Traserĉu tiun blogon

2013-07-21

PROBAL DASGUPTA: "LERNI DE ISLANDO"



Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 508
2013-07-21


​​
PROBAL DASGUPTA: "LERNI DE ISLANDO"

Festparolado de Probal Dasgupta, prezidanto de UEA, en la inauguro de la 98-a UK en Rejkjaviko, 21 julio 2013:

Persone ĉeestinte la rejkjavikan UK en 1977, iuj el ni hodiaŭ revizitas la unikan senton atingi la celon en gloro. La tiama ĝenerala direktoro de Unesko, Amadou-Mahtar M'Bow, alparolis nin dum la inaŭguro. Kio povus esti pli glora ol tiu institucia sukcesego!

Tamen, ĉu ne eĉ pli glore ni atingos niajn celojn, se ni lernos de Islando la arton pli integre celi? Ĉi tie naskiĝis la sagaoj; sur ĉi tiu insulo restas forta la poezio; ankaŭ nia Baldur Ragnarsson verkas kaj Esperante kaj islande. Ni demandu nin, kiel do la malgranda islandanaro, eĉ tra malbona vetero ekonomika, sukcesadas konservi lingvan gloron, kaj starigi modelon de venko interna.

Islando scipovas poezii – scipovas konservi vivipovan paralelecon inter versoj. Ĉiu verso hisas standardon de sendependo. Tamen inter la versaj insuloj fluas konekta maro de ritmoj, kiuj interagordas la versojn. Ni ĉiuj lernu de Islando, kiamaniere kunmeti agordojn sen forofero de la virta memstareco. Alie dirite, ĉi-kongrese reflamu nia interna ideo.

Iam la kulturoj de la militemo instruis, kiamaniere kuraĝe perbatali nacian sendependon el sub la jugo de iuj. Sed Islando instruas la kuraĝon perstrebi interdependon kun ĉiuj. Tiu instruo pli taŭgas al niaj lernobezonoj sub la paca signo de l' espero. Ĉar mankas tempo, mi proponas al via agla kritikemo jenan ekvacian resumon de tiu instruo: proza rigardo minus poezia aŭskultemo egalas al diskriminaciaj institucioj. Tiu ekvacio, kune kun la kredo ke serioza paco devas esti bazita sur justa interkonduto, estas latenta en la poezia celo de nia movado fari "en konsento/ unu grandan rondon familian". Kiamaniere aŭskulte agordi la internan ideon al realismo poezia, dum nia strategiema rigardado ne ĉesas revizoradi bilancojn kaj aliajn prozaĵojn?

Respondon al tiu demando mi aŭdis en 1977. Laŭ prasaĝula metaforo islanda, ĉiu homo estas aparta fajrero, memstare flamanta. Ni strebas konekti nian fajreron al tiuj de amikoj. Aspektis al mi tre inspira tiu islanda stilo de solidara flamado. Hazarde sammomente alparolis min la evangelio de Baldur Ragnarsson. De liaj personeco kaj poezio mi lernis ne kaptiĝi en tian sordidan kvazaŭrealismon, kiu limigus nin al nur-proza duonmondo. Mi lernis de li, ke mallarĝe atenti nur mian aferaĵan itineron estas grava eraro. Mi tiel riskas kaptiĝi en la sordideco de kalkulludetoj ekskluzive ŝuldaj, repagpostulaj, bilancemaj. Tiaj ludoj emfazas la prenadon ene de aktualaj, rigidaj kadroj. Por povi verve flami, por manifesti la esperantistan veron, mi devas konsciiĝi pri mia donemo. La donemo, aparte bunte inter la rokoj, maro, laŭsezonaj ĉieloj de nordia insulo, spronas la fantazion kaj inspiras nin reimagi la kadrojn. Per flugiloj sorantaj super la gajnaĵo-ĉefigaj saldoj kaj kvitancoj, mi konektiĝas kun tiu vasta kosmo, kies bildon la poezio de Baldur definitive eltradukis el la skotaj ideoj de William Auld en la spektaklajn bildojn de la nordia naturo.

Ĉu la evangelio de Baldur estas tro ĉiela, ĉu ĝi malkonektas nin disde niaj najbaroj? Tute ne. Nian kapablon poezie flugi nutras la ekvilibra, flegma, pacienca plenumado de laboroj rutinaj, lokaj, ordinaraj per ĝoja spontano; la ĝojo dotas la ĉiutagan paciencon per la poezieco. Pacienco kaj poezio renkontiĝas en la ĝojo-naska arto konstante fideli al niaj najbaroj sen enui pro la ordinareco de tiu lojalado.

Sed atentinde alian sulkon de pacienco fosas kolektivo, kiu lernas ne nur kunfliki portempajn aliancojn pro difinitaj strategiaj motivoj, sed konstante lojali al fremdaj kolektivoj. Ĝuste tian paciencon subkomprenigas la himna revo, ke "la popoloj faros en konsento unu grandan rondon familian", ĉu ne? Popolo, kiu ĝiskreskas ĝis la kapablego konsente kunmarŝi kun aliaj popoloj, ne plu restas nura 'gento'; la arkaika vorto gento helpas nin signi la eksigindecon de tiu glava realaĵo sangon soifanta kaj poezion detruanta.

Karakterizas la gentojn obstina kaj pasia fermiteco, posedemo pri fizika teritorio, posedemo pri via menso. Vi volas eduki vin kiel homon malfermitan al la universala ĉielo. Sed la lernejoj infektas vin per mikrobo de naciisma fiero, katenanta vin al gente posedata terparcelo. El tiu malsano kurace savas vin ĉefe la poetoj, kiuj scipovas malinstrui vin. Ili konatigas vin, kaj eĉ vian genton, kun la vasta ĉielo; ili volas fari el via gento bonvenigeman popolon. La poezio potencas per la flugiloj de facila vento; en ĉi tiu kongresejo ĝi ambasadoras, ekzemple, por la prozreale neĉeestaj senegalaj esperantistoj – petante vin memori, ke Amadou-Mahtar M'Bow devenis el Senegalo.

