Esperanto: 126-jara!


Jes, kara Sartorato, hieraŭ hieraŭis la datreveno 126a de nia lingvo, kaj oni ne vidis la festofajran feston!
Ĉu iu forgesis la alumenton?
Brua silento trafis nin. 
Kio okazis? 
Ĉu ni, brazilanoj, nur papumas?
Aŭ la mondo sen papo plipluplus esperantus?

Mi mem, tre sentempa, apenaŭ resendis mesaĝeton de kelkiu el Pakistano... Mi rajtigis al mi, ke mia tempo velkas, ne nur pro neagemo, sed ankaŭ pro ne havi kondiĉojn dediĉi al Esperanto, kiommulte mi ĉiam deziras. Spasme, mi ankaŭ rimarkis ke la samo trafis multajn. Do, vi mesaĝis oportune! Ĉu la movado ŝrumpis je danĝera kaj nekonsidera nivelo? Ĉu la malforto de Esperanta ideo, eĉ en furora tempo de interreto, ne plu valoras!

Kion fari? 

Nenion, neagan ion, ĉar hieraŭ hieraŭis niajn festotagajn agojn. Reagoj de neagemaj, de uloj sensagaj vervoj aŭ eble sensangaj nervoj.

Ĉu hodiaŭ ni diferencas? Tute ne! Ni same marŝas.

Mi, mem, antaŭ via rezoniga mesaĝo, iomete dediĉos al Esperanto ĉimatene, ĉar mi havas iom da tempo for el mia salajrata streĉlaboro. Mi faros mian eteton por nia kara lingvo, mi klopodos retrovi miajn novulojn, ĉar la malnovuloj ieas ie ajn en siaj ejoj kaj laŭeble faras siajn kromlaborojn por nia Esperanto. Ĉu almenaŭ ili memoris pri la lingvo hieraŭ? Eble. Sen pliaj juĝoj pri antaŭjuĝoj. Ni eblas niajn eblojn, kaj el tio fontas nia espero, nia Esperanto. Malgraŭ la fakto ke ni Esperantujo sablas, eroj kunaj kaj disaj. Ni frotas, ŝajnas kunaj, tamen ne solide sin moldas. Ni individuas kontinue kaj kelkfoje sabloblovas de kongreso al kongreso.

126-jara ne estis grava, ĉu la 127-jariĝo estos? 

Nia espero estas ke ni havas kompletajn 365 tagojn por prepari por tiu tago kaj tiel ni faros nian Esperantan jaron. Ke ni almenaŭ pensu en kaj pri nia lingvo dum ĉiutago de tiu fluanta jaro! Ni, individue aŭ grupe, sable aŭ sablere, ke ni agu kaj faru. Tiel ni helpos la kreskigon de nia lingva komunumo.

Esperplene kaj sablere,
Adonis


2013/7/26 Aloísio Sartorato <ludoviko44@yahoo.com.br>
 

Estimataj:

Esperanto hodiaŭ fariĝis 126-jara! Kaj do?

Neniu linio pri tiu evento en la brazila gazetaro. Estas nur spaco por publikigo de novaĵoj pri la papa vizito al Rio. Nur!!!

Kaj ene de la E-movado?

Kompleta silento. Nenia aludo al la dato. Nenia retmesaĝo pri la afero. Nenia analizo pri la periodo citita.

Kio okazas ekstere kaj interne de la E-movado? Kion oni konkludu pri tio?

Aloísio Sartorato
UEA delegito en
Rio, Brazilo




Programo MIA AMIKO

Lernu Esperanton kun amikoj

ESPERANTO@BRAZILO 

Movimento Virtual de Esperanto no Brasil

http://esperanto.brazilo.org

Twitter: @MiaAmiko

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero