monda Konferenco pri Indiĝenaj Popoloj.  Verena Graf, Adrian Tanner kaj Stefano Keller, reprezentantoj de UEA, ĉeestis en tiu signifa UN-evento, kiu okazas unufoje jare. Dum la semajno estis pluraj ebloj esprimi la opinion de UEA pri lingvaj rajtoj, ĉu dum specialaj kromkunvenoj, ĉu diskutante kun reprezentantoj

GRAMATIKERO>>> JAM

Image
Jam   (ADVÉRBIO) Advérbio que  significa "já", a partir de agora. E xprim e  ideia  geral  de mudança de estado  ou algo que ocorreu  mais cedo que o esperado. 1) Mi  jam   havas mian ĉapelon; nun serĉu la vian. ( Já tenho o meu chapéu; agora procure o seu. ) 2) Kiam via domo estis konstruata, mia domo estis  jam   longe konstruita. ( Qua n do sua casa estava em construção, minha casa já estava  construída  há muito tempo. ) 3) Komencis  jam   vesperiĝi. ( Já  começou anoitecer. ) 4) Ĉu vi  jam   lernis la fundamentojn de Esperanto? ( Você já aprendeu  os  fundamentos  do Esperanto?   ) 5) Mia patro  jam   ne vivas. (   Meu pai já não vive. ) 6 )  La mondo dormas obstine, sed    jam   leviĝos baldaŭ la suno.  ( O mundo dorme obstinadamente, mas já se levantará em breve o sol. ) 7 ) La infano  jam   ne  ploras.  ( A criança já não chora. ) -- Postado por Blogger no GRAMATIKERO