Mi parolas ne pri utopia teoriaĵo, sed pri io, kion ni spertis en Islando en 1977. Aplomba pro siaj bone konservitaj radikoj, Islando trafis prezenti al ni tiujare la teatraĵon Inuk. Tiel ni ekkonis la povon de solidarema popolo, kapabla poezie emfazi la rajton de la inuita fajrero konservi sian aliecon de flamado. Mi kaptas la okazon rapide reklami Beletra almanako, en kies ĵusa 17a numero aperas la teksto de Inuk kaj artikolo pri ĝia tiujara surscenigo.

Hodiaŭ, en epoko de draste predema senzorgeco rilate la estontecon de la planedo, nia movado strebanta savi la lingvan kaj kulturan diversecon povas lerni de la bravaj islandanoj lecionon, kiu temas ne nur pri fajreroj, sed pri ĉiuj kvar praelementoj – tero, akvo, fajro, aero. La prozo aferiste konatigas nin kun la solideco de tere fasonitaj, gente posedataj strukturoj, per kiuj materie trafikas la produktaĵoj. Sed la senposeda poezio velas sur la akvo; flugas en la aero; fajreras en la popolaj koroj, kiuj doneme navigas la trafikon spiritan. Ĝuste la poetoj, istoj de la spirita trafiko akva, aera, fajra, kapablos bridi la strasajn trudaĵojn de predemaj komercestroj. Kiu alia sukcesos aŭskultinde diri: "Karaj Popoloj, nur per forta enradikiĝo en la propra humo vi sentos vin tiel firme ankritaj en landa identeco, ke vi fortos aplombe solidari al viaj kunpopolo"j?

Ni lernas de Islando, ke la poezio ne estas fakultativa luksaĵo. Ĝi estas inter niaj plej esencaj bezonaĵoj. La poezio ne nur reliefigas la ritmon kiel marecan elementon, kiu konektas unu versinsulon al najbara versinsulo. La poezio flugigas vin super la podioj por ke vi vidu, ke samideanoj junaj kaj maljunaj, viraj kaj inaj, nordaj kaj sudaj, apudstaras en la vasta esperantista komunumo, en pli dinamikaj konversacioj ol eblas en la aranĝkondiĉoj de universala kongreso. Nia ĝenerala poezia konscio devas ĝiskreski ĝis la bezonoj de nia komunumo.

Ĉu vi miskomprenas min? Ĉu vi pensas, ke mi petas vin ĉiujn sidiĝi kaj ekverki poemojn por la Belartaj Konkursoj? Ne atribuu al mi aliulajn, strasajn frenezojn, mi petas. Mi pledas – laŭ la kadencoj de mia frenezo mi pledas – por ekvilibro inter proza realismo pri la ekstera ideo kaj poezia realismo cele al interna venko. Kaj mi ne solas. Kiel ĝojige, ke apud la prozo de solida aliro al agadprogramoj en la strategiema movado, nia spontana komunuma vizio ekstersalone navigas akve, aere – kaj islande-fajrere – inter nordo kaj sudo, inter inoj kaj viroj, inter blinduloj kaj vidantoj, inter kongresanoj kaj senbuĝetuloj, inter juna espero kaj griza obstino. Niaj sagacaj navigantoj renovigas nian stilon de interpontado; ĝin ĉiuj rekonos kiel ne nur vorte, sed agade poezian; tiu stilo reflamigos en nia movado la internan ideon, kaj savos nin de enfalo en novajn diskriminaciojn, se mia ekvacio ĝustas.

La prozo, ekz. tiu de plenkreska UEA, necesas, por deklaracie, tagorde establi kaj paŝ-post-paŝe plibonigi efikajn strukturojn. La poezio, ekz. tiu de kreskanta TEJO, en ties gufujoj, en babiloj, ŝercoj, spekulativoj, duonebriaj cerbumoj – kaj korumoj – ankaŭ tiu poezio necesas, por malfermadi fenestrojn kaj resti preta revi pri draste pli avangardaj strukturoj. La stilkontrastaj fieroj de UEA kaj de TEJO interparolas, kaj tiel ni nove literumas la dignon de poezio nutranta la fortradikajn dignojn de niaj islandoj. Post tiu glora celatingo, kiu scias, eble postmorgaŭ ni povos konvinki la mondan publikon, ke ekz. la prozo de la afereca angla jes iom reduktas la malkonvenon de komunikaj baroj, sed kostas al ni draste altigitan diskriminacion kontraŭ la lingvaj malplihavuloj. Eble ni glore atingos la celon komprenigi al la publiko, ke nia lingvo poezia alportas juston, profundigas la radikojn de la komunika demokratio.


Vivu la poezia Islando!

En la komenco, iom sherce, mi prezentis jenan 'versieton por Pepejo/Twitter':

Por ke la amikeco floru en malegala mondo, ne sufichas la persona afablo. Necesas la struktura, ritma afablo de la poezio. Nur la poezio garantias, ke ankau mortintoj kaj forestantoj rajtu vochdoni.



--



Programo MIA AMIKO

Lernu Esperanton kun amikoj

ESPERANTO@BRAZILO 

Movimento Virtual de Esperanto no Brasil

http://esperanto.brazilo.org

Twitter: @MiaAmiko

No comments:

Post a Comment